Jean Pitard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Pitard
(1228-1315)
fondinto de la Kolegio pri Kirurgio de Sankta Kosmas kaj Damiano en Parizo, en 1279
fondinto de la Kolegio pri Kirurgio de
Sankta Kosmas kaj Damiano
en Parizo, en 1279
Persona informo
Jean Pitard
Naskiĝo 15-a de junio1228
en Bayeux,  Francio
Morto septembro 1315
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo kirurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Pitardo (1228-1315) estis franca poeto kaj kirurgo, reĝa kirurgo de Sankta Ludoviko, Filipo la 3-a kaj Filipo la Bela. Li estis lernanto de Henriko de Mondevilo kaj kreinto de la unua kolegio pri kirurgio de Sankta Kosmas kaj Damiano, en Parizo, ĝermo de la estonta Lernejo pri Kirurgio.[1]

Johano Pitardo, kirurgo de la reĝo, estis konata pro sia probeco kaj pro sia kapableco rilate al kirurgio, kaj la kunfrataro de la kirurgoj, estis fondita kun du celoj, nome, la perfektiĝo de la kirurgia arto, kaj la kezercado de la karitaĵoj kaj piaĵoj. En 1311 Filipo la Bela ordonis ke la kirurgia praktiko nur devis permesiĝi al tiuj kiuj ricevas rajtigon de la Kunfrataro. En 1437, la kunfrataro estis ligita al la universitato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano Pitardo akompanis Sanktan Ludovikon en liaj vojaĝoj tra la Sankta Lando. En Parizo Johano konatiĝis kun Lanfranco da Milano kaj estis profesoro kaj amiko de Henri de Mondeville, kiu alnomis lin "magister peritissimus et expertissimus in arte cyrurgiae" ("La plej kapabla kaj lerta arto-majstro pri kirurgio").

Tiuepoke, la barbiroj, kiuj lerte sciis uzi la tranĉilrazilon kaj la skalpelon, ofte faris uzis de la sangeltiron, kiel parto de la kuracado. En la 16-a jarcento, la korporacio de barbiroj, establitaj en la urboj, uzurpis la plejparton de la funkcioj de la kirurgoj, kaj ili mem adoptis la nomon de barbiraj kirurgoj, sen ajna konado pri la medicina metodologio. La rektoro el Parizo eĉ ordonis al ili anstataŭi la nomon je tiu de kirurgaj barbiroj.[2]

En la epoko de Pitardo la kirurgoj estis malmultnombraj kaj la progreso tre malrapida, ĉar la interdikto por dissekcado de kadavroj malrapidigis la avancojn pri la anatomia konado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Patología quirúrgica general, José Antonio Rodríguez Montes, Fernando Noguerales Fraguas
  2. La France agricole. Arkivita el la originalo je 2017-02-01. Alirita 2017-01-21.