Rapidmanĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rapida manĝado)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kostumitaj laŭ la koloroj de siaj transnaciaj firmaoj, hastmanĝejaj dungitoj en Ĝakarto, Indonezio

Rapidmanĝejo estas restoracio, kie oni rapide pretigas la manĝaĵojn post la mendo kaj kie estas malmulta servo. La manĝaĵoj haveblaj en tia restoracio nomiĝas manĝetoj, rapidmanĝaĵoj aŭ hastmanĝaĵoj.

Jam en grek-romia Antikveco ekzistis antaŭaĵoj de la hodiaŭaj rapidrestoracioj. En la pli grandaj urboj ĉiuangule estis vendejoj, kie eblis aĉeti varman manĝon – por multaj la nura eblo manĝi ion varman dum longa laborp(l)ena tago, des pli ĉar ne ĉiu posedis fornon.

Nomdeveno[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento okupaciantaj rusaj soldatoj (post malvenko de Napoleono) titolis rapidrestoraciojn bistro (ruse=rapide), nomo kiu restis al la parizaj trinkejoj.

La nocio fast food naskiĝis dum la 1950-aj jaroj en Usono. En la dua duono de la 20-a jarcento rapidmanĝado hejmiĝis ankaŭ en Eŭropo, kaj hodiaŭ ĝi disvastiĝas jam tutmonde.

La kutimo de rapida manĝo havas longan historion en la homa kulturo. Ĉie en la mondo estas troveblaj malgrandaj kuirejoj sur la stratoj aŭ en budoj, kiuj ofertas rapide konsumeblajn manĝaĵojn. Ofte la aranĝo estas tiamaniere, ke oni bezonas nek teleron, nek manĝilaron. (angle: fingerfood, fingromanĝaĵo). Ekzemple per bakita tegaĵo, kiu ĉirkaŭas viandojn aŭ legomojn (kolbasobulko, tortiljo, pasteĉo, krespo, vaflo). Ekzistas centoj da variantoj laŭ la disponeblo de lokaj produktoj (tipo de faruno, viando, fiŝo, legomoj).

Kelkfoje la manĝajoj estas preparataj ĝustatempe antaŭ la okuloj de la kliento, kutime per fritado, kiu estas la plej rapida metodo. La kliento povas elekti la antaŭpreparatan aldonaĵon kaj diversajn saŭcojn. Ofte la rapidmanĝejoj troviĝis ene de aŭ en la proksimo de la bazaroj por nutraĵoj.

La tendenco al rapidmanĝado estas rezulto de reduktita tempo de la paŭzo por la laboristoj, kiuj provas uzi la tempon plej efike kaj ne perdi tempon en restoracio. Aliflanke la superaj klasoj investas sufiĉe da tempo en ceremoniaj manĝoj kun ampleksa manĝilaro.

Dependas de la kvalito de la komponentoj kaj la preparmaniero, ĉu la manĝaĵoj estas sanigaj aŭ ne.

Rapidmanĝaj restoraciĉenoj[redakti | redakti fonton]

Hamburgeroj kaj terpomfingroj en rapidmanĝejo.

Estas ankaŭ nefirmaaj rapidmanĝejoj. Temas pri pli tradiciaj kaj etkomercaĵaj budoj, kiuj vendas diversajn manĝaĵojn laŭ la lando: en Francio kaj Belgio plej ofte frititajn terpomojn kaj sandviĉojn, en Germanio, Ĉeĥio kaj Aŭstrio ofte kolbasojn en bulkoj, en Britio ofte fiŝaĵon kun frititaj terpomoj, ktp.

Tamen nuntempe eĉ la malgrandaj budoj pli kaj pli similiĝas en la diversaj landoj. Ekzemple la turka viandaĵo kebabo, kiun aparte diskonatigis turk-devenaj elmigrintoj en Germanio, nun troviĝas en la tuta Eŭropo, kaj eĉ jam ekster ĝi.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Rapidmanĝejojn (kaj precipe hamburgerejojn) kelkaj rigardas kiel simbolon de sovaĝa tutmondiĝo, ĉar la transnaciaj firmaoj, kiuj enradikiĝis tutmonde (kiel McDonald's, Burger King, Quick) emas servi la samajn pladojn sen zorgi pri la lokaj manĝkutimoj. Alimondismaj NROj ankaŭ aparte emfazis la emon ellabori dietistike nocajn nutraĵojn, la malaltajn salajrojn, kiujn la dungitoj enspezas, kaj emon por tejlorismaj labormetodoj. Agoj, kiujn elfaris José Bové en Francio (kiu taksis tiun manĝaĵon "mismanĝo"), aŭ movadoj kiel Slow Food (lantmanĝado) aŭ la Ĉion-aprobanto (The Yes Men, kiuj sugestis al McDonald's anstataŭigi la kutiman viandon per fekaĵo, por pli da honesteco) laŭde kritikis tiujn komercojn. Cetere, la proverbo hastmanĝo estas fastmanĝo ankaŭ respegulas la senton de anonimuloj, ke rapidmanĝaĵo ne vere kontentigas.

Kulturaj malsamaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Rapidmanĝejo, McDonald's en Tokio, Japanio.

Kvankam rapidmanĝejo estas ĝenerale rigardata, ĉefe de eŭropanoj, kiel simbolo de tutmondigita kulturo, en aliaj kulturoj oni ofte rigardas radipdmanĝejojn alimaniere. Se en Usono industria rapidmanĝado estas populara formo de manĝado, en aliaj landoj, kiel en Brazilo, manĝado en McDonald's estas rigardata eĉ luksa. En Brazilo, unu sandviĉo de McDonald's kostas ĉirkaŭ 2–3 eŭrojn; kun koka-kolao kaj iu dolĉaĵofrititaj terpomoj oni povas pagi eĉ 5–6 eŭrojn por la kompleta manĝo. Sed per tiu prezo oni povas pagi tri aŭ kvar tradiciajn kompletajn manĝojn kun minimume kvar pladoj, ankaŭ per 5-6 eŭroj en Brazilo oni povas manĝi ion luksa manĝaĵo kiel, ekzemple, ostrosupon kun koktelo. Do per la kosto de unu kompleta manĝo de McDonald's oni povas manĝi dum tuta tago je tradiciaj pladoj en neluksa restoracio. Sekve, irado al McDonald's estas, por brazilanoj, ĉefe adoleskantoj, simbolo de iom alta socia statuso.

En aliaj landoj, restoracioj de McDonald's estas rigardataj kiel speco de "ambasadejoj" de usona kulturo. Ofte oni atakas ilin por protesti kontraŭ usona politiko, kaj manĝi en ĝi estas simbolo de politika apogo al Usono. Tio okazis, ekzemple, kiam oni malfermis la unuan McDonald's en Moskvo tuj post la falo de la Berlina murego: multaj homoj rigardis tion kiel la simbolan finon de la sovetunia imperio.

Sekve, eĉ se rapidmanĝejoj ofertas la samajn sandviĉojn en ĉiuj landoj, kulture, tiuj sandviĉoj estas malsame rigardataj, kaj de filozofiaantropologia vidpunkto oni povas diri, ke ili estas malsamaj sandviĉoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]