Internacia Vegetarana Unuiĝo
| Internacia Vegetarana Unuiĝo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| International Vegetarian Union | |||||
| volontula asocio ombrelorganizaĵo neprofitcela organizaĵo internacia ne-registara organizaĵo vegetarian organization (mul) | |||||
| Komenco | 18-a de aŭgusto 1908 vd | ||||
| Antaŭe | Vegetarian Federal Union vd | ||||
| Landoj | Germanio vd | ||||
| Sidejo | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Agareo | |||||
| Moto | Promoting Vegetarianism Worldwide Since 1908 | ||||
| Fondintoj | ProVeg Deutschland vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
| Jura formo | registrita asocio de Germanio | ||||
Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle International Vegetarian Union, mallonge IVU) estas volontula neprofitecela tegmenta organizaĵo kun la celo antaŭenigi vegetarismon tutmonde.
Ĝi estis fondita la 18-an de aŭgusto 1908 en Dresdeno.
IVU organizas Mondajn Vegetarajn Kongresojn. Nuntempe ili okazas ĉiun duan jaron, ekzemple en 2008 en Dresdeno pro la 100-jara jubileo.
La loko kaj tempo de la kongreso estis elektitaj pro la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, kadre de kiu la 16-an de aŭgusto 1908 (do du tagojn antaŭ IVU) fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (nuntempe TEVA).
Monda Tago de Vegetarismo (angle: World Vegetarian Day) estas festo celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro, fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo.

