Pucino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Pucino (france [putin] aŭ [put͡sɪn] en kelkaj partoj de Kebekio) estas manĝaĵo de kebekia deveno konsistanta el terpomfingroj kaj el grajnfromaĝo (freŝa ĉedaro), kiujn oni ĝenerale kovras per bruna saŭco. Ĝia deveno ne estas precize konata, kaj ekzistas multnombraj variantoj: malsamaj saŭcoj, fromaĝoj, aldono de aliaj ingrediencoj, ktp.

Deveno[redakti | redakti fonton]

En 1984, la 3-a listero de la menuo de la Reĝlando de la Terpomo (Royaume de la Patate), sur la muro, estas « Miksaĵo » (Mixte), sen mencio de « pucino » (Poutine).
En 1995, « Miksaĵoj » daŭre aperis en la menuo de la Reĝlando de la Terpomo (Royaume de la Patate), kun la mencio « pucino » (Poutine).

Pucino estas el kebekia deveno. Tamen ĝia ekzakta deveno estas polemika. Pluraj lokoj pridisputas la devenon de pucino:

  • La plej disvastigita rakonto estas, ke ĝi devenus de restoracio antaŭe nomata Le Lutin qui rit (la ridanta koboldo) en Warwick, en la Urbara Grafejo (MRC) de Artabasko. Laŭ la legendo, en 1957, kliento nomata Eddy Lainesse petis al la posedanto Fernand Lachance meti la skatoleton de fromaĝo kaj la skatoleton de terpomfingroj en la saman sakon, kaj la posedanto respondis: « Tio fariĝos malbenita putino », de kie la nomo signifas « stranga miksaĵo »,.[1][2]
  • Restoracio de Drummondville nomata Roy Jucep afiŝas sin kiel estante la inventisto de la pucino. Efektive la restoracio enskribis komercan markon, kiu eldiras, ke « Roy Jucep » estas la inventisto de la pucino.[3] Jean-Paul Roy, posedanto de la restoracio Roy Jucep en 1964, estas la unua servinta la pucinon kiel oni konas ĝin hodiaŭ, tio estas, « terpomfingroj, fromaĝo kaj saŭco »; de tiu fakto, li ploklamas esti la unua kiu surmerkatigis ĝin, sed ne esti ĝia inventisto. La nomo venus de miksaĵo de deformado de la angla vorto pudding kaj de la kromnomo de la kuiristo Ti-Pout. Sinjoro Roy, laŭ sia atesto, komencis servi la fromaĝon kun la terpomfingroj kaj la saŭco post la regula demando de tri homoj. Jean-Paul Roy estas forpasinta en Aŭgusto de 2007 en Drummondville.
  • Alia legendo postulas, ke la naskiĝo de la pucino efektiviĝis en Princeville ĉe la restoracio « La Petite Vache » (La bovineto) fondita en 1966 de Henri Provencher. En tiu epoko, la fromaĝejo Princesse (Princino) (nun lokita en Plessisville) produktis grajnfromaĝon, sed ne havis pomalgrandan vendokioskon. La Petite Vache estante lokita en konstruaĵo apud la fromaĝejo, ili komencis vendi la freŝan grajnfromaĝon ĉe la kaso de la restoracio. Diligenta kliento venis al la restoracio, kaj mendis tie terpomfingrojn kaj aĉetis sakon da grajnfromaĝo por poste iri al sia tablo, por malfermi la sakon kaj enmiksi la fromaĝon. Max Sévigny, kiu posedis la restoracion, konfirmis en novembro 2010, ke la originala apelacio estis 50-50, referencante miksaĵon de 50 % de terpomfingroj kaj 50 % de fromaĝo. La saŭco poste estis inkludita, kaj la nomo « miksaĵo » adoptita. La 50-50 faris sian aperon ekde la unua jaro de operacio de La Petite Vache. Dum pluraj jaroj, en la urboj de Plessisville, Princeville kaj Victoriaville, la pucino estis konata laŭ la nomo « miksaĵo ». Tio estas nur kiam grandaj restoraciĉenoj komencis vendi tiun produkton, ke la nomo poutine (pucino) aperis; probable en rilato kun aliaj manĝaĵoj ankaŭ nomataj poutine kaj farite baze de terpomoj. La nomo « mixte » (miksaĵo) daŭre estis uzata dum pluraj jaroj en la urboj ĉi-supre menciitaj eĉ post kiam la vorto poutine estas vaste disvastigita.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Le roi de la poutine », sur Office québécois de la langue française, Gouvernement du Québec (consulté le 1er février 2010).
  2. « Mets typiques du Canada », sur Radio-Canada.ca (consulté le 19 janvier 2011)
  3. Voir le certificat : Brevet de l'inventeur de la poutine.