Taco Bell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taco Bell
ĉeno de rapidmanĝejoj vd
Dum 21-a de marto 1962 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Glen Bell vd
Sidejo Irvine
Lando Usono
Dungitoj 175 000
Agokampo TakoburitoNachosKesadiljo • Chalupa
Posedata de Yum! Brands vd
Partoprenanta Taco Bell Cantina vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Taco Bell (en libera traduko: la taka sonorilo) estas usona rapidmanĝa restoracia ĉeno, kiu vendas meksikstilan manĝaĵon. La ĉefsidejo de la firmao situas en Irvino, Kalifornio, Usono. La ĉeno estas parto de Yum! Brands, kiu funkciigas, inter aliaj, la KFC kaj Pizza Hut restoraciĉenojn.

Taco Bell havas menuon bazitan sur meksika manĝtradicio, sed adaptita al la rapidmanĝejo kaj la usona palato (ankaŭ nomita Tex-Mex). Plejparte temas pri usonajn pladojn influitan de meksika kuirarto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao origine komenciĝis kiel stando vendanta kolbasojn en bulko en 1946 de Glenn Bell. Post pluraj provoj kaj sub la influo de la sukcesa metodo de la fratoj kiuj fondis McDonald's, li establis sian restoracion en 1962. La metodo estis pruvita, kaj Taco Bell iĝis sukcesa restoracio [1].

Baldaŭ, la firmao estis akirita fare de la manĝgiganto PepsiCo [2]. En oktobro 1997, PepsiCo fondis la firmaon "Tricon", kaj transdonis al ĝi la kontrolon de la firmaoj Taco Bell, KFC kaj Pizza Hut. La 16-an de majo 2002 Tricon oficiale iĝis Yum! Brands.

En 1998, Taco Bell prezentis "The Taco Bell chihuahua ", kiu ĉefrolis en la tre popularaj reklamvideoj kun la hispanlingva slogano "Yo quiero Taco Bell" (en la hispana, yo quiero signifas "mi volas" (aŭ "mi amas")). La vera nomo de la ĉivava hundeto estis "Dinky". Komence de la 21-a jarcento Ili forlasis la trukon.

Informaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de landoj kun Taco Bell franĉizoj kiel de septembro 2023

En 2013, la firmao havis 6,500 ĉenrestoraciojn, de kiuj 280 estis ekster Usono. En Usono ĝi partumas multajn areojn kun la ĉeno KFC.

La reto havas proksimume 175,000 dungitojn. Enspezoj por la reto en 2009 estis 1.9 miliardoj da dolaroj.

En la futureca Holivuda-filmo Demolition Man, ekzistas multaj referencoj al Taco Bell estanta la sola pluvivanta restoracioĉeno kiu postvivis "la franĉizmilitojn". Estas pluraj kategorioj da restoracioj de Taco Bell, sed " ĉiuj restoracioj estas Taco Bell ".

Komence de 1994, Taco Bell anstataŭigis ĝian faman ĉielarkemblemon en favoro de pli simpla rozkolora/purpura emblemo.

Fota galerio de tipaj pladoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moskin, Julia, "How the Taco Gained in Translation", The New York Times, 2012-04-30. (en-US)
  2. Corporation Affairs (14 February 1978). Alirita June 16, 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]