Edamame

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edamame-faboj kun japana biero.

Edamameo (en la japana 枝豆) aŭ edamame-faboj estas preparaĵo (plado) de nematuraj sojfaboj en la guŝo, trovebla en la kuirarto de Tajvano, Ĉinio, Japanio, Indonezio, Koreio kaj Havajo. La guŝoj estas boligitaj aŭ vaporkuiritaj kaj proponitaj kun salo. Tio kutime estas manĝata kiel pinĉaĵo ĉe biero.

For de Orienta Azio, tiu plado estas plej ofte trovebla en japanaj restoracioj kaj kelkaj ĉinaj restoracioj, sed ĝi trovis popularecon aliloke kiel saniga manĝaĵo. En Usono ĝi estas ofte vendata en saketoj en la frostomanĝa sekcio de vegetalaj vendejoj.

La koloro de normalaj faboj estas helverda, sed densverda estas tiu de kuromame-sojfaboj, kiuj estas luksaj kaj tre bongustaj.