Ĉedaro (fromaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉedaro
Somerset-Cheddar.jpg
Deveno Britio
Graso 48 %
Formo diversa
Tipo dura, pikanta fromaĝo
Origino pasteŭrizita bovinlakto
USDA NDB numero 01009
Information icon.svg
vdr
Ĉedarfromaĝoj, tradicie maturiĝante en kavo apud Cheddar.

Ĉedaro estas flava ĝis oranĝe flava, iom pikanta el bovina lakto farita dura fromaĝo kiu origine nur estis farita en Cheddar, vilaĝo en la brita Somerset. La fromaĝo tie maturiĝis en nombro da kavoj, en kiuj la temperaturo, humido- kaj lumocirkonstancoj estis tre konstantaj[1].

Ĉedaro estas farata en Britio, Irlanda respubliko, Kanado, Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Svedio. Plej ofte tiam temas pri amasproduktado kaj la kwalito kaj gusto treege varias. Dum tiu fabrkado kelkfoje oni aldonas fandosalon por plimoligi la ĉedaron kaj plifaciligi la smelten, inter aliaj ĉar la rapidmanĝaindustrio tion deziras[2][3].

La pikanta gusto ekestas pro la maturiĝa procedo, kio ĉe metie farita fromaĝo povas daŭri pli ol du jarojn. La tipa oranĝa koloro ekestas pro aldono de la kolorigilo anato (E-160b).

Ĉar ĉedaro estas fabrikata en tiom da lokoj, tiu fromaĝo estas laŭ direktivoj de la EU ne plu protektata kiel regiona produkto. 'West Country Farmhouse Cheddar' tamen validas kiel protektata originonomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smale, Will, "Separating the curds from the whey", BBC Radio 4 Open Country, 21 August 2006. Kontrolita 7 August 2007.
  2. https://www.gov.uk/government/uploads/system/uploads/attachment_data/file/271260/pfn-west-country-farmhouse-cheddar.pdf
  3. Brown, Steve; Blackmon, Kate; and Cousins, Paul. Operations management: policy, practice and performance improvement. Butterworth-Heinemann, 2001, pp. 265–266.