Manĝorajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Manĝorajto, kaj ties variaĵoj, estas homa rajto kiu protektas la rajton de la personoj al manĝo per si mem en digneco, implice ke sufiĉa kvanto de manĝo estu disponebla, ke la personoj havu rimedojn aliri al ĝi, kaj ke ĝi plenumas akurate la individuajn dietajn necesojn. La rajto al manĝo protektas la rajton de ĉiu homa ento esti libera el malsato, el manĝomalsekureco kaj el disnutrado.[1] La rajto al manĝo ne implicas ke la registaroj havas devigon disponigi senpagan manĝon al ĉiu ajn kiu deziras ĝin, aŭ rajton esti nutrata. Tamen, se personoj estas senigitaj el aliro al manĝo pro tialoj ekster ties kontrolo, ekzemple, ĉar ili estas arestitaj, en tempo de milito aŭ post naturaj katastrofoj, tiu ĉi rajto postulas ke la registaro havigu manĝon rekte.[2]

Tiu rajto estas rajto agnoskita de la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (IPESKR)[2] kiu havas 160 ŝtatojn membrojn je Majo 2012.[3] Ŝtatoj kiuj subskribis la pakton interkonsentas fari demarŝojn al la maksimumo de ties disponeblaj rimedoj por atingi progrese la tutan realigon de la rajto al akurata manĝo, kaj nacie kaj internacie.[4] En totalo de 106 landoj la rajto al manĝo estas aplikebla ĉu pere de konstituciaj aranĝoj de variaj formoj aŭ pere de rekta aplikableco en juro de variaj internaciaj traktatoj en kiuj la rajto al manĝo estas protektita.[5]

Je la Manĝo Mondopinto de 1996 (World Food Summit), registaroj rekonfirmis la rajton al manĝo kaj engaĝigis sin al duonigo de la nombro de malsatantoj kaj de misnutritoj el 840 al 420 milionoj por 2015. Tamen, ties nombroj pliiĝis dum la pasintaj jaroj, atingante fifaman registron en 2009 de pli ol 1 milo da milionoj da subnutritaj personoj tutmonde.[6] Krome, la nombro de personoj kiuj suferas el kaŝita malsato - mikronutraj malsufiĉoj kiuj povas kaŭzi korpoklipiĝojn kaj intelektan nekreskon en infanoj - kvantas al ĉirkaŭ 2 mil milionoj da personoj tutmonde.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ziegler, Jean (2012), Right to Food. Retejo de tiama Special Rapporteur Arkivigite je 2012-01-18 per la retarkivo Wayback Machine5a de Junio 2012, arkivita el la originalo en [1] la 6an de Junio 2012, “What is the right to food?”.
  2. 2,0 2,1 Special Rapporteur on the Right to Food (2012a), Retejo de United Nations Special Rapporteur on the Right to Food, Olivier De Schutter, [2] Alirita la 24an de majo 2012 kaj la 6an de novembro 2015.
  3. United Nations Treaty Collection (2012a), International Covenant on Economic, Social and Cultural Rights, United Nations, arkivita el la originalo en la 6a de Junio 2012.
  4. International Covenant on Economic, Social and Cultural Rights 1966: article 2(1), 11(1) and 23.; Ziegler 2012: "What is the right to food?"
  5. Knuth, Lidija (2011), Constitutional and Legal Protection of the Right to Food around the World, Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback MachineMargret Vidar, Rome: Food and Agriculture Organization of the United Nations, arkivita el la originalo [3] (PDF) en la 20a de Julio 2012. p. 32
  6. Ziegler, Jean (2012), Right to Food. Website of the former Special Rapporteur, arkivita el la originalo en la 6a de Junio 2012. [4]: "What is the right to food?"
  7. Ahluwalia, Pooja (2004), "The Implementation of the Right to Food at the National Level: A Critical Examination of the Indian Campaign on the Right to Food as an Effective Operationalization of Article 11 of ICESCR", Centre for Human Rights and Global Justice Working Paper No. 8, 2004. (New York: NYU School of Law), arkivita el la originalo (PDF) en la 9a de Julio 2012. paĝo 12.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]