Teodorico de' Borgognoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodorico de' Borgognoni
(1205-1298)
Ilustraĵo pri anatomio de la 13-a jarcento
Ilustraĵo pri anatomio de la 13-a jarcento
Persona informo
Naskiĝo 1205
en Lucca, Toskanio,  Italio
Morto 24-a de decembro 1298
en Bolonjo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Bolonjo, Universitato de Montpeliero
Familio
Patro Ugo de' Borgognoni vd
Profesio
Okupo kirurgo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodoriko de Lucca (1205-1298) estis itala kirurgo, kuracisto, dominikana monaĥo, episkopo de Bitonto (1262-1266) kaj Cervia (1270-1298). Li estis filo kaj lernanto de Ugo de' Borgognoni[1], aktivis kiel privata kuracisto de la papo Inocento la 4-a[2] (1240) kaj studis en la Universitato de Bolonjo, kie Henri de Mondeville estis lia lernanto.[3] Teodoriko estis mezepoka itala kirurgo kiu antaŭis al Henri de Mondeville, Paracelsus kaj Joseph Lister (1827-1912) sugestante ke la pureco estis tre grava rilate al vundokuracado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Teodoriko de' Borgonjoni estis la lasta el kvin infanoj de la kirurgo el Lucca Ugo de' Borgognoni. Teodoriko translokiĝis al Bolonjo en 1214 kiam lia patro estis dungita kiel kuracisto de la urbo, probable ĉe instigo de la Grafo Rodolfo Borgognoni, prefekto de la urbo kaj ebla parenco. Li eniris en la Dominikana ordeno tre frue (1230) kaj eble en la monaĥejo de Bolonjo.

Sub la pontifikado de Inocento la 4-a li iĝis latine penitentiarius minor (konfesprenanto) en la Apostola Penitencario, ia institucio dediĉita al absolvado de pekoj kaj cenzuroj rezervitaj al la papo. En 1262, la papo Urbano la 4-a nomumis lin episkopo de Bitonto, Apulio. Laŭŝajne li neniam loĝis tie, ĉar dokumentoj indikas lian ĉeeston dum tiu periodo en Lucca, kie li posedis domon (1262) kaj kie Klemento la 4-a sendis leteron al li postulante ke li konvinku la lukanojn pri partoprenado en la milito kontraŭ Manfredo el Sicilio (1265).

En 1266, Klemento la 4-a transigis lin al diocezo Cervia (Romagna) kie oni konfirmis lian ĉeeston en 1270. Tamen, li loĝis en la apuda Universitata urbo de Bolonjo, kie li posedis ampleksan terhavaĵon. En 1290, Nikolao la 4-a plialtigis liajn episkopajn stipendiojn, donante al li la rajtojn sur la salminejoj de Cervia. Borgognoni diktis sian lastan volon kaj testamenton en la 17-a de oktobro 1298 kaj mortis en Bolonjo havante 93 jarojn en la 24-a de decembro de la sama jaro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Praxis Chirurgica ("Kirurgiaj praktikoj")
  • Cyrurgia seu Filia princips, libro kiun li dediĉis al la episkopo de Valencio, en 1260[4]
  • De sublimatione arsenici ("Pri sublimado de arseno")
  • De aluminibus et salibus
  • De aqua vite ("Pri la virtoj de vivo-akvo")
  • Mulomedicina[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]