Nachos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fabaj nachos (usonangle The Beanery Nachos)
Nachos kun porkaĵo, faboj kaj fromaĝo.
Nachos servitaj kun spica saŭco sur telero

Nachos estas Tex-Mex-stila plado. La plado konsistas el malmolaj frititaj tortiljaj kun fromaĝa saŭco, origine farita el ĉedara fromaĝo kaj pikita pipro. Nachos estas servataj kiel manĝeto. Estas kutime servi ilin kun trempoj kiel avokada kaĉo (guacamole), viando kaj faboj. Laŭ la oficiala historio, la kreinto de la plado estis Ignacio Anaya, meksika kelnero kiu laboris en restoracio en la norda ŝtato Coahuila en Meksiko, proksime de la landlimo kun Teksaso, en 1943.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Dunne, Mike. (January 28, 2004). "One spicy tale: 'Macho Nachos'". Sacramento Bee, p. F1.
  • Nickel, Sandra and Oliver Dominguez. (2020). Nacho's Nachos: The Story Behind the World's Favorite Snack. (ISBN 9781620143698)