Emil Nikolaus von Rezniĉek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emil Nikolaus von Rezniĉek

Emil Nikolaus Joseph Freiherr von Rezniĉek (ankaŭ: Rezniček; n. 4-an de majo 1860 en Vieno; m. 2-an de aŭgusto 1945 en Berlino) estis aŭstra komponisto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Berliner Gedenktafel am Haus Knesebeckstraße 32, in Berlin-Charlottenburg

Li devenis de bohema familio kaj naskiĝis kiel filo de aŭstrihungaria generalo Joseph Rezniĉek, kiu la 4-an de januaro 1853 en Vieno estis nobeligita kiel kavaliro kaj la 2-an de januaro 1860 per diplomo de 1-a de februaro 1860 en Vieno kiel barono.[1] Li estis duonfrato de la pentristo Ferdinand von Rezniĉek (1868–1909).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rezniĉek ricevis muzikan edukadon unue en Graz, poste ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko. Li estis teatrokapelestro en Zuriko, Graz, Stettin, Majenco, Mannheim kaj Vejmaro. Ekde 1909 ĝis 1911 li aktivis kiel unua kapelestro ĉe Komika Opero en Berlino. Ekde 1920 Reznicek instruis kompozicion ĉe la Ŝtata altlernejo por Muziko. Li estis membro kaj senatano de la Prusa Akademio de Artoj. Liajn komponaĵojn prosperigis i.a. dirigentoj kiel Arthur Nikisch, Gustav Mahler, Felix Weingartner, Richard Strauss kaj Leo Blech. En nazia Germanio Reznicek estis renoma komponisto. Julie 1933 li prezentigis unuan fojon sian solenan uverturon ekestinta en 1925, kiu finas per la naciisma kanto Die Wacht am Rhein, sub la nova titolo Liberigita Germanio.[2] Ekde 1934 ĝis 1942 li estis germana delegito en la "Permanenta Konsilantaro por Internacia Kunlaboro de Komponistoj". En 1935 li ricevis la Goethe-medalon por arto kaj scienco,[2] kaj la 20-an de aprilo 1936 Adolf Hitler denove profesorigis lin.[3] En 1938 oni prezentis lian arĉkvarteton kadre de la Regnaj Muzik-Tagoj. Samjare la Regna Muzikĉambro proponis lin kiel regna kultursenatano.[2] Ekde 1940 Reznicek ricevis ĉiumonatan honorpagon kaj decembre 1944 unufojan doton pri 30.000 Regnaj Markoj.[4]

Li estas entombigita sur la Arbara Tombejo en Wilmersdorf.

Komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Teatrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Donna Diana", opero triakta (1894, novversio 1933; libreto: Julius Knapp laŭ Agustin Moreto)
  • "Till Eulenspiegel", popolopero en du partoj kaj postludo (1900, novversio 1939; libreto: E.N. von Reznicek laŭ Johann Fischart)
  • "Die Angst vor der Ehe", opereto (1913; libreto: Louis Taufstein kaj Erich Urban laŭ Maurice Hennequin)
  • "Traumspiel", teatromuziko pri la dramo de August Strindberg (1915)
  • "Ritter Blaubart", fabelopero triakta (1920; libreto: Herbert Eulenberg)
  • "Holofernes", opero duakta (1922; libreto: E. N. von Reznicek laŭ Friedrich Hebbel)
  • "Satuala", opero triakta (1928; libreto: Rolf Lauckner)
  • "Spiel oder Ernst", komika (ĉambro-)opero (1930; libreto: Poul Knudsen)
  • "Der Gondoliere des Dogen", opero unuakta (1931; libreto: Poul Knudsen)
  • "Das goldene Kalb", baleto en tri bildoj (1935; libreto: Liggo Cavling)

Ĥorkomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Rekviemo d-minora por soloistoj, miksita ĥoro, orgeno kaj orkestro (1895; malaperinta)
  • Meso F-maĵora por soloistoj, miksita ĥoro kaj orkestro (1898; konserviĝinte nur kiel skizo)
  • "In Memoriam", kantato por aldo, baritono, miksita ĥoro kaj arĉorkestro (1915)
  • "Vater unser", ĥoralfantazio por miksita ĥoro kaj orgeno (1919)
  • "Der steinerne Psalm" por miksita ĥoro, orgeno kaj orkestro (1929)

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonia suito no 1 e-minora (1883)
  • Simfonia suito no 2 D-maĵora (1896)
  • Simfonio no 1 d-minora "Tragika" (1902)
  • "Frühlingsouvertüre" (ankaŭ "Goldpirol-Ouvertüre"; 1903)
  • Simfonio no 2 B-maĵora "Ironia" (1904)
  • Serenado G-maĵora por arĉorkestro (1905, novversio 1920)
  • Präludium und Fuge c-minora (1912, ankaŭ versio por orgeno 1918)
  • "Schlemihl — Ein Lebensbild", simfonia poemo (kun tenorsoloo; 1912)
  • Präludium und chromatische Fuge c#-minora (1913, ankaŭ versio por orgeno 1920)
  • "Der Sieger — Ein symphonisch-satyrisches Zeitbild", simfonia poemo (kun aldosoloo kaj miksita ĥoro; 1913)
  • "Der Frieden — Eine Vision", simfonia poemo (kun miksita ĥoro, 1914; perdiĝinta)
  • Simfonio no 3 D-maĵora "Im alten Stil" (1918)
  • Konĉertaĵo por violono kaj orkestro E-maĵora (1918)
  • Konĉerto por violono kaj orkestro e-minora (1918)
  • Simfonio no 4 f-minora (1919)
  • Temo kaj variacioj "Tragische Geschichte" (kun baritonsoloo; 1921)
  • Simfonio no 5 f#-minora "dancsimfonio" (1925)
  • "Raskolnikoff", fantaziuverturo no 1 (1925)
  • "Simfoniaj variacioj pri Kol Nidrey" (1929)
  • "Raskolnikoff", fantaziuverturo no 2 (1930)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Arĉkvarteto c-minora (1882)
  • Arĉkvarteto c#-minora (1906, novversio 1921)
  • Arĉkvarteto d-minora (1922)
  • Arĉkvarteto e-minora (1930, nur 1-a kaj 4-a movimento konserviĝis)
  • Arĉkvarteto B-maĵora (1932)

Orgen- kaj piankomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Du fantazipecoj por piano (1897)
  • Valse Pathétique por piano (1924)
  • Fantazio e-minora por orgeno (1930)

Lidoj[redakti | redakti fonton]

  • "Zwei Balladen aus Fridericianischer Zeit" por baso kaj piano (1912, ankaŭ versio kun orkestro)
  • "Vier Bet- und Bußgesänge" por baso resp. aldo kaj piano (1913, ankaŭ versio kun orkestro)
  • Sep lidoj por meza kantvoĉo kaj piano (1939)

Plej konata verko[redakti | redakti fonton]

En Germanio la uverturo de la opero Donna Diana estis vaste konata per la televido. Eltranĉaĵo de ĉi tiu uverturo estis la enirmelodio de muzika kvizelsendo disradiita ekde 1969 ĝis 1985 ĉiumonate sub la nomo Ĉu vi rekonas la melodion. Unuan fojon post 1942 oni denove povis spekti Donna Diana sub teatra direkcio de Kirsten Harms en 2003 ĉe Opero Kiel en la enscenigo de Alexander von Pfeil. De ĉi tiu prezentado sub la muzika direktado de la dirigento Ulrich Windfuhr la eldonejo cpo publikigis kadre de sia Reznicek-eldono surdiskgitan registraĵon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Chop: E.N. v. Reznicek, sein Leben und seine Werke. Eine biographische Studie, Wien u.a.: Universal-Edition o.J. [um 1920].
  • Richard Specht: E. N. v. Reznicek. Eine vorläufige Studie, Leipzig u.a.: E. P. Tal & Co. Verlag 1923.
  • Felicitas von Reznicek/Leopold Nowak: Gegen den Strom. Leben und Werk von E. N. von Reznicek, Zürich u.a.: Amalthea-Verlag 1960.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genealogisches Handbuch des Adels, Adelslexikon Band XI, Seite 366, Band 122 der Gesamtreihe, C. A. Starke Verlag, Limburg (Lahn) 2000, ISSN 0435-2408
  2. 2,0 2,1 2,2 Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, CD-Rom-Lexikon, Kiel 2004, S. 5.724–5.725.
  3. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 5.729.
  4. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, S. 5.733 und 5.735.