Kontraŭkoncipa pilolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monata provizo de kontraŭkoncipaj piloloj

La kombinita buŝa kontraŭkoncipa pilolo, ofte nomata gravedpreventakontraŭkoncipa pilolo aŭ familiare nur "la pilolo", estas naskoregada metodo kiu inkludas kombinon de oestrogenoj (oestradiolo) kaj gestogenoj (progestino). Kiam prenitaj (englutitaj) ĉiutage, tiuj piloloj inhibas virinan fekundecon.

Ili unue estis aprobitaj por kontraŭkoncipa uzo en Usono en 1960, kaj estas tre populara formo de naskoregado. Ilin nuntempe uzas pli ol 100 milionoj da virinoj en la tuta mondo kaj preskaŭ 12 milionoj da virinoj en Usono. Ĝia uzado multe varias laŭ lando, aĝo, edukado kaj geedzeca stato. Triono de virinoj en aĝo de 16-49 en Britio nuntempe uzas aŭ la kombinitan pilolon aŭ la gestogen-nuran pilolon, kompare kun nur 1% de virinoj en Japanio.

Ambaŭ specoj enestas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano, kiu enhavas la plej gravajn kuracilojn bezonatajn en baza sansistemo.

La kontraŭkoncipa pilolo estis katalizilo por la seksa revolucio. Mondaj historiistoj taksas la pilolon kiel la plej gravan kontraŭkoncipilon, kiu transdonis potencon pri reproduktaj rajtoj de viroj al virinoj.