Kuracile kaŭzita lupuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kuracile kaŭzita lupuso

Ruĝa erupcio forme de papilio

Ruĝa erupcio forme de papilio
Klinika bildo
Kaŭzoj aŭ
riskaj faktoroj
kronika uzado de certaj kuraciloj
Information icon.svg
vdr

Kuracile kaŭzita lupuso estas la aŭtoimuna malsano simila al lupuso, kaŭzita de kronika uzado de certaj kuraciloj, kaŭzintaj aŭtomimunan respondon kun simptomoj similaj al lupuso. Estas konataj pli ol 80 kuraciloj, kiuj kaŭzas ĝin, sed plejparton de la kazoj estigas tri kuraciloj: Hydralazine, Procainamide kaj Kinidino. Plej oftaj simptomoj estas muskolaj kaj artikaj doloroj. Post ĉesigo de la kuracilprenado la simptomoj kutime regresas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje kuracile kaŭzita lupuso (KKL) estis priskribita en 1945, kiam B.J. Hoffman priskribis febron, erupcion, mialgion kaj nefriton ĉe 19-jarulo, kiu estis prenanta Sulfadiazine[1]. Sekvis pliaj sciigoj pri ligo inter KKL kun sulfanilamidoj kaj penicilino, sed sen fidindaj pruvoj. Nun oni opinias, ke tiu ligo estis malverŝajna kaj verŝajne temis pri komenco de lupuso, eble la idiopatia, kaŭzita de infekto, kontraŭ kiu estis preskribita antibiotiko. En 1953 aperis sciigo pri estiĝo de KKL dum prenado de Hydralazine, en 1957 — pri ĝia ligo al kontraŭkonvulsiiloj[2][3], en 1962 — pri asociiĝo kun Procainamide, en 1966 — kun Isoniazid, poste — kun psikoaktivaj drogoj[4].

Etiologio[redakti | redakti fonton]

Hydralazine, kaŭzanta kuracile kaŭzitan lupuson.

En la 20-a jarcento KKL kutime aperis sur fono de hipotensiaj kaj kontraŭaritmiaj kuraciloj. Hydralazine-sindromo renkontiĝis ĉe 8-13% de la pacientoj kun alta sangoprempo, longe kuracataj per altaj dozoj de tiu medikamento[2]. Iuj opiniis ke kun kresko de dozo kreskis risko de KKL kaj ke pli ofte tio okazis al malsanuloj, kiuj bone reagis al terapio[5]. Oni konsideris probabla aperon de KKL-simptomoj ĉe proksimue 30% de la pacientoj, prenantaj Procainamide[6]. Nun oni pridubas ligon inter KKL kaj Sulfasalazine. Anstataŭigo de Procainamide kaj Hydralazine per pli modernaj analogoj malaltigis oftecon de KKL, kaŭzitaj de ili, sed aperis novaj kuraciloj, estigantaj ĝin. Nun estas konataj pli ol 80 kuraciloj: kontraŭaritmiaj, kontraŭhipertensiaj, kontraŭpsikozaj, kontraŭtireoidaj, kontraŭreŭmataj, antibiotikoj, geno-inĝenieraj biologiaj kuraciloj (GIBK)[7].

Plej ofte KKL aperas ĉe pacientoj kun alta sangopremo, rompoj de kora ritmo, tuberkulozo, epilepsio, reŭmatologiaj kaj infektaj malsanoj. Foje ĝi aperas ĉe virinoj, kiuj dum longa tempo prenas kontraŭkoncipajn pilolojn[4]. Estis trovita 8-obla altiĝo de relativa risko de apero de KKL sekve de prenado de tetraciklinoj[8]. En 2002 aperis sciigo pri kazoj ligitaj al Ticlopidinum[9]. Evidente nombro de tiaj kuraciloj plu kreskos. Rimarkindas ke kuraciloj oble pli ofte kaŭzas estiĝon de aŭtoantikorpoj ol aperon de simptomoj[4].

Preciza ofteco de KKL estas nekonata. En Usono ĉiujare estas registrataj 15 ĝis 30 mil novaj kazoj. Iuj datumoj montras, ke alte riskaj tiurilate kuraciloj povas kaŭzi KKL post 1-2 jaroj ĉe 5-20% de la pacientoj[7]. KKL komenciĝas en pli frua aĝo ol la idiopatia lupuso, kutime ĉe aĝuloj, escepte de pacientoj, prenantaj kontraŭkolvulsiilojn kaj Minociklino, ofte preskribatajn por junaj pacientoj kadre de kuracado de epilepsio kaj akneo). Genraj diferencoj mankas. Blankuloj malsaniĝas 6-oble pli ofte ol nigruloj kaj la malsano okazas pli komplike[7]. Kiel riskofaktoroj estas konsiderataj acetilatora statuso de la paciento (malrapidaj acetilatoroj) kaj genetika inklino (pacientoj kun unuploidoj HLA DR4, HLA DR2, HLA DR3, HLA-DR0301, "nulaj" aleloj С4 — komponanto de la komplementa sistemo)[10].

Risko de evoluo de kuracile kaŭzita lupuso[11]
Alta Modera Malalta Tre malalta
Procainamide (15-20%) Kinidino (<1%) Methyldopa, Captopril, Acebutololo Disopyramidum, Propafenone
Hydralazinum (5–8%) Klorpromazino Clonidine, Enalapril, Labetalol, Minoxidil, Prazosin, Atenolol
Isoniazid, Minociklino Timolol (okulgutoj)
Karbamazepino Litia karbonato, Chlorprothixenum
Propylthiouracilum Nitrofurantoin
Sulfasalazine Ethosuximide, Trimethadione, Primidone
D-penicilamino, saloj de oro Phenylbutazone, Sulindac, Diklofenako, Ibuprofeno
Allopurinol Hydrochlorothiazide, Chlortalidone
Atorvastatin, Lovastatin, Pravastatinum, Simvastatin
inhibantoj de faktoro de tumora nekrozo α (iFTNα): Infliximab, Etanercept, Adalimumab; iFNα
interleŭkino 2

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Procainamide, kaŭzanta kuracile kaŭzitan lupuson.

Mekanismo de KKL estas ankoraŭ malklara. Supozeble temas pri malsamaj variantoj, dependaj de respektiva kuracilo. Laŭ haptena teorio kuracilo aŭ ĝiaj metabolitoj ligiĝas al proteinoj, kio kaŭzas stimuladon de limfocitoj kaj produktadon de aŭtoantikorpoj kun interkruciĝa aktiveco. Laŭ teorio de rekta citotoksikeco, metabolitoj de kuracilo rekte influas la ĉelojn, kaŭzante ilian pereon danke al apoptozo, post kio komponantoj de tiuj ĉi ĉeloj transformiĝas je aŭtoantigenoj. Laŭ la tria teorio okazas aktivado de limfocitoj, sekve de kio altiĝas proliferado de antigeno-reprezentantaj ĉeloj, kiun sekvas stimulado de diferencigo de B-ĉeloj, produktantaj aŭtoantikorpojn. Unu el ĉeneroj de la procezo de estiĝo de KKL povas esti difektado de mekanismoj de la centra imuna toleremo al aŭtoantigenoj, sekve de kio maturaj T-ĉeloj spontanee aktiviĝas ĉe kontakto kun simila antigeno ĉe periferio[12]. Mekanismo de evoluo de KKL diferenciĝas de kutima reago de supersensiveco, ĉar ne troveblas specifaj antikorpoj al kuraciloj kaj la celo estas aŭtoantigenoj, kiuj formiĝas sub influo de kuracilo. Ĝi ankaŭ evoluas oble malpli rapide. Ĝian evoluon influas ankaŭ dozo de kuracilo. Post rekomenco de terapio simptomoj rapide revenas, kio pruvas mankon de imuna adaptiĝo[13][14].

Kliniko[redakti | redakti fonton]

Kinidino, kaŭzanta kuracile kaŭzitan lupuson.

Klinike KKL similas al la idiopatia lupuso, pro kio ĝi ricevis sian nomon. Ĝi pasas malpli komplike, kvankan foje estiĝas vivdanĝeraj situacioj. Kutime ĝi komenciĝas poiomete. Ofte videblas laceco, febro 37,1—38,0 °C kaj mialgio. 80% de la pacientoj havas artikajn problemojn, ĉefe artralgion. Artrito ĉe KKL kaj ĉe la idiopatia lupuso havas similajn trajtojn: simetrieco, damaĝo ĉefe de etaj manartikoj, malgrava aŭ modera doloro. La procezo trafas manartikajn, kubutajan, ŝultrajan, piedartikajn kaj genuajn artikojn. Eksudo ĉe la artikoj renkontiĝas malofte kaj estas neinflama[15]. Ofte okazas poliserozitopleŭrito kaj perikardito; ĉe tio la lasta povas esti komplikigata per granda kvanto da eksudo kaj eĉ kora tamponado. Perikardito plej ofte aperas sur fono de kuracado per Mesalazine kaj inhibantoj de faktoro de tumora nekrozo α (iFTNα). Proksimume 40% de la pacientoj povas havi interstician damaĝon de la pulmoj[16][17]. Dermatito, nefrito kaj nefrologiaj simptomoj renkonteblas malofte. Inter haŭtaj ŝanĝoj dominas sensiveco al sunradioj, nespecifa erupcio kaj nodeca eritemo. Ruĝa erupcio ĉirkaŭ la nazo ("papilio"), akuta neŭtrofila dertamozo (Sweet-sindromo) estas ligitaj kun aplikado de iFTNα. Ĉe KKL, kaŭzita de minociklino, renkonteblas reta bluaĵo (livedo) kaj subhaŭtaj nodetoj[8].

Nemalofte renkonteblas hepatomegalio kaj splenomegalio. Haveblas sciigoj pri apero de aŭtoimuna hepatito sur fono de kuracado per minociklino[17]. Ekzistas mencioj pri formiĝo de periferia aŭ krania neŭropatioj sur fono de Hydralazine, sed ĝenerale la centra nerva sistemo ne estas trafata. Renaj damaĝoj eblas kaze de prenado de hipotensiaj kuraciloj, sed histologiaj ŝanĝoj ĉe tio estas malgravaj kaj ofte ne diferenciĝas de tiuj, kaŭzataj de alta sangopremo. Haveblas kelkaj priskriboj de akuta rapide progresanta nefrito. Oni sciigis pri apero de vaskulito, inkluzive de asociita kun antikorpoj al Myeloperoxidase[18].

Laboratoriaj perturboj renkonteblas malpli ofte ol kaze de idiopatia lupuso. Plej ofte videblas rapidiĝo de averaĝa rapideco de sedimentiĝo de eritrocitoj, kiu foje atingas altajn indicojn, sed rapide normaliĝas kaze de regreso de klinikaj KKL-simptomoj. Povas renkontiĝi normokroma normocita anemio de modera graveco, moderaj leŭkocitopenio kaj [trombocitopenio]. Estas priskribitaj kazoj de evoluo de hemolitika anemio sur fono de Methyldopa. Alta nivelo de C-reakcia proteino registriĝas kaze de KKL, kaŭzita de minociklino. Eblas malgranda kaj provizora malaltiĝo de enhavo de komponantoj de komplemento, kiuj rapide revenas al normo post forigo de kaŭzinta tion kuracilo[19].

Aŭtoantikorpoj malmultas. Malofte renkoteblas antikorpoj al Sm-antigeno kaj la duspirala DNA (tiuj lastaj estis registritaj ĉe pacientoj, ricevantaj Sulfasalazine kaj iFTNα)[20]. Antikorpoj al la unuspirala DNA renkonteblas ofte. Ekzistas mencioj pri eltrovoj de reŭmatoida faktoro, sed oni konsideras tiun fenomenon nespecifa kaj kaŭzita ĉefe de interkruciĝa reago kun antikorpoj al histonoj, kiuj pli propas al idiopatia lupuso kaj ne estas sufiĉaj por diagnozi KKL. Pozitiva lupusa antikoagulanto kaj antikardiolipinaj korpoj (ĉefe de IgM-klaso) troveblas ĉe 7-20% de la pacientoj, kutime en malaltaj titroj kaj ne asociiĝas kun evoluo de trombaj komplikaĵoj. Ĉe malsanuloj, kiuj estis ricevantaj minociklinon, Sulfasalazine kaj Allopurinol, oni trovis pozitivajn antineŭtrofilajn citoplasmajn antikorpojn (ANCA)[21]. Kiel kriterio por diagnozado de KKL estas konsiderata ĉeesto de antinuklea faktoro (ANF), tamen sen klinikaj simptomoj tio estas nesufiĉa por diagnozi KKL[4].

Same kiel idiopatian lupuson, KKL oni dividas je sistema, subakuta, haŭta kaj kronika haŭta formoj[7].

Sistema formo renkontiĝas malofte kaj havas lupuso-similajn simptomojn, tre similajn al idiopatia lupuso, sed simptomoj kaj laboratoriaj perturboj kaze de KKL estas malpli fortaj[22].

Subakuta formo renkontiĝas oble pli ofte. Unuafoje ĝi estis priskribita en 1985 sur fono de Hydrochlorothiazide. Ekzamenado de 70 pacientoj montris, ke 21% spertis ĝin pro kuraciloj, plej ofte hipotensiaj (tiazidaj urinigiloj, inhibantoj de angiotensin-transforma fermento (ATF) kaj blokiloj de kalciaj kanaloj. Tiu formo montriĝas je damaĝoj de haŭto, sur kiu aperas skvama, ringoforma aŭ nodforma erupcio simila al tiu ĉe psoriazo kaj lokiĝanta ĉefe sur la brusto, supra parto de la dorso, brakoj kaj vizaĝo. 80% de la pacientoj havas anti-Ro/SSA-antikorpojn, 30-40% — anti-La/SSB-antikorpojn, 75% — antikorpojn al histonoj. Tiun ĉi formon de KKL kaŭzas inhibantoj de ATF, blokiloj de kalciaj kanaloj, tiazidaj urinigiloj, beta-blokiloj, statinoj, kontraŭfungaj kuraciloj, antidepresiaĵoj kaj geno-inĝenieraj biologiaj kuraciloj (GIBK)[23]. Lastatempe oni ekkonsideris kiel eventualajn kaŭzantojn ankaŭ Terbinafine (kontraŭfunga kuracilo), Bupropion (antidepresiaĵo) kaj Acebutololum (beta-blokilo)[23].

Kronika formo estas ege malofta, ligita ĉefe al uzado de nesteroidaj kontraŭinflamaj kuraciloj kaj Phthoruracilum (kontraŭtumora kuracilo el la grupo de antimetabolitoj)[7].

Specifaĵoj de kuracila influo ĉe kuracile kaŭzita lupuso[11]
Kuracilo Manifestiĝoj Aldonaĵoj
Hydralazinum: antinukleaj antikorpoj — 24–54% de la pacientoj, klinikaj manifestiĝoj — 2–21% Febro, laceco, artika sindromo, serozito. Estas priskribita damaĝo de la renoj. Haveblas antinuklea faktoro, antikorpoj al histono, antifosfolipidaj antikorpoj, antineŭtrofilaj citoplasmaj antikorpoj (ANCA) Asociiĝo kun HLA-DR4. Pli ofte renkonteblas ĉe malrapidaj "acetilatoroj", kion kaŭzas pli malalta rapideco de aktivigo de komponantoj de kuracilo per acetilado de hidrazina grupo. Dependas de la dozo.
Procainamide: antinukleaj antikorpoj — 90% de la pacientoj, klinikaj manifestiĝoj — 30% Febro, laceco, artika sindromo, pleŭropulmaj problemoj, perikardito Malforta ligo kun acetilatora statuso, tamen la malrapidaj "acetilatoroj" havas pli mallongan intervalon inter komenco de kuracado kaj apero de simptomoj.
Isoniazid: antinukleaj antikorpoj — 20–25% de la pacientoj, klinikaj manifestiĝoj — <1% Febro, artika sindromo, serozito Atentu! Ĉe tuberkulozo eblas produktado de antinukleaj antikorpoj kaj reŭmatoida faktoro. Asociiĝoj kun tipo de acetilado ne estis trovitaj.
Antikonvulsiiloj (Ethosuximide, Karbamazepino, valproata acido ktp Eblas damaĝo de la renoj, alta ofteco de antinukleaj antikorpoj, troveblas antikardiolipinaj korpoj Ĉefe ĉe infanoj kaj junaj virinoj. Foje necesas preskribi glukokortiroidojn. Malfacilas diferencigi de la idiopatia lupuso.
Beta-blokiloj: Labetalol — 14–16% de la pacientoj, Oxprenolol — 13%, Metoprolol — 12%, Propranolol — 10% Plej ofte troveblas antinukleaj antikorpoj, klinikaj manifestiĝoj maloftas Estas registritaj kazoj sur fono de Timolol (okulgutoj). Plej ofte asociiĝas kun evoluo de subakuta haŭta formo de KKL.
Sulfasalazine, Mesalazine Artralgioj, artritoj, poliserozito, febro, haŭtaj damaĝoj, sensiveco al lumo, membrana nefrito, antikorpoj al la duspirala DNA, pli alta nivelo de interleŭkino 10 Asociiĝo kun HLA DR0301. Plej ofte renkonteblas haplotipo DQA1*0501. Esplorado de 200 pacientoj kun reŭmatoida artrito dum kvin jaroj ne montris kreskon de risko sur fono de Sulfasalazine. Haveblo de antinukleaj antikorpoj ĉe pacientoj kun reŭmatoida artrito kaj inflamaj malsanoj de intestoj ne estas kontraŭindicilo por kuracado.
Minociklino Febro, laceco, haŭtaj damaĝoj forme de reta bluaĵo (livedo), subhaŭtaj nodetoj, eritemoj, artika sindromo (artralgioj, artritoj de manartikoj), pulmaj damaĝoj, aŭtoimuna hepatito, trombocitopenio, anemio, Raynaud-sindromo, haveblo de antinukleaj antikorpoj, antikardiolipinaj korpoj, antikorpoj al la duspirala DNA, r-ANCA (markilo de evoluo de KKL ĉe genetike inklinaj pacientoj). Malofte troveblas antikorpoj al histono. Genra proporcio kiel ĉe lupuso. Hepataj damaĝoj okazas ĉefe al viroj. Post nuligo de kuracilo okazas malrapida regreso de simptomoj. Post renovigo de terapio recidivo okazas post kelkaj horoj. Oni supozas asociiĝon kun genoj de la 2-a klaso de la ĉefa komplekso de histokombineco.
iFTNα: antinukleaj antikorpoj — 23–57% de la pacientoj, klinikaj manifestiĝoj — 0,1–1,6% Febro, laceco, perikardito, pleŭrito, kresko de artika sindromo, glomerulonefrito, haŭtaj simptomoj (erupcio sur zigomoj, sensiveco al lumo, diskoida lupuso, subakuta haŭta lupuso). Haveblas antikorpoj al la duspirala DNA, antinukleaj antikorpoj (antikorpoj al kromatino), antikardiolipinaj korpoj. Aŭtoantikorpa respondo ne estas ligita kun dozo de kuracilo. Tempo de komenco kaj regreso de simptomoj varias por diversaj iFTNα. Terapio per Infliximab estas akompanata per pli alta ofteco kaj nivelo de antikorpoj. Eblas uzi aliajn iFTNα.
Statinoj: Lovastatin, Atorvastatin, Fluvastatinum Haŭtaj damaĝoj (plurforma eritemo). Raynaud-sindromo. Eblas evoluo de pneŭmonito, akuta spira disstreso-sindromo.
Inhibantoj de aromatazo (antiestrogenaj kontraŭtumoraj kuraciloj) Damaĝoj de muskolo-skeleta sistemo (artralgioj, artrito, mialgioj, ostalgioj) Dependas de dozo (Letrozolum)

Diagnozado[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas aprobitaj kriterioj por diagnozado de KKL. Oni povas aron da kriterioj, nepre inkludantaj ĉeeston de antinukleaj antikorpoj. Necesas trovi kronologian rilaton inter prenado de kuracilo dum kelkaj semajnoj aŭ monatoj kaj apero de lupussimilaj simptomoj. Post ĉesigo de kuracilprenado devas esti observata regreso de klinikaj manifestiĝoj kaj malaltiĝo de nivelo de aŭtoantikorpoj. Se temas pri idiopatia lupuso, simptomoj kutime aperos pli rapide kaj post nuligo de kuracilo nek ili, nek laboratoriaj perturboj malaperos[4][7]. Oni povas plian fojon konfirmi la diagnozon, preskribinte denove la saman kuracilon kaj ekvidinte revenon de manifestiĝoj de KKL, sed kutime oni ne faras tion pro etikaj konsideroj, elektante analogojn de kuraciloj[24].

Diferenciga diagnozado de KKL estas tre komplika, ĉar multaj ĝiaj manifestiĝoj estas nespecifaj kaj povas imiti diversajn infektajn kaj aŭtoimunajn malsanojn. Krome pacientoj ne ĉiam povas ĝuste rememori prenitajn kuracilojn. Speciale malfacilas diferencigo de KKL kaj la idiopatia lupuso. Necesas krom tempo de kuracado konsideri ankaŭ demografiajn parametrojn, gravecon de simptomoj (inkluzive damaĝon de la renoj kaj la centra nerva sistemo), tipojn de trovitaj aŭtoantikorpoj (antikorpoj al la duspirala DNA, Sm- kaj Ro-antigenoj pli propras al la idiopatia lupuso). Estas komplike diagnozi kaze de infektaj malsanoj kaj prenado iFTNα. KKL povas ankaŭ imiti simptomojn kaj akutiĝon de la ĉefa malsano, pro kiu al paciento estas preskribataj GIBK[24].

Komparo de la idiopatia lupuso, kuracile kaŭzita lupuso kaj lupuso kaŭzita de iFTNα[24]
Signoj Idiopatia lupuso Kuracile kaŭzita lupuso Lupuso kaŭzita de iFTNα
Aĝo de komenco Fekunda aĝo Iu ajn
Virinoj : Viroj 9 : 1 1 : 1 5 : 1
Paso de malsano Kronika recidivanta Regreso post nuligo de kuracilo Regreso post nuligo de kuracilo
Aktiveco Modera kaj alta Ĉefe modera Ĉefe modera
Klinikaj manifestiĝoj:
* febro
* mialgioj
* artralgioj/artritoj
* serozito
* damaĝo de vive gravaj organoj (la renoj, centra nerva sistemo)
* damaĝoj de haŭto
80%
80%
80%
20-40%
Ofte
54-70% ("papilio", diskoida lupuso, ulcera stomatito, sensiveco al lumo)
40%
44-57%
18-63%
5-50%
Malofte
5-25% (nespecifa erupcio, sensiveco al lumo)
50%
29%
31-51%
3-24%
Malofte, nefropatio (7%)
67% (erupcio, sensiveco al lumo)
Laboratoriaj perturboj:
* antinuklea faktoro
* antikorpoj al ekstrakciataj antigenoj
* antikorpoj al histonoj
* antikorpoj al la duspirala DNA
* hipokomplementemio
>99%
ĝis 30%
ĝis 50%
50-70%
ĉirkaŭ 50%
>99%
<5%
ĝis 95%
<5%
<1%
>99%
ĝis 10%
ĝis 57%
70-90%
59%

Rilato al kuraciloj[redakti | redakti fonton]

La plej specifa estas KKL, kaŭzita de iFTNα. Faktoro de tumora nekrozo ludas ŝlosilan rolon en patogenezo de kronikaj inflamaj reŭmatologiaj malsanoj (Crohn-malsano), reŭmatoida artrito, ankilozita spondilito). Citokino iFTNα estas grava komponanto de inflama respondo kaj ĝia koncentriĝo kaze de lupuso altiĝas. Sed kiam oni enigis lupuson al la musoj de linio NZB/NZW F1, tio prokrastigis komencon kaj progreson de lupuso kaj servis kiel protektilo. Patogenezo de KKL sur fono de iFTNα estas nakoraŭ nesufiĉe esplorita, sed ekzistas kelkaj supozoj. Teorio de "citokina ŝovo" opinias, ke iFTNα subprenmas produktadon de Th1-citokinoj, kio siavice stimulas produktadon de Th2-citokinoj, interleŭkino 10, interferono α kaj antikorpoj kun posta apero de lupusssimilaj simptomoj. Alia hipotezo supozas, ke iFTNα influas procezojn de apoptozo, malaltigante ekspresion de CD44; ĉe tio spertas perturbojn forigado de rompaĵoj de nukleoj kaj neŭtrofiloj kaj stimuliĝas produktado de aŭtoantikorpoj, celantaj nukleajn antigenojn kaj DNA. Krome iFTNα povas subpremadi produktadon de citotoksaj T-ĉeloj, kaŭzante malkreskon de eliminado de aŭtoantikorpo-reprezentantaj B-ĉeloj. La tria versio diras, ke kuracado per iFTNα aktivigas bakterian infekton, kaŭzante plurklonan B-ĉelan proliferadon kaj kreadon de aŭtoantikorpoj[25].

Terapio per iFTNα estas vaste uzata por kuracado de diversaj aŭtoimunaj kaj reŭmatologiaj malsanoj. Estas kolektitaj sufiĉe da datumoj pri evoluo de aŭtoimunaj reagoj ĉe pacientoj, ricevantaj Infliximab, Etanercept, Adalimumab kaj Certolizumabi paegolum. Tiu stato havas iom specifajn simptomojn, do oni eĉ proponis por ĝi apartan nomon: lupuso kaŭzita de iFTNα (LKiFTNα)[26][27]. Plejparte ĝin kaŭzas Etanercept kaj Infliximab[28][29]. Ofteco estas malalta por ĉiuj tri kuraciloj: 0,119–0,22% por Infliximab, 0,18% por Etanercept, 0,10% por Adalimumab. Simptomoj aperas post unu monato ĝis kelkaj jaroj. Brita registro de biologiaj kuraciloj, sekvanta pli ol 11 mil malsanuloj, ricevintaj iFTNα dum preskaŭ 27 mil homo-jaroj, kaj pacientojn de kontrola grupo, kuracataj per tradiciaj metodoj, registris 40 novajn kazojn de KKL sur fono de iFTNα kaj nur 1 sur fono de la baza terapio[25].

La ĉefaj simptomoj de LKiFTNα estas artika sindromo, mialgioj, haŭtaj damaĝoj ("papilio", diskoformaj erupcioj, perdo de haroj, sensiveco al lumo) kaj ĉeesto de aŭtoantikorpoj. Etanercept pli ofte kaŭzas subakutajn kaj kronikajn haŭtodamaĝojn (44%) ol Infliximab (12%), dum pleŭriton pli ofte kaŭzas Infliximab (24%) ol Etanercept (3%)[30]. Estas priskribitaj kazoj de evoluo de perikardito, trombozo de profundaj vejnoj, akuta pneŭmonito, plurloka mononeŭrito, renaj damaĝoj[27][31][32]. Laboratoriaj ekzamenoj registras kaze de LKiFTNα diferencojn de la klasika KKL: pli alta ofteco de antikorpoj al la duspirala DNA (ĉefe IgM-izotipo), malofteco de antikorpoj al histonoj. Proksimume duono de la malsanuloj sur fono de iFTNα montras malaltajn nivelojn de komponantoj de la komplemento kaj antikorpojn al ekstrakciebla nuklea antigeno[33].

Ĝenerale kuracado per iFTNα estas akompanata de pli vasta gamo kaj pli altaj titroj de aŭtoantikorpoj. Oni informis pri apero de antinukleaj antikorpoj en moderaj titroj aŭ pri 2-4-obla kresko de iliaj titroj kompare al la originaj ĉe 20-30% de la pacientoj. En 4% ĝis 60% de la kazoj eltroveblas antikorpoj al la duspirala DNA. Proksimume 25% de la pacientoj kun reŭmatoida artrito, ricevintaj iFTNα, havis altan nivelon de antikardiolipinaj korpoj[4][14][29][33].

Necesas atente diferencigi KKL kaj la idiopatian lupuson. Rapida preskribo de kuraciloj al pacientoj kun frua reŭmatoida artrito aŭ aliaj inflamaj malsanoj foje kaŭzas ne KKL, sed la idiopatian lupuson. Estas priskribitaj pli ol 140 kazoj de KKL, kaŭzita de GIBK ĉe pacientoj kun reŭmatoida artrito[34]. Foje preskribado de iFTNα dum kuracado de Crohn-malsano povas kaŭzi KKL, sed estas konataj kazoj kiam la Crohn-malsanon akompanis idiopatia lupuso[35].

Kuracado[redakti | redakti fonton]

La baza principo estas nuligo de la kuracilo, kaŭzinta KKL. Kutime dum tri semajnoj ĝis ses monatoj sekvas regreso de la simptomoj. Antikorpoj povas konserviĝi dum jaro kaj pli. Foje necesas fortigi imunosubpreman terapion. 44% de la pacientoj ricevis glukokortiroidojn, 12% — Azathioprine, Cyclophosphamide, Leflunomide, Mycophenolate mofetil. Iuj opinias, ke poste eblas daŭrigi terapion per alternativaj iFTNα sen reveno de simptomoj, sed pozitivaj ekzemploj ankoraŭ malmultas kaj konkludoj ne estas definitivaj[36][37].

Prognozo por plejparto de la pacientoj estas bona. Post nuligo de la kaŭzinta kuracilo okazas kompleta regreso de la simptomoj kaj malapero de la antikorpoj, recidivoj ne okazas. Malofte formiĝas neŭrologiaj aŭ renaj perturboj. Parto de la pacientoj bezonas terapion per glukokortiroidoj kaj imunosubpremiloj[35].

Ne ekzistas klaraj rekomendoj pri profilakto de KKL. Necesas stirkte observi kaj analizi komplikaĵojn, aperantajn dum terapio per iFTNα. Supozeble samtempa uzado de imunosubpremiloj povas malaltigi oftecon de formiĝo de aŭtoantikorpoj, do aperon de KKL. Necesas memori ke iFTNα povas kaŭzi la idiopatian lupuson, do se paciento kun reŭmatoida artrito havas ŝancon akiri eventualan lupuson, prefere ne uzi iFTNα. Se haveblas damaĝoj de internaj organoj tio devas dubigi kaj se damaĝitaj estas la pulmoj — nuligi preskribon de iFTNα[38].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hoffman, B.J. (03-1945). “Sensitivity of sulfadiazine resembling acute disseminated lupus erythematosus”, American Journal of Syphilography and Dermatology (en) 51 (3), p. 190–192. doi:10.1001/archderm.1945.01510210032007. Alirita 27-08-2020.. 
  2. 2,0 2,1 Morrow, J.D.; Schroeder H.A., Perry H.M. (12-1953). “Studies on the control of hypertension by hyphex. II. Toxic reactions and side effects”, Circulation (en) 8 (6), p. 829–398. doi:10.1161/01.cir.8.6.829. Alirita 27-08-2020.. 
  3. Beernink, D. H.; J. J. Miller 3rd (1-1973). “Anticonvulsant-induced antinuclear antibodies and lupus-like disease in children”, The Journal of Pediatrics (en) 82 (1), p. 113–117. doi:10.1016/s0022-3476(73)80027-7. Alirita 27-08-2020.. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Vasoo, S. (2006). “Drug-induced lupus: an update”, Lupus (en) 15 (11), p. 757–761. doi:10.1177/0961203306070000. Alirita 27-08-2020.. 
  5. Perry, H.M.; Schroeder H.A. (20-02-1954). “Syndrome simulating collagen disease caused by hydralazine (Apresoline)”, The Journal of the American Medical Association (en) 154 (8), p. 670–673. doi:10.1001/jama.1954.02940420032009. Alirita 27-08-2020.. 
  6. Ghose, M. K.; Schroeder H.A. (4-1975). “Pericardial tamponade. A presenting manifestation of procainamide-induced lupus erythematosus”, The Journal of the American Medical Association (en) 58 (4), p. 581–5. doi:10.1016/0002-9343(75)90135-7. Alirita 27-08-2020.. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Vedove, Camilla Dalle; Micol Del Giglio, Donatella Schena, Giampiero Girolomoni (1-2009). “Drug-induced lupus erythematosus”, Archives of Dermatological Research (en) 301 (1), p. 99–105. doi:10.1007/s00403-008-0895-5. Alirita 27-08-2020.. 
  8. 8,0 8,1 Elkayam, O.; M. Yaron, D. Caspi (6-1999). “Minocycline-induced autoimmune syndromes: an overview”, Seminars in Arthritis and Rheumatism (en) 28 (6), p. 392–397. doi:10.1016/s0049-0172(99)80004-3. Alirita 27-08-2020.. 
  9. Takayasu, Ohtake; Shuzo Kobayashi, Koji Okamoto, Machiko Oka, Kyoko Maesato, Takeo Yasu, Hidekazu Moriya (09-02-2006). “Ticlopidine-induced lupus with renal involvement”, Nephrology Dialysis Transplantation (en) 21 (7), p. 1992–1993. doi:10.1093/ndt/gfl028. Alirita 27-08-2020.. 
  10. Atzeni, Fabiola; M. G. Marrazza, P. Sarzi-Puttini, M. Carrabba (2003). “Lupus indotto da farmaci”, Reumatismo (it) 55 (3), p. 147–154. Alirita 27-08-2020.. 
  11. 11,0 11,1 Клюквина, Н.Г.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2018). “Синдром лекарственной волчанки”, Современная ревматология (ru) (4), p. 33. doi:10.14412/1996-7012-2018-4-32-41. Alirita 20-08-2020.. 
  12. Rubin, Robert L. (15-04-2005). “Drug-induced lupus”, Toxicology (en) 209 (2), p. 135–147. doi:10.1016/j.tox.2004.12.025. Alirita 27-08-2020.. 
  13. Williams, D. P.; M. Pirmohamed, D. J. Naisbitt, J. P. Uetrecht, B. K. Park (7-2000). “Induction of metabolism-dependent and -independent neutrophil apoptosis by clozapine”, Molecular Pharmacology (en) 58 (1), p. 207–216. doi:10.1124/mol.58.1.207. Alirita 27-08-2020.. 
  14. 14,0 14,1 Kretz-Rommel, Anke; Robert L. Rubin (3-2000). “Disruption of positive selection of thymocytes causes autoimmunity”, Nature Medicine (en) (6), p. 298–305. Alirita 27-08-2020.. 
  15. Vivino, Frederick B.; H. Ralph Schumacher Jr. (5-1989). “Synovial fluid characteristics and the lupus erythematosus cell phenomenon in drug‐induced lupus. Findings in three patients and review of pertinent literature”, Arthritis & Rheumatology (en) 32 (5), p. 560–568. doi:10.1002/anr.1780320508. Alirita 27-08-2020.. 
  16. Siddiqui, Mumtaz A.; Ijaz A. Khan (3-4-2002). “Isoniazid-induced lupus erythematosus presenting with cardiac tamponade”, American Journal of Therapeutics (en) 9 (2), p. 163–165. doi:10.1097/00045391-200203000-00012. Alirita 27-08-2020.. 
  17. 17,0 17,1 Graziadei, I. W.; G. E. Obermoser, N. T. Sepp, K. H. Erhart, W. Vogel (01-05-2003). “Drug-induced lupus-like syndrome associated with severe autoimmune hepatitis”, Lupus (en) 12 (5), p. 409–412. doi:10.1191/0961203303lu313cr. Alirita 27-08-2020.. 
  18. Ioannidis, John P. A.; Fotini B. Karassa, Eric Druyts, Kristian Thorlund, Edward J. Mills (11-2013). “Biologic agents in rheumatology: unmet issues after 200 trials and $200 billion sales”, Nature Reviews Rheumatology (en) 9 (11), p. 665–673. doi:10.1038/nrrheum.2013.134. Alirita 27-08-2020.. 
  19. Клюквина, Н.Г.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2018). “Синдром лекарственной волчанки”, Современная ревматология (ru) (4), p. 34. doi:10.14412/1996-7012-2018-4-32-41. Alirita 20-08-2020.. 
  20. Porfyridis, I.; I. Kalomenidis, I. Psallidas, G. Stratakos, C. Roussos, T. Vassilakopoulos, G. T. Stathopoulos (2009). “Etanercept-induced pleuropericardial lupus-like syndrome”, European Respiratory Journal (en) (33), p. 939–941. doi:10.1183/09031936.00182308. Alirita 27-08-2020.. 
  21. Choi, H.K.; Merkel P.A., Walker A.M., Niles J.L. (02-2000). “Drug-associated antineutrophil cytoplasmic antibody-positive vasculitis”, Arthritis & Rheumatology (en) 43 (2), p. 405–413. doi:[[doi:10.1002%2F1529-0131%28200002%2943%3A2%3C405%3A%3AAID-ANR22%3E3.0.CO%3B2-5|10.1002/1529-0131(200002)43:2<405::AID-ANR22>3.0.CO;2-5]]. Alirita 27-08-2020.. 
  22. Клюквина, Н.Г.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2018). “Синдром лекарственной волчанки”, Современная ревматология (ru) (4), p. 35. doi:10.14412/1996-7012-2018-4-32-41. Alirita 20-08-2020.. 
  23. 23,0 23,1 Srivastava, Monika; Adrienne Rencic, Gerardine Diglio, Helen Santana, Paula Bonitz, Rosemarie Watson, Esther Ha, Grant J Anhalt, Thomas T Provost, Carlos H Nousari (01-2003). “Drug-induced, Ro/SSA-positive cutaneous lupus erythematosus”, Archives of Dermatological Research (en) 139 (1), p. 45–49. doi:10.1001/archderm.139.1.45. Alirita 27-08-2020.. 
  24. 24,0 24,1 24,2 Клюквина, Н.Г.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2018). “Синдром лекарственной волчанки”, Современная ревматология (ru) (4), p. 36. doi:10.14412/1996-7012-2018-4-32-41. Alirita 20-08-2020.. 
  25. 25,0 25,1 Клюквина, Н.Г.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2018). “Синдром лекарственной волчанки”, Современная ревматология (ru) (4), p. 37. doi:10.14412/1996-7012-2018-4-32-41. Alirita 20-08-2020.. 
  26. Wetter, David A.; Mark D. P. Davis (11-2009). “Lupus-Like Syndrome Attributable to Anti—Tumor Necrosis Factor α Therapy in 14 Patients During an 8-Year Period at Mayo Clinic”, Mayo Clinic Proceedings (en) 84 (11), p. 979–984. doi:10.4065/84.11.979. Alirita 27-08-2020.. 
  27. 27,0 27,1 Wetter, Cambien; Wolfgang Bergmeier, Simin Saffaripour, Heather A. Mitchell, Denisa D. Wagner (11-2003). “Antithrombotic activity of TNF-alpha”, The Journal of Clinical Investigation (en) 112 (10), p. 1589–1596. doi:10.1172/JCI19284. Alirita 27-08-2020.. 
  28. Almoallim, Hani; Yahya Al-Ghamdi, Haneen Almaghrabi, Omnia Alyasi (2012). “Anti-Tumor Necrosis Factor-α Induced Systemic Lupus Erythematosus()”, The Open Rheumatology Journal (en) (6), p. 315–319. doi:10.2174/1874312901206010315. Alirita 27-08-2020.. 
  29. 29,0 29,1 Katz, Uriel; Gisele Zandman-Goddard (11-2010). “Drug-induced lupus: an update”, The Journal of Clinical Investigation (en) 10 (1), p. 46–50. doi:10.1016/j.autrev.2010.07.005. Alirita 27-08-2020.. 
  30. Costa, Michelle F.; Nuha R. Said, Bernard Zimmermann (06-2008). “Drug-induced lupus due to anti-tumor necrosis factor alpha agents”, Seminars in Arthritis and Rheumatism (en) 37 (6), p. 381–387. doi:10.1016/j.semarthrit.2007.08.003. Alirita 28-08-2020.. 
  31. Bessissow, T.; M. Renard, I. Hoffman, S. Vermeire, P. Rutgeerts, G. Van Assche (08-2012). “Review article: non-malignant haematological complications of anti-tumour necrosis factor alpha therapy”, Alimentary Pharmacology & Therapeutics (en) 36 (4), p. 312–323. doi:10.1111/j.1365-2036.2012.05189.x. Alirita 28-08-2020.. 
  32. Bosch, Xavier; Albert Saiz, Manuel Ramos-Casals, BIOGEAS Study Group (3-2011). “Monoclonal antibody therapy-associated neurological disorders”, Nature Reviews Neurology (en) 7 (3), p. 165–172. doi:10.1038/nrneurol.2011.1. Alirita 28-08-2020.. 
  33. 33,0 33,1 Ramos-Casals, Manuel; Pilar Brito-Zerón, Sandra Muñoz, Natalia Soria, Diana Galiana, Laura Bertolaccini, Maria-Jose Cuadrado, Munther A. Khamashta (7-2007). “Autoimmune diseases induced by TNF-targeted therapies: analysis of 233 cases”, Medicine (Baltimore) (en) 86 (4), p. 242–251. doi:10.1097/MD.0b013e3181441a68. Alirita 28-08-2020.. 
  34. Ramos-Casals, Manuel; Roberto-Perez-Alvarez, Candido Diaz-Lagares, Maria-Jose Cuadrado, Munther A. Khamashta, BIOGEAS Study Group (01-2010). “Autoimmune diseases induced by biological agents: a double-edged sword?”, Autoimmunity Reviews (en) 9 (3), p. 188–193. doi:10.1016/j.autrev.2009.10.003. Alirita 28-08-2020.. 
  35. 35,0 35,1 Клюквина, Н.Г.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2018). “Синдром лекарственной волчанки”, Современная ревматология (ru) (4), p. 38. doi:10.14412/1996-7012-2018-4-32-41. Alirita 20-08-2020.. 
  36. Ramos-Casals, Manuel; Pilar Brito-Zerón, Maria-Jose Soto, Maria-Jose Cuadrado, Munther A. Khamashta (10-2008). “Autoimmune diseases induced by TNF-targeted therapies”, Best Practice & Research: Clinical Rheumatology (en) 22 (5), p. 847–861. doi:10.1016/j.berh.2008.09.008. Alirita 28-08-2020.. 
  37. Papagoras, C.; Voulgari P.V., Drosos A.A. (28-04-2010). “Strategies after the failure of the first anti-tumor necrosis factor alpha agent in rheumatoid arthritis”, Autoimmunity Reviews (en) 9 (8), p. 574–582. doi:10.1016/j.autrev.2010.04.002. Alirita 28-08-2020.. 
  38. Клюквина, Н.Г.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2018). “Синдром лекарственной волчанки”, Современная ревматология (ru) (4), p. 38–39. doi:10.14412/1996-7012-2018-4-32-41. Alirita 20-08-2020..