Kentucky Fried Chicken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kentucky Fried Chicken
Kentucky Fried Chicken
ĉeno de rapidmanĝejoj • varomarkopublika kompanio vd
Dum 1930 - nekonata/nuntempe
Jura formo korporacia kompanio
Fondita en 1930
Fondintoj Harland Sanders vd
Sidejo Louisville (Kentucky)
Lando Usono
Agokampo rapidmanĝejoj
fritita kokaĵo • rapidmanĝaĵo
Posedata de Yum! Brands vd
TTT kfc.com
vdr

Kentucky Fried Chicken (mallonge KFC, [kej ef SI:]) estas usona ĉeno de rapidmanĝejoj kun ĉefsidejo en Louisville, Kentukio, specialiĝinta pri fritita kokidaĵo. Ĝi estas la dua plej granda restoracia ĉeno en la mondo (laŭ mezuro de vendoj) post McDonald's, kun 22.621 lokoj tutmonde en 150 landoj ĝis decembro 2019. La ĉeno estas filio de Yum!, restoracia kompanio, kiu ankaŭ posedas la ĉenojn Pizza Hut, Taco Bell kaj WingStreet. KFC estis fondita de kolonelo Harland Sanders, entreprenisto, kiu dum la Granda Depresio komencis vendi frititan kokidaĵon de sia stratresta restoracio en Corbin, Kentukio. La unua rapidmanĝejo nomata Kentucky Fried Chicken malfermiĝis en Utaho en 1952. KFC popularigis kokidaĵon en la rapidmanĝeja industrio, diversigante la merkaton defiante la establitan superregadon de la hamburgero. Markante sin kiel "Kolonelo Sanders", Harland fariĝis elstara figuro de usona kultura historio, kaj lia bildo restas vaste uzata en KFC-reklamado ĝis hodiaŭ.

Tamen la rapida ekspansio de la kompanio superfortis la maljuniĝantan Sanders, kaj li vendis ĝin al grupo de investantoj en 1964. KFC estis unu el la unuaj usonaj rapidmanĝejaj ĉenoj, kiuj ekspansiiĝis internacie, malfermante butikojn en Kanado, Unuiĝinta Reĝlando, Meksiko kaj Jamajko meze de la 1960-aj jaroj. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ĝi spertis miksitan sukcesan kaj malsukcesan sorton en sia hejmlando Usono. Ĝi trapasis serion de ŝanĝoj en kompaniaj proprietoj kun malmulta aŭ neniu sperto en la restoracia komerco. En la fruaj 1970-aj jaroj, KFC estis vendita al la brandodistribuisto Heublein, kiu estis transprenita de la manĝaĵa kaj tabaka konzerno Reynolds; tiu kompanio vendis la ĉenon al la konzerno Pepsi. Tamen la ĉeno plivastiĝis eksterlande, kaj en 1987 ĝi fariĝis la unua okcidenta restoracia ĉeno kiu rajti malfermi filiojn en Ĉinio. De tiam ĝi rapide disvolviĝis en Ĉinio, kiu nun estas la plej granda merkato de la kompanio. Kiam la konzerno Pepsi forigis siajn restoraciojn el la kompaniaro, ekestis dividaĵo, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Yum!.

La originala produkto de KFC estas prem-frititaj kokidaj pecoj, spicitaj per la recepto de Sanders de 11 herboj kaj spicoj - la eroj de la recepto estas komerca sekreto. Pli grandaj partoj de fritita kokidaĵo estas servataj en kartona "sitelo", kiu fariĝis trajto de la ĉeno ekde kiam ĝi unue estis enkondukita de la koncesiulo Pete Harman en 1957. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, KFC pligrandigis sian menuon por oferti aliajn kokajn produktojn kiel kokidajn fileajn sandviĉojn kaj envolvaĵojn, same kiel salatojn kaj krompladojn kiel ekzemple terpomfingroj kaj blankbrasikaj salatoj, desertoj kaj nealkoholaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]