Laktoproduktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laktindustrio)
Moderna laktoprodukta instalaĵo, situa en Germanio.

Laktoproduktado estas fako de agrikulturo por longdaŭra produktado de lakto, kiu estas procezita (ĉu en la farmo aŭ ĉe laktouzino, ambaŭ el kiuj povas esti nomitaj laktoproduktejo) por eventuala vendo de laktoprodukto.

Kvankam ajna mamulo povas produkti lakton, komercaj laktoproduktejoj estas tipe unu-speciaj entreprenoj. En disvolvigitaj landoj, laktoproduktejoj tipe konsistas el produktegaj laktobovinoj. Inoj de aliaj specioj uzataj en komerca laktoproduktado estas kaprinoj, ŝafinoj, kaj kamelinoj. En Italio, laktoproduktoj el azeninoj estas kreskantaj en populareco por produkti alternativan laktofonton por homaj infanoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McLean, Amy. "Donkey milk for human health?". Tri-State Livestock News. Swift Communications, Inc. [1] Alirita la 20an de Majo 2018.