Saltu al enhavo

Ĝozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝozo-manĝaĵo de Ĉinio

La ĉinaj ravioloj aŭ ĝozo (饺子 - pinjino:jiǎozī) estas tradicia manĝaĵo en la nordoriento de Ĉinio, kiu plejofte boliĝas kaj vaporkuiriĝas. Ĝi ne nur manĝiĝas en Ĉinio sed ankaŭ en Japanio ktp.

Preparado

[redakti | redakti fonton]

Unue faras oni maldikan kuvertaĵon (haŭton) elfarune. Due buligas viandon aū salikokon kaj legomojn. Trie, pakiĝas la bulo per la farunaĵa kuverto. Kvare, vaporkuiriĝas kaj boliĝas.

Ankaŭ enekzisteblas aliaj havaĵoj, ekzemple junega (malaŭtuna) bulbo kaj sojaĵa saŭco.

Deveno kaj tradicioj

[redakti | redakti fonton]
Farante ĝozon

La knelo naskiĝis dum la fino de la Orienta Han-dinastio (jaroj 25~220). Eblas legi pri la manĝaĵo en la libro de la epoko de Tri Regnoj (220~280). Skribite: ’Krescenta formo’. La knelo estas tre bezonata manĝaĵo kiam ĉinoj festas dum la Printempa Festo (春节). En la lasta meznokto de jaro laŭ la luna dataro (en la malnova kalendaro nomate: 除夕, pinjine chúxī, en Esperanto teorie imageblas formo ĉuŝio), oni manĝas ĉi knelospecon, kiu simboligas la novjariĝon. Antaŭmanĝe necesas ke oni ekbruligas petardojn. Tiuj antaŭ longega tempo »forpelis fantomojn kaj monstrojn«, sed nun estas nur kutimo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Lingva noto

[redakti | redakti fonton]

Ĝozo estas nova vorto (neologismo) esperante, pri kiu tute ne troviĝas dokumentita mencio en renoma vortaro: Ne nur la ampleksaj unulingvaj vortaroj PIV (kaj ties retejo vortaro.net) kaj Reta vortaro ne mencias ĝin, sed ankaŭ en pli limigite cirkulantaj du- aŭ plur-lingvaj vortaroj ne troveblas dokumentigo, same ne jam pruveblas iu ajn skriba uzo en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Tial ne mirigas, ke tre purismaj esperantistoj malakceptas la novan vorton kaj juĝas ĝin nebezonata. Aliaj skribaj formoj estas ĝjaŭzio kaj ĝiaŭzo sed ĉi tiuj ne ŝajnas esperantaj kaj pli malfacile prononceblas, ĉar la mandarena ĉina kaj Esperanto estas tute malsamaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

[video] Ĉinaj pelmenoj ĉe Tubaro