Interferono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La interferonoj (en mallongigoj INF) estas grupo de signalproteinoj[1] ellasataj de parazitataj ĉeloj responde al iuj virusoj. En tipa okazo, ĉelo infektita de viruso per ellaso de interferonoj kaŭzas, ke najbaraj ĉeloj intensigu sian kontraŭvirusan defendokapablon.

Interferonoj apartenas al la proteina klaso nomata citokinoj, t.e. molekuloj per kiuj ĉeloj interkomunikas por ekfunkciigi la kontraŭpatogenajn defendilojn de la imunsistemo.[2] La nomo venas de la angla vorto interfere "malhelpi" (parenca al la Esperanta vorto "interfero"), tial ke ili malhelpas virusan reproduktadon[2] per protekto kontraŭ virusaj infektoj. Tamen virusaj genoj povas altiri interferonan respondon tiel, ke ili helpas la evoluon de virusa malsano.[3] Krom senpera protekto, interferonoj havas kromajn funkciojn: ili aktivigas leŭkocitojn, interalie naturajn mortigoĉelojn kaj makrofagojn, kaj stimulas imunan defendadon pliigante antigenmontradon per pliigo de la esprimado de antigenoj de la granda histokongrueca komplekso (GHK). Iuj simptomoj de infekto, ekzemple febro, mialgio, kaj t. n. gripecaj simptomoj, estas kaŭzataj de interferonoj kaj aliaj citokinoj.

Pli ol dudek interferonoj estas eltrovitaj en animaloj. Oni kutime dividas ilin en tri klasojn: interferonan tipon 1, interferonan tipon 2, kaj interferonan tipon 3. Membroj de ĉiuj tri tipoj gravas en la kontraŭbatalado de virusaj infektoj kaj la regulado de la imunsistemo.

Interferona terapio[redakti | redakti fonton]

Tri medikamentujoj da homa leŭkocita interferono

Oni povas kuraci hepatiton B kaj hepatiton C per IFN-α, ofte en kombino kun aliaj kontraŭvirusaj medikamentoj.[4][5] Ĉe hepatito C, iuj homoj kuracataj per interferono havas daŭran virusan respondon kaj tute forigas la viruson. La plej ofta raso de hepatito-C-viruso (HCV)—genotipo 1—[6] estas kuracebla per interferono-α, ribavirino, kaj proteinaz-inhibiloj kiel telapreviro,[7] bocepreviro[8][9] kaj la nukleotid-analoga polimeraz-inhibilo sofosbuviro.[10] Biopsioj de kuracitoj montras malplian hepatan damaĝon kaj cirozon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002) “The interferon system: an overview”, European Journal of Paediatric Neurology 6 Suppl A (6), p. A41–6; discussion A55–8. doi:10.1053/ejpn.2002.0573. 
  2. 2,0 2,1 (junio 2001) “An overview of the immune system”, Lancet 357 (9270), p. 1777–89. doi:10.1016/S0140-6736(00)04904-7. 
  3. (Novembro 2021) “Innate Immune Antagonism of Mosquito-Borne Flaviviruses in Humans and Mosquitoes”, Viruses (en) 13 (11), p. 2116. doi:10.3390/v13112116. 
  4. (March 2004) “The role of interferon therapy in hepatitis B”, MedGenMed 6 (1), p. 16. 
  5. (2000) “Combination therapy (interferon alfa and ribavirin) in the treatment of chronic hepatitis C: a rapid and systematic review”, Health Technology Assessment 4 (33), p. 1–67. doi:10.3310/hta4330. 
  6. Genotypes of hepatitis C (2023). Alirita 8-a de februaro 2023.
  7. (2012) “Efficacy and safety of telaprevir in patients with genotype 1 hepatitis C infection”, Therapeutic Advances in Gastroenterology 5 (2), p. 139–151. doi:10.1177/1756283X11426895. 
  8. (2011) “Boceprevir for Untreated Chronic HCV Genotype 1 Infection”, New England Journal of Medicine 364 (13), p. 1195–1206. doi:10.1056/NEJMoa1010494. 
  9. (2011) “Boceprevir for Previously Treated Chronic HCV Genotype 1 Infection”, New England Journal of Medicine 364 (13), p. 1207–1217. doi:10.1056/NEJMoa1009482. 
  10. (2013) “Sofosbuvir for previously untreated chronic hepatitis C infection”, New England Journal of Medicine 368 (20), p. 1878–1887. doi:10.1056/NEJMoa1214853.