Luciano Berio
| Luciano Berio | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de oktobro 1925 en Oneglia, |
| Morto | 27-an de majo 2003 (77-jaraĝa) en Romo |
| Lingvoj | itala |
| Ŝtataneco | Italio (1946–) Reĝlando Italio (–1946) |
| Alma mater | Milana Konservatorio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Cathy Berberian (en) |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto de klasika muziko pianisto muzikisto komponisto universitata instruisto pedagogo muzikinstruisto dirigento aranĝisto |
| Verkoj | Sequenza Sinfonia |
| TTT | |
| Retejo | http://www.lucianoberio.org |
Luciano BERIO (naskiĝis la 24-an de oktobro 1925 en Oneglia [nun Imperia], Italio; mortis la 27-an de majo 2003 en Romo, Italio) estis itala komponisto. Li estas rimarkita pro sia eksperimenta verko (precipe sia 1968-9 komponaĵo Sinfonia [Esperante Simfonio] por voĉoj kaj orkestro) kaj sia vojmontra verko kun elektronika muziko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Berio naskiĝis kaj kreskis en kampara Italio, la filo kaj nepo de orgenistoj kaj komponistoj. Pro tio, li ricevis bonan kaj fundan trejnadon hejme. Dum sia junaĝo, li estis lerta pianisto, sed vundo ĉe la dekstra mano, kiun li ricevis dum sia unua tago de milita trejnado, finis lian prezentan karieron. Do, li koncentriĝis sur komponado, kaj li iĝis unu de la plej fekundaj komponistoj de la malfrua 20-a jarcento.
Li unue studis en la Milana Konservatorio kun Giulio Cesare Paribeni kaj Giorgio Federico Ghedini, kaj tie li ricevis sian unuan sperton kun samepoka muziko. Unue, li perceptis, ke ĉi tia muziko estas konfuza (speciale Pierrot lunaire [Lunfrapita Pieroto] fare de Arnold Schönberg), sed li rapide lernis samepokajn muzikteorion kaj komponteknikojn kun la komponisto Giorgio Ghedini, precipe instrumentadan teorion.
En 1951, Berio iris Usonon por studi kun Luigi Dallapiccola en Tanglewood. Poste li vizitis Somerkursojn en Darmstadt renkontante Pierre Boulez, Karlheinz Stockhausen, György Ligeti kaj Mauricio Kagel. En 1955 li fondis en Milano la Studio di fonologia musicale Rai di Milano, plano por disvastigo de elektronika muziko. Ĉi tie li invitis multajn komponistojn, kiel Henri Pousseur kaj John Cage. Krome li fondis la periodaĵon Incontri Musicali.
En 1964 li fondis Julliard ensemble, ensemblon por disvastigo de la nuntempa muziko.
En 1987 li fondis en Florenco Tempo Reale, grupon por antaŭenigi nuntempan kaj eksperimentan muzikon ankoraŭ nun ekzistantan.
En 2001 li mortis en Romo.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Circles [Cirkloj] por ina voĉo, harpo kaj 2 perkutistoj (1960), kun teksto fare de E.E. Cummings
- Nones [Nonoj] (1954), lia unua maĵora verko por orkestro
- lia serio de Sequenze [Sekvencoj], tre malfacilaj kaj virtuozaj solverkoj
- Sequenza I por fluto (1958)
- Sequenza II por harpo (1963)
- Sequenza III por voĉo (1965-6)
- Sequenza IV por piano (1965-6)
- Sequenza V por trombono (1966)
- Sequenza VI por aldo (1967)
- Sequenza VII por hobojo (1969)
- Sequenza VIII por violono (1976-7)
- Sequenza IX por klarneto (1980)
- Sequenza IXb por aldsaksofono (1981)
- Sequenza X por trumpeto kaj resonanco de piano (1984)
- Sequenza XI por gitaro (1987-8)
- Sequenza XII por fagoto (1995)
- Sequenza XIII por akordiono (1995-6)
- Sinfonia [Simfonio] por 8 amplifaj voĉoj kaj orkestro (1968-9), lia plej populara verko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.centrotemporeale.it
- Luciano Berio angle
- Dietro il Labirinto: Luciano Berio[rompita ligilo] (itale)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- OSMOND-SMITH, David. "Berio, Luciano". Grove Music Online, redaktita de L. MACY. [1]Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine angle

