Marinado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marinaĵo)
Vinagre marinita bovaĵo por la plado Sauerbraten el la germania regiono Rejnlando

Marinado (el la franca verbo mariner, mariné, konservi en salakvo) origine estis metodo konservi manĝaĵojn en salakvo por longaj ŝipaj vojaĝoj. Hodiaŭ la verbo marini kaj la substantivo marinado laŭ PIV signifas "trempi dum kelkaj tempo en vinagro, vinooleo kun spicoj viandon aŭ aliajn manĝaĵojn poste kuirotajn", fritotajn aŭ rostotajn, kaj marinaĵo do estas la manĝaĵo tiel preparita.