Nutraĵa industrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La prilaborado de olivoleo, de J. Amman de la 16-a jarcento.

La Nutraĵa industrio estas la parto de la Industrio kiu dediĉas sin al la prilaborado, transformado, preparado, konservado kaj enpakado de la nutraĵoj por homa kaj bestas konsumo. La krudaj materialoj de tiu industrio konsistas el la produktoj de vegetala deveno (Agrikulturo), animala (Brutobredado) kaj funga, ĉefe. La progreso de tiu industrio gravas aktuale por tio, ke de ĝi dependas la ĉiutaga nutrado, kaj pligrandigas la nombron de eblaj nutraĵoj disponeblaj en la dieto. La pligrandigo de produktado venis kune kun progresa klopodo por kontrolado de la higieno kaj de prinutraj leĝoj de la landoj kiuj intencas reguli kaj unuigi la procezojn kaj la produktojn.

La procezoj de fabrikado[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistas granda diverseco de Nutraĵa industrio la procezoj de fabrikado povas klasiĝi en la jenaj ses diferencaj: manipulado de nutraĵoj, stokado de tiuj kaj de la krudaj materialoj, la elprenado de ties proprecoj, la prilaborado ĝis fina produkto, la enpakado kaj la konservado de la nutraĵoj.

Procezoj de Manipulado[redakti | redakti fonton]

La procezoj de homa manipulado de nutraĵoj evoluas al malpliiĝo en la Nutraĵa industrio, oftas vidi elementojn en la fabrikoj kiuj aŭtomatigas la procezojn de manipulado.

Procezoj de Stokado[redakti | redakti fonton]

La stokado de krudaj materialoj orientiĝas al malpliigo de la efekto de sezoneco de kelkaj nutraj produktoj. Ĝenerale oni uzas por la stokado silojn, magazenojn kondiĉitajn al specifa tipo de industrio (hermetaj, sub la aero, fridujoj, ktp), fridejoj, ktp.

Procezoj de Elprenado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj nutraĵoj bezonas procezojn de elprenado, ĉu el pulpoj (kaze de fruktoj), el kernoj aŭ likvidoj. La industriaj procezoj por realigi la elprenadon povas konsisti el pistado de la nutraĵo, disbatado aŭ muelado (cerealoj por pano, olivoj por oleo, ktp), elprenado pere devarmigado (grasoj, rostado de pano, ktp. ), sekigado kaj filtrado, uzado de solviloj.

Procezoj de Prilaborado[redakti | redakti fonton]

La kutimaj procezoj de prilaborado de nutraĵoj celas la komencan transformon de la kruda nutraĵo por la elproduktado de alia diferenca produkto jam transformita, ĝenerale pli taŭga por englutado. Kelkaj el la procezoj de prilaborado havas bazon en la konservado de la nutraĵo.

Procezoj de Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu fazo estas gravega en kelkajn tipojn de produktado de nutraĵoj, parte pro tio, ke la procezoj de konservado en la Nutraĵa industrio celas la interrompon de la mikrobia agado kaj plilongigi la utilan vivon de la nutraĵoj. Por tio eblas labori per du variantoj:

  • PasteŭrigoPasteŭrizado.
  • Antibiotika sterilizo. Ĝi estas unu de la procezoj de konservado de nutraĵoj plej gravaj, plilongiganta la utilan vivon de la nutraĵo konsiderinde. Estas eble la plej antikva el ili.
  • Sterilizo per radiado. Inter ili troviĝas la Joniga radiado uzata por la kontrolo de ujoj, kaj la Mikroondoj.
  • Kemia agado

Kelkaj procezoj de konservado de nutraĵoj celas tamen malhelpi la disvolvigon de la mikrorganismoj, kiel la jenaj:

Procezoj de Enboteligo[redakti | redakti fonton]

Ili suferas pro la krizo pro akvomanko kaj la impakto kiun kaŭzas la industrio de enboteligo. Akvo estas pli kaj pli pli kosta kaj malabunda. La agadprocezoj en industrio de trinkaĵoj postulas konsiderindan kvanton de tiu resurso. Ekzistas sennombraj kalkuloj pri kiom da litroj de akvo estas necesaj por produkti unu litro de gaslimonado. Ciferoj devanaj el enboteligejoj de kelkaj landoj indikas, ke la dezirinda numero estas 2,1 litroj de akvo por ĉiu litro de enboteligita trinkaĵo; kvankam kutime tio estas inter 2,2 kaj 2,4 litroj de akvo por ĉiu litro de enboteligita trinkaĵo.

En enboteligejo oni uzas diversajn tipojn de industria akvo laŭ la uzo:

  • El akvedukto: estas la kruda materialo por esti traktata kaj konvertita en akvo de enboteligo. La akvo de tiu procezo formas parton de la fina produkto kaj estas trinkebla akvo por homa konsumo kaj humano ĉar plenumas internaciajn regularojn de akvoj de enboteligo (American Wather Work Asociation). Tiu estas la plej grava inter la aliaj.
  • Kruda akvo el puto: ĝi ricevas fizikokemian traktadon por konverti ĝin en akvo de ĝenerala servo, por fridigo de maŝinaro kaj ilaro.
  • Akvo rekuperita de la procezoj de lavado de boteloj, de filtroj el sablo kaj el sanigsistemoj de ilaroj. Oni havas ankaŭ mildigitan akvon uzebla por lavado de reuzeblaj boteloj kaj refridigo de helpautilaro por la generado de aero kaj de refridigo.
  • Alia tipo de akvo estas tiu uzata por ĝeneralaj servoj: banejoj kaj ĝardenoj. Oni rekuperas akvon el la procezoj de lavado de boteloj, de purigado, ktp., kiun onitraktas kaj reuzas por antaŭlavado de boteloj kaj por lavi plankojn de vinkeloj.

Sektoroj de tiu industrio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la Nutraĵa industrio estas konsiderata kiel aro de industrioj konsistantaj el:

Viandindustrio[redakti | redakti fonton]

Tiu tipo de Nutraĵa industrio prilaborasla krudajn materialojn de la viando devenaj el la mortigado de grego por la homa konsumo de porko kaj bovo ĉefe. En kelkaj okazoj ankaŭ ŝafo, ĉevalo kaj kameloj. La mortigejo estas la komenca elemento de la procezo de prilaborado kaj ties specifaj procezoj estas mortigo kaj senostigado. La laboristoj de tiu industrio, sendepende de la tipo de viando, estas kutime tre specializitaj en la dispecigo de la viando. Parto de la viando estas destinita rekte al homa konsumo, kaj parto estas alportita al aliaj industrioj de procezado de diversaj kolbasoj, fumaĵitaĵoj, enladigitaĵoj, bestonutrado, ktp.

Peskado[redakti | redakti fonton]

La fiŝkapta industrio aŭ peskado havas kiel krudan materialon ĉiujn produktojn devenajn el la maro. Temas pri industrio de tre specializita laboristaro kaj propra de marboradaj lokoj, maraj havenoj, kaj riveroj de ĉiu lando. Laŭlonge de la jaroj ĝi industriiĝis pli kaj pli kaj nuntempe oni konsideras eĉ la kultivon aŭ bredadon de kelkaj specioj en fixsobredejoj.

Laktindustrio[redakti | redakti fonton]

La laktindustrio havas kiel krudan materialon la lakton devenan de la bestoj. Temas pri unu el la plej bazaj nutraĵoj de la homaro. La laktindustrio havas kiel unua kondiĉo manipuli la lakton sub la 7 °C kaj la limdato por stokado ne devas esti pli da tri tagoj. La specifaj procezoj de tiu industrio estas senkremigado kaj pasteŭrizado (varmigo je temperaturo de 72 °C dum 15 sekundoj). Parto de la lakto destiniĝas al nutrado kiel likvido kaj kiel laktopulvoro, aŭ al prilaborado de fromaĝoj, buteroj kaj margarino.

Birdobredado[redakti | redakti fonton]

La birdindustrio havas kiel krudan materialon la birdon breditajn en farmoj aŭ birdobredejoj. Temas ĉefe pri kokoj (kio estas la bazo de grandega birdindustrio lastatempe), sed ankaŭ anasoj, anseroj, meleagroj kaj aliaj pli etaj birdoj. Je la fino de la 20-a jarcento etendiĝis en kelkaj landoj de Eŭropo nekutima birdo al tiu listo, kiel la struto, bazo de farmoj kaj birdobredejoj por plumoj, ovoj, viando, ktp.

Industrio de trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

La industrio de trinkaĵoj havas kiel celon la prilaboradon kaj enujigadon de trinkaĵoj ĝenerale. Estas tre diversigita tiu industrio pro la granda vario de trinkaĵoj industrieblaj. Tamen la procezoj estas ĝenerale la samaj: unu una fazo de kolektado de greno aŭ aliaj vegetaloj (hordeo, kakao, teo, ktp.) kiu uzas ne tre specializitan laboristaron, kaj poste serio de aŭtomataj procezoj kiu postulas duonspecializitan laboristaron. Laŭ la karakteroj de la trinkaĵoj tiu industrio dividiĝas en du ĉefaj kategorioj:

  • Trinkaĵoj.
    • La enboteligado kaj enujigado de akvo kaj refreŝigaj trinkaĵoj.
    • La fabrikado de jarabes de refreŝigaj trinkaĵoj.
    • Enboteligado, enujigado kaj enpakado en skatolo de fruktosukoj.
    • Industrio de kafo.
    • Industrio del teo.

Edukado pri Nutraĵoj[redakti | redakti fonton]

La Nutraĵa industrio aŭ agronutraĵa postulas fakulojn profesie preparitaj kaj por tio la instruado kaj formado ĉirkaŭ la areo de nutraĵoj en ties diversaj tipoj kaj niveloj, kio dividiĝis la industrion en kvin grandaj areoj de specialeco, Kemio kaj Analizoj de Nutraĵoj (KAN), Sanigo kaj nutraĵa mikrobiologio (SNM), Inĝenierado pri nutraĵoj (IN) kaj Teknologio de Nutraĵoj (TN), kompletigata per serio de ilaro por la sukceso (IPS) (Morgan, Ismail kaj Hayes, JFSE Vol.5 2006) (Membroj ANIIA DITD 2005).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(En angla)

  • "Proceedings of the World Conference on Edible Fats and Oils Processing: Basic Principles and Modern Practices". Erickson, DE. 1990. Champaign, Illinois: American Oil Chemists Society.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En hispana)