Citronmeliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Citronmeliso
Melissa officinalis - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-094.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Meliso Melissa
Specio: M. officinalis
Melissa officinalis
Linnaeus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La citronmelisooficina meliso (Melissa officinalis) estas plurjara plantospecio de genro meliso (Melissa) el familio lamiacoj (Lamiaceae). Ĝi havas citronodoron, blankajn florojn, devenas el la Mez-Oriento, ŝatas la mediteranan klimaton en Eŭropo. Ĝi kreskas libere nur sporada, ĝi estas jam kultivata spicplanto, kuracplanto de jarcentoj.

Disvastiĝo, historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin disvastigis en suda Exuropo la grekoj, en la okcident-exuropajn monaĥejajn ĝardenojn kunportis la benediktanoj. Imperiestro Karlo la Granda en ĉ. 810 ordonis (Capitulare de vilis) ties kultivadon. En okcidenta Eŭropo, ĝi estas senescepte ĝardene kultivata. La planto enhejmiĝis en partoj de Hungario kaj Norda Ameriko.

Ĝi estis unu efikaĵo en la t.n. karmelita akvo (spiritus melissae compositus) de la svisa Paracelsus.

Priskribo, kultivado[redakti | redakti fonton]

Ĝi povas atingi la alton de 150 cm, la folioj estas ovoformaj, milde krenelaj, citronodoraj. La folioj staras sur la kvareĝa tigo vid-al-vide. La planton karakterizas ankaŭ la lanugeco kaj la iom vila tigo.

Oni semas la grajnojn en aprilo-majo, oni kolektas ties ŝosojn (Melissae herba) kaj foliojn (Melissae folium) en komenco de la florado en julio-aŭgusto.

Efikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La efikaĵoj de la melisa folio estas la volatilaj oleoj (citronelalo, citralo), la tanaĵoj, la flavonoidoj, la kafoacido, la rezino kaj la saponino.

Uzado kiel kuracaĵo[redakti | redakti fonton]

Pro la virusdetrua efiko, oni uzas ĝin en kremaĵoj kontraŭ lipherpeto (Herpes simplex). Ties teo kaj la volatila oleo trankviligas la nervojn, koron, kontraŭspasmema. Ĝi vigligas la digestadon, oni ofte uzas ĝin kontraŭ kapdoloro, maldormemo, dorma perturbo.

Uzado kiel spicaĵo[redakti | redakti fonton]

En la kuirarto uzatas la freŝaj folioj de tiu planto. Meliso fajnigas ĉefe salatojn, fiŝsaŭcojn, supojn, likvorojn kaj marinaĵojn.