Makrofago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Makrofagoj fagocitantaj konidiojn de fungoj.

Makrofagoj (en greka "grandmanĝuloj") ests ĉeloj de la imuna sistemo kiuj estas en la histoj. Ili devenas el ĉeloj el la osta medolo kiuj dividiĝas en monocitoj (nome tipo de leŭkocitoj), kiuj trairintaj la epitelion de la kapilaroj kaj eniri en la konektiva histo iĝas makrofagoj. Ili povas engluti kaj detrui bakteriojn, damaĝitajn ĉelojn kaj elĉerpitajn eritrocitojn. Tiu procezo estas nomata fagocitado.[1]

La rusa Ilja Meĉnikov ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino pro sia laboro pri imuneco en la jaro 1908. Li malkovris, ke iuj izolaj ĉeloj digestis partiklojn kiujn li mem estis enkondukinta en la digesta tubo de la larvoj de fiŝojn pri kiuj li estis laboranta. Tiujn ĉelojn li nomis fagocitoj, kaj poste identigis ilin kiel leŭkocitoj kiuj formis la unuan defendejon kontraŭ la infektoj en la vivaj estaĵoj.

La termino mem "makrofago" estis stampita de Ludwig Aschoff en 1924.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diccionario de biología. Editorial Norma S.A. 1982. p. 206.