BASF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BASF
negoco • entrepreno • publika kompaniovaromarko vd
Dum 6-a de aprilo 1865 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Knoll AG Chemische Fabriken
Jura formo Eŭropa Kompanio
Fondintoj Friedrich Engelhorn vd
Sidejo Ludwigshafen
Lando Germanio
Estr(ar)o Martin Brudermüller
Dungitoj 34 484 (stato: 31-a de decembro 2020)
Agokampo plasto
ISIN-kodo DE000BASF111
filiaj kompanioj BASF (United States) • BASF (United Kingdom) • BASF (Canada) • BASF (Switzerland) • BASF (Netherlands) • BASF (Norway) • BASF (China) • BASF (France) • BASF (Czechia) • Deutsche Länderbank • Chemische Düngerfabrik Rendsburg • Glasurit-Werke M. Winkelmann • Gasolin • BASF Coatings • Norsk Kraftaktieselskab • De Norske Salpeterverker vd
Partoprenanta Q28738685 vd
Posedataj kompanioj Q1786055 • Suvinil • Wintershall vd
TTT Oficiala retejo
vdr

BASF (FWB : BAS; OTCQX : BASFYLSE : BFA) estas (laŭ sia vendosumo) la plej granda kemia konzerno de la mondo.

Origine la literoj BASF estis inicialoj en la germana por: " B adische A nilin- und S oda- Fabrik " (traduko: Anilin- and Sod-fabriko en Badeno) sed nuntempe tiuj literoj estas la varmarko de la firmao.

La BASF-grupo inkludas filiojn en pli ol 80 landoj ĉie en la mondo, kaj ĝiaj ĉefaj oficejoj situas en Ludwigshafen, Germanio.

La akcia societo estis fondita en 1865. Ĝia ĉefa sidejo estas Ludwigshafen en Germanio. BASF estas transnacia firmao kun 109 140 dungitoj en 170 landoj. En 2010 ĝia vendosumo estis pli ol 63,9 miliardoj da eŭroj; la neta profito estis 4,6 miliardoj da eŭroj.