Preskriba kuracilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakaĵoj de medikamentoj. Iuj estas priskribita kun POM (angle mallongiga por preskribo)

Preskriba kuracilo (ankaŭ preskriba medikamento) estas kuracilo kiu laŭjure postulas medicinan preskribon por esti vendata en apoteko. Kontraste, senpreskribaj kuraciloj povas esti akiritaj sen bezono de tia preskribo. La tialo por tiu diferenco en la substanca kontrolo estas la eblo misuzi, el kuracila misuzado al praktikado de la medicino sen permesilo kaj sen sufiĉa edukiteco. Diferencaj jurisdikcioj havas diferencajn difinojn pri kio konstituas preskriban medikamenton.

"Rx" (℞) estas ofte uzata kiel mallongigo por preskriba medikamento en Nordameriko - nome kuntiriĝo de la latina vorto "recipe" (imperativa formo de "recipere") signife "havu".[1]

Preskribaj kuraciloj estas ofte venditaj kune kun monografio (en Eŭropo, Patient Information Leaflet aŭ PIL) kiu havigas detalan informaron pri la kuracilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crane, Gregory R.. Perseus 4.0 (Perseus Hopper). Perseus 4.0 (Perseus Hopper). Alirita 19a de Januaro 2014.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jerry Avorn, Powerful Medicines: The Benefits, Risks, and Costs of Prescription Drugs, Random House (2004), hardcover, 448 paĝoj, ISBN 0-375-41483-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]