Programmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Programmuziko (programo de gr. prógramma, publika, skriba diskonigo) signifas instrumentomuziko, kiu sekvas programon el ekstermuzika sfero kiel filmarto, poezio, pentrarto, skulptarto, naturo, tekniko, historio, filozofio, politiko, sporto kaj similaj, kiu kutime estas antaŭmetita kiel titolo al la komponaĵo. Ĝi malas per tio la absolutan muzikon. La nocio programmuziko rilatas esence instrumenta muziko por orkestro resp. por soloinstrumentoj.

Ne al programmuziko apartenas muziko, kiu portas titolon ne laŭsence de programo, sed nur kiel nomo aŭ por klarigo de muzikaj apartaĵoj. Ekzemplo por tio estas la simfonio no. 5 de Arthur Honegger, kies itala titolo Di tre ree neniel rilatas kun tri regoj aŭ programo. „Re“ ĉikaze signifas nur la mallaŭtajn timbalofrapojn sur la tono „re“ (= D), per kiuj ĉiu el la tri movimentoj finiĝas. Pluaj ekzemploj estas kelkaj simfonioj de Josef Haydn, ekz. la simfonio no. 82, kiu dankas sian titolon L’Ours [la urso] nure al la komenco de la finmovimento, kiu memorigas pri plumpa danco de urso, aŭ la simfonio no. 83, kiu dankas sian titolon La Poule [la kokino] al la kluka dua temo de la unua movimento, kiun ludas la unuaj violonoj kun ripetema akompano de la hobojo. Ambaŭ titoloj ne estas de Haydn; tiujn ili ricevis pro siaj muzikaj apartaĵoj de la publiko. Temas do pri nuraj nomoj, kiuj neniel rilatas kun iaspeca programo.

Fluantan trairon de absoluta al programa muziko formas la t.n. tonpentrado, kiu per muzikaj rimedoj priskribas ekstermuzikajn bruetojn, ekz. en la renesancmuziko kaj kiu povas trovi uzadon kaj en absoluta kaj ankaŭ en programmuziko.

Krom la programmuziko en malvasta senco ankaŭ ekzistas muziko kun poeziaj programoj, kiuj distingiĝas per malfiksa ligo inter programo kaj muziko, ekz. en la 3-a simfonio (Eroica) kaj 6-a simfonio (Pastorale) de Ludwig van Beethoven.

Profitiga kampo por interpretado estas sektretaj programoj, kiuj estus la kaŭzo por kelkaj simfonioj de Gustav Mahler. Dum kiam Mahler donis por siaj unuaj tri simfonioj klarajn programojn, pro ataketo de memdubo kaj skeptiko dum sia verkado je sia 4-a simfonio oktobre 1900 li donis publikan deklaron kontraŭ la programmuziko kaj rifuzis programecajn klarigojn por siaj antaŭaj kaj estontaj simfonioj. Tio ĉi tamen ne malhelpis lin bazigi ankaŭ siajn sekvajn simfoniojn sur sekretajn programojn, kies malĉifrado estas dankema kampo por muziksciencistoj.

Filmmuziko, militmuziko aŭ naciaj himnoj, kantoj, popolkantoj, oratorioj, operoj, mesoj, sakralaj himnoj aŭ la komleta popmuziko de ĉiuj stiloj apartenas al la utilmuziko. Kvankam ofte troviĝas muzika tekstinterpretado, parte ankaŭ kun metodoj de la tonpentrado, oni kalkulas ilin ne al programmuziko.

Muzikhistorie disputata estas, ĉu la nocio evoluis el la nocio symphonie à programme, ekestinta ĉ. 1800 en Francio, trans musique à programme aŭ ĉu ĝi sendepende de tio formiĝis en 1850 kiel Programmmusik en Germanio kaj poste trafis sur akceptemon en i.a. la italan (musica a programma) kaj la anglan (program[me] music).

Programmuziko laŭ la historiaj epokoj[redakti | redakti fonton]

Baroko[redakti | redakti fonton]

Jam en la baroka muziko ekestis multaj komponaĵoj, kiuj transmetis eksteraj impresojn en muzikon:

  • Heinrich Ignaz Franz Biber (1644–1704) imitis en violonsonatoj bestkriojn (Sonata violino solo representativa, 1669) aŭ priskribis kompletan batalon ekde la starigo de la armeoj ĝis la "ĝemo de la vunditoj" (Sonata la Battaglia, 1673).
  • Johann Kuhnau (1660–1722) prezentis en siaj 6 sonatoj verkitaj por klaviceno, orgeno aŭ klavikordo „Musicalische Vorstellungen einiger biblischer Historien, in 6 Sonaten auff dem Claviere zu spielen“ (Lepsiko 1700) laŭ maniero de programmuziko variajn bibliajn scenojn, ekz. la lukton inter Davido kaj Goliato.

Postaj ekzemploj estas

  • Suito Les éléments von Jean-Féry Rebel (1666–1747),
  • La famaj violonkonĉertoj "La kvar sezonoj" de Antonio Vivaldi,
  • La orkestrokonĉerto „La sorĉita arbaro“ Francesco Geminiani (laŭ „Gerusalemme liberata“) de Torquato Tasso
  • La multaj klavicenopecoj de Jean-Philippe Rameau (i. a. Le Tambour kaj La poule)
  • kaj Couperin (ekz. la bizara priskribo Les Fastes De La Grande Et Ancienne Ménestrandise el la 2-a klavicenlibro. Strukturite kiel opero, ĝi konsistas el 5 aktoj kaj prezentas parodion pri la „fratrio de la majstroj de la danco kaj la ludistoj de altaj kaj malaltaj instrumentoj kaj hobojoj“ (La Ménestrandise, iaspeca muzikisto- kaj aktorosindikato). La kvara akto ekz. portas la surskribon Les Invalides kaj priskribas muzike „la elartikigitoj“ aŭ „la lamantoj“. En la 5-a rapidege ludenda akto la tuta aro kaosiĝas: „Désordre et déroute de toute la troupe, causé par les Yvrognes, les Singes et les Ours“.)
  • Plua, ne malpli bizara ekzemplo estas la detala priskribo de kirurgio Le Tableau de l’Operation de la Taille de Marin Marais.

Klasiko[redakti | redakti fonton]

La klasikaj komponistoj malpli daŭrigis ĉi tiun muzikestetikan pozicion, ĉar jen regis la principo de homofonia, „klara stilo“. La absoluta muziko vaste dominis la kampon, sonatoj kaj simfonioj aperis sen programoj. Tamen ekzistas multaj gravaj ekzemploj por programmuziko ankaŭ en la klasika epoko.

  • Wolfgang Amadeus Mozart ekz. priskribas en sia seksteto „Ein musikalischer Spaß“ (muzika ŝerco) la fuŝan koncerton de vilaĝaj muzikantoj. Ne nur la komponaĵo plenas je (konscie metitaj) kompoziciaj eraroj kaj fuŝdisonancoj, sed Mozart ankaŭ komponis la ludoteknikajn fuŝojn de la muzikantoj.
  • Leopold Mozart skribis kelkajn simfoniojn kun titoloj kiel Sinfonia di caccia, Sinfonia Burlesca kaj Die Bauernhochzeit,
  • Abato Vogler verkis ĉasmuzikon kun la titolo Les Rendez-vous de chasse ou Les Vendanges interrompues par les chasseurs.
  • Karl Ditters von Dittersdorf skribis ses simfoniojn laŭ la metamorfozoj de Ovidio kaj la simfonion a-minora Il delirio delli compositori, ossia Il gusto d’oggidi’.
  • Ankaŭ de Luigi Boccherini ekzistas serio da gravaj programecaj verkoj, ekz. sia arĉkvinteto no. 60 C-maĵora La Musica Notturna delle strade di Madrid op. 30 no. 6 (G.324), kies programon la komponisto mem en la manuskripto detale priskribas kaj kiu ĉi tie aperu kiel ekzemplo por detala programo:
„Ĉi tiu kvinteteto priskribas la muzikon, kiun oni dumnokte aŭdas en la stratoj de Madrido, ekde la sonorado de la Ave Maria ĝis la surposteniĝo de noktogardo. Ĉio ĉi ne estas traktata kun la rigoreco, kiun postulus la kontrapunkto, sed celas ununure kiel eble plej laŭnature reprezenti la aĵojn, kiujn mi volas priskribi. Ave Maria delle Parrochie – la sonorado de la Ave Maria de la variaj parokopreĝejoj de la urbo. Poste la Minuetto dei ciechi, la menueto de la [blindaj] almozpetanto. La violonĉelistoj devas kuŝigi siajn instrumentojn trans la genuoj kaj imiti kun ĉiuj ungoj la sonon de gitaro. Post mallonga paŭzo la tuta menueto estas ripetata kaj transiras en la Rosario-n [largo assai], [la ĉiuvespera rozario-preĝo], kiu devas esti ludata sen fiksa tempomezuro. El la Rosario sekvas pasakaljo de la stratkantistoj Los Manolos [kun la ludinstrukcio con mala grazia = bruska, malmilda], ree kun gitarecaj plukefektoj kaj finfine la Ritirata (con variazioni). Oni devas imagi al si, ke ĉi tiu surposteniĝo de la noktogardo unue estas aŭdebla el la malproksimeco kaj devas esti ludata tiel piano, ke oni apenaŭ perceptas ĝin; la sekvaj kresĉendo- kaj markado-instrukcioj estas strikte atentendaj.[1]
  • La 6-a simfonio de Beethoven („Pastorale“) ja estas „pli esprimo de la sentado ol pentrado“, tamen oni povas ĝin rigardi pro ĝia detala priskribo de naturvoĉoj ankaŭ kiel programmuzikon. Daŭrigo de la pompaj batalmuzikoj de la baroko estas la orkestroverko de Beethoven „Wellingtons Sieg“ (La venko de Velingtono), kiu detalege priskribas la batalon de Vitoria (Beethoven skribas: Vittoria), kiu okazis la 21-an de junio 1813.

Romantiko[redakti | redakti fonton]

En la romantiko la programmuziko disvolviĝis diversmaniere, ekz. en la verkformo de la simfonia poemo: Franz Liszt skribis de tiuj eĉ dek tri kun titoloj kiel Die Ideale (la idealoj), Les Préludes (la preludoj), Hamleto kaj Die Hunnenschlacht (la hunobatalo). La formon de la koncerta uverturo preferis Felix Mendelssohn Bartholdy: Li kontribuis al tiu ĝenro ekz. per la uverturoj "Ein Sommernachtstraum" op. 21 (1826/1831), "Das Märchen von der schönen Melusine" op. 32 (1833), "Die Hebriden" op. 26 (1832). Liszt krome diris pri la programmuziko: La programo, iu ajn antaŭparolo aldonita al la nur-instrumenta muziko en komprenebla lingvo, havas la taskon, alude aŭ efektivige, levi la vagajn impresojn de la animo en la senco de pensoj kaj bildoj pri certaj impresoj. La aŭkultanto estas savata de la arbitreco de poezia interpretado.

La „patro“ de la moderna programmuziko tamen estas Hector Berlioz ekz. kun Harold en Italie (Haroldo en Italio), la Symphonie Fantastique (fantastika simfonio) aŭ Le carnaval romain (la roma karnavalo), kiu i.a. grave influis la programecajn verkojn de Franz Liszt kiel Die Hunnenschlacht. Kun Liszt la programmuziko atingis unuan fojon post la baroko denove la pianomuzikon. Dum kiam verko kiel Aufforderung zum Tanz (invito al danco) de Carl Maria von Weber siatempe estis individua afero, kaj je Robert Schumann en verkoj kiel la Carnaval op.9 dominis poezia programo kun delikatsensaj literaturaj kaj aktualaj aludoj, la Kinderszenen (infanscenoj) op.15 de Schumann kaj kelkaj el la Lieder ohne Worte (kantoj sen vortoj) de Felix Mendelssohn Bartholdy, ekz la Venetianische Gondellieder (Veneciaj gondolkantoj) op.19 no.6 kaj op.30 no.6, estas ja rigardeblaj kiel ligilo inter la ĝenroj de karakterpecoj kaj de la programmuziko en la kutima senco.

Je Franz Liszt krom titoloj kiel Feux follets, Paysage kaj Mazeppa el la Études d’exécution transcendante unuafoje aperas en multaj verkoj ankaŭ definitive klerburĝa aspekto de programmuziko. Programoj kiel Sonetto 104 del Petrarca, Sonetto 123 del Petrarca, La Chapelle de Guillaume Tell kaj Les Jeux d’eau à la Villa d’Este el la Années de plèrinage kun siaj turismaj kaj literaturaj asocioj profitigas la komponaĵojn de la letoso de la ekzota kaj de la vojaĝado kaj tiel flatas la kreskan klerburĝaro. En kelkaj verkoj kiel la famaj koncertetudoj Waldesrauschen kaj Gnomenreigen komencetas, kvankam sur altega nivelo, jam la rekviziciado de la programmuziko deflanke de la salonmuziko, kiu provas emfazi sian kiĉecon per programecaj trivialaĵoj. Plej fama ekzemplero por tio estas „Gebet einer Jungfrau“ (Preĝo de virgulino) de Tekla Bądarzewska. Multaj komponistoj kiel Johannes BrahmsAnton Bruckner rifuzis la programmuzikon ankaŭ pro la multaj trivalaĵoj, kiujn ĝi generis.

Ekde la dua duono de la 19-a jarcento la rogrammuziko en pli malvasta senco atingis sian kulminon en la romantikaj naciaj skoloj. Jen iliaj plej gravaj reprezentantaj komponistoj

Paralele kun la nacia vekiĝo de ĉi tiuj landoj laŭtiĝis la voko por propra nacia muzikkulturo, kiu sekvigis multajn verkojn kun popolmuzikaj influoj kaj kiu servis klerburĝajn idealojn kaj en la devenlandoj mem kaj ankaŭ el mezeŭropo simile kiel tion komencis Franz Liszt dum la unua duono de la 19-a jarcento.

Famaj ekzemploj estas

  • en Rusio i. a. Bildoj de ekspozicio de Musorgskij kaj En la stepoj de mez-Azio de Borodin. La fama Burdoflugo de Rimskij-Korsakov, fakte orkestropeco el lia opero La fabelo de la caro Zaltano, estas pro sia ekzakta imitado de la flugbruetoj de burdoj kabineta ekzemplero de la programmuziko.
  • Pli malpli samtempe ankaŭ la bohemoj Antonin Dvorak (i. a. Tagmeza sorĉistino) kaj Smetana (i. a. La Multavo el Mia patrujo) verkis en la tiama Aŭstrio-Hungario patriotan kaj romantike-tonprentre kolorigitan programmuzikon. La Lirikaj pecoj de Grieg kaj la tonpoemoj Finlandia op.26, no.7 kaj la Lemminkäinen-legendoj op.22, no.1–4 de Sibelius same apartenas al ĉi tiu ĝenro, same kiel ankaŭ en Italio la tonpoeziaĵoj de Ottorino Respighi, Le fontane di Roma (la fontanoj de Romo), Le pini di Roma (La pinioj de Romo) kaj Feste Romane (Romaj festoj). Ankaŭ en Francio ekestis programmuziko, ekz. de César Franck Le chasseur maudit kaj de Camille Saint-Saëns Le Rouet d’Omphale op.31 aŭ pli malfrue de Maurice Ravel Alborada del gracioso kaj de Claude Debussy la tonpoeziaĵo La Mer (La maro). En la germana linggvoregiono post malpli gravaj verkoj ekz. de Joachim Raff simfonio no. 3 F-maĵora op. 153 „Im Walde“ (en la arbaro), Richard Strauss novigis la programmuzikon per siaj tonpoeziaĵoj kie ekz. Ein Heldenleben ( Heroovivo) kaj Also sprach Zarathustra (Tiel diris Zaratustro ).

Modernismo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento la nocio programmuziko perdis sian gravecon, ĉar fariĝis memkompreneble dispozicii verkojn absolute aŭ programece. Tamen ĝi estas ankaŭ la kulmina epoko de programmuziko. Ekzemploj estas la simfoniaj poemoj de Richard Strauss, Siegfried Wagner kaj Emil Nikolaus von Rezniĉek.

Dum kiam la nomitaj komponistoj prefere apartenas al la postromantiko, ankaŭ la modernismo kreis kelkajn famajn ekzemplojn de programmuziko. Nomindas ĉirilate tiel diferencaj verkoj kiel Fergisejo de Mosolov, Le sacre du printemps de Igor Stravinski, simfoniaj komponaĵoj Pacific 231 kaj Rugby de Arthur Honegger samkiel de Olivier Messiaen Vingt regards sur l’enfant Jésus (dudek rigardoj sur la infanon Jesuo).

Famaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kromkajero al lumdisko Luigi Boccherini Opera con titoli Capriccio Nr.10 453