Kruda nutraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fruktoj kaj certaj legomoj estas nutraĵo kiu bone povas esti krude manĝata
Kruda plado el tomatoj kun saŭco de olivoj, celerio, spinacoj kaj juglandoj sur spagetoj el kukurbeto.

Nutraĵo estas kruda kiam ĝi ne estas kuirita. La plej multaj aĵoj bone povas esti krude manĝataj, sed kelkaj povas esti venenaj. Depende el tipo de vivostilo kaj dezirata rezulto, la dietoj krudismaj povas inkludi selekton de nesekaj kaj sekigitaj fruktoj, semoj (eĉ ĝermigitaj), ovoj, fiŝo (kia saŝimo), viando (kia karpaĉo) kaj laktaj produktoj ne pasteŭrizitaj aŭ ne homogeneigitaj (kiaj freŝa lakto, freŝa fromaĝo kaj freŝa jogurto).

La cebiĉeceviĉe estas plado de krudaj fiŝoj kaj marfruktoj (ankaŭ viando) kiuj estas spicitaj per suko el citronolimeo, kvankam historie oni uzis la bigaradon.

La karpaĉo estas plado de kruda viando aŭ fiŝo (kia bovaĵo, bovidaĵo, cervaĵo, salmo aŭ tinuso), tre fajne distranĉita aŭ batofrapita kaj servita ĉefe kiel aperitivo. Ĝi estas farita ĉefe el kruda viando foje spicita kun salo, papriko kaj citronsuko.

Sano[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ne estas solida evidenteco por sugesti ke kruda nutraĵo estas pli sana ol kuirita nutraĵo.

Ĝermoj[redakti | redakti fonton]

Kruda nutraĵo kelkfoje malsanigas homojn pro bakterioj kiuj alie estas detruitaj per kuirado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Evidente la homaro nutris sin dekomence nur el kruda nutraĵo almenaŭ ĝis la malkovro de la uzado kaj transporto de fajro, kaj eĉ poste plej ofte pro malfacilo uzi ĝin plu uzis krudajn nutraĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]