Szczecin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stettin)
Ŝtetino, Panoramo de la urbo je septembro 2011
Ŝtetino, Panoramo de la urbo je septembro 2011
Szczecin
pole Szczecin, germane Stettin
urbo
Oficiala nomo: Szczecin
Moto: Szczecin jest otwarty pl
Urbo Pollando Pollando
Provinco Okcidentpomeria Provinco
Rivero Odro
Situo Szczecin
 - koordinatoj 53° 26′ 17″ N 14° 32′ 32″ O / 53.43806 °N, 14.54222 °O / 53.43806; 14.54222 (mapo)
Areo 300,83 km² (30 083 ha)
Loĝantaro 411 125 (2006)
Denseco 1 366,64 loĝ./km²
Estiĝo 9-a jarcento
Urbestro Piotr Krzystek
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 80-008 - 80-958
aŭtokodo ZS
tel. antaŭkodo (+48) 91
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Szczecin
Retpaĝo: www.szczecin.eu
Portalo pri Pollando
Map

Szczecin (pole /ˈʂt͡ʂɛ.t͡ɕin/ Pri tiu ĉi sono sondosiero; kaŝube Szczecëno; esperante Ŝtetino[1][2]Ŝĉecino[3]; germane kaj svede Stettin; latine SedinumStetinum) estas urbo en Pollando, la ĉefurbo de la pola provinco Okcidenta Pomerio (Województwo zachodniopomorskie) kaj situas 120 km nordoriente de Berlino. La urbo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1200 el du najbaraj germanlingvaj setlejoj kaj dum la jaro 1243 ekhavis urbajn rajtojn. Ekde tiam, dum la Mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo hanso kaj estis germanlingva dum sep jarcentoj, ĝis dum la jaro 1945, sekve de la decidoj faritaj post la Dua Mondmilito, la sovetiaj aliancanoj cedis ĝin al Pollando.

Prahistorio kaj historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtetino estas tre malnova urbo. La unua setlejo ekzistis jam en la 7-a–6-a jarcento antaŭ nia erao (t.e. a.K.) kaj ĝi apertenis al la Kulturo de Luzacio, sur la antikva mapo el la jaroj 142-147 p.K. farita de Ptolomeo ĝi havas nomon Susudata. Sur la loko, kie hodiaŭ estas la kastelo, staris defenda murzonita urbo. En la 9-a jarcento de nia erao (t.e. p.K.) havis Szczecin lignoteran fortifikaĵon. Al Pollando Ŝtetino estis enigita en la 965-a jaro fare de princo Mjeŝko la 1-a (Pollando) / Mieszko I (legu: Mjeŝko). Koneksoj de la urbo kun Pollando pli fortigis poste pola princo Bolesław Krzywousty /Boleslao la Tria la Kurbobuŝa/. Li alte pritaksis gravecon de la maro por sia ŝtato. Tial princo Bolesław Krzywousty (legu: Bolesŭav Kĵivousti) sendis baptomision, kiu en la jaro 1124 baptis la Okcidentan Pomerion. En Ŝtetino loĝis tiam proksimume 5 mil loĝantoj. En la 11-a–12-a jarcento estis daŭra evoluo de la urbo kaj ĝia haveno. De la 12-a jarcento komenciĝis la germana enmigrado. En la 1243 jaro ĝi ricevis urborajtojn. Ekde 1278 Ŝtetino estis hansa urbo. En la fino de la 14-a jarcento Ŝtetino produktadis eĉ propran monon. La urbo estis fama pro riĉeco kaj bonstato. En ĝi ekloĝadis ĉiam pli kaj pli multe da fiŝkaptistoj, maristoj kaj vendistoj. En la komenco de la 17-a jarcento en la urbo loĝis jam 18 mil loĝantoj. En la 1630 j. apud muroj de la urbo aperis armeo de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. En la jaroj 1648-1678 ĝi troviĝis sub la sveda regado, dum t.n. Sveda diluvo. La urbo estis detranĉita de Pollando kaj tiam falis ŝtetina komerco. Ŝtetino perdis iom post iom sian gravecon. Post longa t.n. Granda Nordia Milito, en la 1720 j. Szczecin ricevis Prusio (verdire Prusio aĉetis Ŝtetinon kontraŭ 2 milionoj da talaroj). Tie naskiĝis la 2-an de majo 1729 Sofia Frederika Aŭgusta. Ŝia patro Christian August, princo de Anhalt-Zerbst estis ĉefmarŝalo de prusa reĝo kaj urboestro de Stettin. Ŝia patrino Johanna Elizabeta estis princino de Schleswig-Holstein-Gottorf. La 13-an de septembro 1762 en Moskvo okazis ŝia kronado kaj oni proklamis ŝin imperiestrino de Rusio Katerina la 2-a. Post la unua dispartigo de Pollando (en la 1772-a jaro) Ŝtetino reaktivis sian naturan bazon, kio kazis denovan evoluon de la urbo kaj de la haveno. En komenco de la 19-a jarcento, en jaroj 1808 – 1813 Ŝtetinon okupadis francoj. Post la milito komencis denove la evoluo. La urbon enloĝadis 21 mil da loĝantoj. En la mezo de la 19-a jarcento Ŝtetino en la Reĝlando Prusio ricevis fervojan kunligon kun Berlino kaj Posen (Poznano). En la 1870 jaro oni ruinigis murojn de la urbo. Komenciĝis periodo de la rapida plukonstruo de la urbo kaj de la haveno kadre de la Germana Regno. En la komenco de la 19-a jarcento Ŝtetino havis jam 200 mil da loĝantoj. Dum la Unua Mondmilito la urbo travivis krizon. Dum la regado de Hitlero tuj antaŭ la Dua Mondmilito la Tria Regno intensigis la armigadan industrion. Post la invado en Pollandon la 15-an de oktobro 1939 germana registaro voĉdonis pri kreo de Granda Urbo Szczecin (kun partoj de la nuna distrikto Police kaj distrikto Antaŭpomerio-Greifswald/distrikto Gryfino), distrikto Randov (parto de Okcidentpomeria provinco kun distrikto Uckermark), distrikto Nowogardzki). Tial dum la mondmilito Ŝtetino estis celo de aviadilaj bombardadoj (speciale en la 1944 j.) Ĉio tio kaŭzis preskaŭ tutan detruon de la centro kaj de la haveno. Ĉefaj memor-restaĵoj estas la ruinoj de la malnova urbo, fragmentoj de defendaj muroj, gotikaj preĝejoj el la 12 jc, ankaŭ detruita estis la gotika urbodomo, katedralo, renesanca kastelo de princoj de Pomerio (nun la scienca arkeologia laborejo). La antaŭ-urbo Dąbie (legu: Dombje) havas gravan fervojan centron.

10.12.1956: En Pola Popola Respubliko en la urbo eksplodis kontraŭsovetaj tumultoj — oni atakis interalie konsulejon de Sovetunio, gardejojn de milico, Centran Malliberejon kaj Vojevodian Akuzistejon (ĉ. 100 personoj arestitaj)

Historiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Longa Ponto kaj vido al la centro de la urbo
Iluminitaj la Malnova Urbo kaj la kastelo de Princoj de Pomerio
Palaco sub Globuso / Grumbkow-Palaco (baroko)

La plej vizitinda parto de la urbo estas la Remparoj de Boleslao la 1-a kiuj kreas ĉe la rivero Odro perspektivajn terasojn longajn 500 m. Ili najbaras kun Mara Muzeo, Domego de Mara Akademio, kaj Domego de Vojevodia Oficejo (konstruitaj post la jaro 1901, en la stilo modernismo).

En Ŝtetino troviĝas multaj antikvaĵoj. La plej granda el ili estas Kastelo de Princoj de Pomerio el la 13-a jarcento en kiu nun troviĝas Vojevodia Kulturdomo kaj Muzeo pri la Regado de la Pomeriaj Princoj.

Urba verdaĵo[redakti | redakti fonton]

Platano-aleo
Urbaj verdaĵoj Jasne Błonia / herbejo

En la urbosurfaco okupas la verdaĵoj prizorgitaj en la Parko de Stefan Żeromski (legu: ĵeromski) la surfacon da 24 hektaroj, Centra Tombejo kun unika kreskaĵo la surfacon da 182,6 hektaroj kaj en Parko de Jan Kasprowicz (legu: Kasproviĉ) la surfacon da 49 hektaroj, aŭ la situanta en la dekstraborda urbkvartalo Faga Arbarego, ankaŭ skvaroj kaj strataj verdaĵoj. Sume la surfaco de urba verdaĵo havas 605,3 hektarojn. En Ŝtetino kreskas 1400 specioj de plantoj, kiuj estas tipaj por la lando, kaj 800 specioj de arboj kaj arbetoj, kiuj ne kreskas normale en Pollando kaj tie ornamas parkojn kaj ĝardenojn. Estas specioj de Ekstrema Oriento, Sud-Ameriko, Afriko kaj Aŭstralio. Al la plej interesaj plantoj apartenas sekvojoj, tilioj, forsitioj, magnolioj, platanoj, ruĝaj kverkoj, kaŝtanarboj kaj aliaj pluraj arbustoj kaj plantoj.

La arkitekturo kaj urboplanismo[redakti | redakti fonton]

La ĉestrata pumpilo en Ŝtetino

Pli granda parto de la urbocentro estis konstruita laŭ la radiara sistemo kun placoj en formo de rondoj kaj larĝaj aleoj plantitaj ambaŭflanke de arboj, kiuj vualas kontraŭ fortaj ventoj, bruoj kaj plenumas estetikan funkcion en urboplanisma komponaĵo de la urbo. Ŝtetino estas la ununura urbo projektita laŭ ĉi maniero en Pollando. Ŝtetino havas ses tiajn placojn al kiuj radioforme konverĝas 8,6, kaj 5 vojoj. La Grunvaldplaco estas ĉirkaŭplantita de tiliaj arboj kaj ene de ĝi oni aranĝis florajn bedojn.

La urbocentro de Ŝtetino karakterizas sin per grandaj rondoj kaj stratoj, laŭlonge de kiuj staras kelketaĝaj, brikdomoj en la stilo eklektikismo (arto). Tiu ĉi radiara urboplanisma sistemo estas ofte komparata kun ties tipa la plej famkonata en Parizo. Pli granda parto de la urbocentro estis konstruita kun placoj laŭ radiara formo de rondoj kaj larĝaj aleoj kun ambaŭflanke plantitaj arboj. La vojlinioj de tramtrafiko plej parte direktas per apartigitaj strioj aŭ meze de aleo.

La karakteriza elemento de ŝtetinaj stratoj estas la gisferaj pumpiloj el dua duono de la 19 jc. Oni produktis ilin en loka firmao de F. Poepcki. Ili plenumadis rolon de rezervaj akvoliveriloj por loĝantoj de la urbo. Ili ankaŭ evidentiĝis tre taŭgaj dum la Dua Mondmilito kaj la unuaj postmilitaj jaroj, kiam la akvokonduka reto ne estis plene produktiva. Ĝis nun transdaŭris ĉirkaŭ 30 pumpiloj (el 70). La pumpiloj estas riĉe ornamitaj (la kanelita kolono, la blazonoj de la urboj, la krono sur la pinto), kaj elfluo de la akvo sekvas el la stiligita faŭko de la drako.

Komerco[redakti | redakti fonton]

La komerca centro CHR Galaxy
La Kastelo de la Princoj de Pomerio, la suda parto konstruita de la Princo de Pomerio Boguslao la 10-a

La plej grandaj komercaj centroj en Ŝtetino estas “CHR Galaxy”, kiu havas 170 vendejojn kun diversaj varoj, ankaŭ havas 1300 lokoj por parki aŭtoj, ene estas elegantaj restoracioj, kafejoj, kinejo “Multikino” kiu havas naŭ spektantejojn, la dua moderna estas supermarkto / superbazaro “CH Kaskada”, ĝi havas 140 vendejojn kun 35 tute novajn firmaojn. Precipe oni vendas vestaĵojn. La supermarkto havas tri etaĝvendejojn kaj tri etaĝan aŭtoparkejon. Ene troviĝas lokoj por sociaj servoj, por la sano kaj gastronomio. La tria “Galeria Nowy Turzyn” (Galerio de Nova Tuĵin) posedas ankaŭ multajn vendejojn, restoraciojn kaj specialajn lokojn por diversaj servoj. Tre interesa estas ĉi tie la kinejo “5d”, ege moderna, malfermita en la aprilo 2011. Sume en Ŝtetino ekzistas 13 grandaj supermarktoj / superbazaroj havantaj de 20 ĝis 100 vendejoj dislokitaj en diversaj partoj de la urbo. Ankaŭ ekzistas multaj lokaj foirejoj, bazaroj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Kastelo de la Princoj de Pomerio, vido el la kastelturo

Laŭ statistiko de la 2009 jaro Ŝtetino posedis 19 hotelojn por 3608 gastoj. Eblas bicikli laŭ biciklaj vojoj ene kaj ekster la urbo. Ankaŭ oni povas viziti havenon per ŝipo dum unu aŭ du horoj, promeni tra belaj parkoj, tombejoj, arbaroj kaj viziti ĉirkaŭaĵojn, kurac-lokojn ktp. Ankaŭ tre interesa estas la „Ora Trako” (la unua en Pollando) pieda aŭ bicikla ekskurso, kiu gvidas de la Kastelo de Princoj de Pomerio tra la Aleo de Johano Paŭlo la 2-a, tra la parko, ĉe la lago Głębokie (legu: Gŭembokje) (Profunda), ĉi tie oni povas ŝanĝi biciklon por kajako, aŭ plue viziti surterajn turismajn trakojn, ĝis la arbarego Wkrzańska (legu: Vkĵanjska)… Pluajn informojn vi trovos en la Turisma Oficejo ĉe la Kastelo de Pomeriaj Princoj, str. Korsarzy 34 , 70-540 Szczecin, telefone + 48 91 489-16-30, fakso +48 91 434-02-86, aŭ ttt-ejoj: www.zamek.szczecin.pl; www.szpak.szczecin.pl; www.turystyka.szczecin.pl; ret-adreso: cikit @zamek.szczecin.pl

La sporto en Ŝtetino[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj sportobjektoj en Ŝtetino estas: la urbstadiono nome de Florian Krygier –(legu: Krigjer) kaj Leĝeratletika Stadiono nome de Wiesław Maniak - (legu: Vjesŭav Manjak), same ankaŭ unu el plej malnovaj objektoj, konstruitaj antaŭ la Dua Mondmilito – la bicikla kurejo nome de Zbysław Zając – (legu: Zbisŭav Zajonc) lokita en la urbkvartalo Pogodno. La objektoj apartenas al urbo, kaj administras ilin MOSiR Ŝtetino (la Urba Centro de Sporto kaj Rekraado). La plej famkonata ŝtetina futbalteamo estas Pogoń Szczecin – (legu: Pogonj Ŝĉeĉin) kaj vira teamo de volejbalo. Plue la teamo plursekcia direktiĝanta antaŭ ĉio por instruado de junularo estas Arkonia Ŝtetino. En la urbo agas ankaŭ Ŝtetina Aeroklubo, kiu kunigas ĉirkaŭ 250 membrojn grupiĝintajn en 6 sekcioj, kaj gvidas la instruadojn: aviadilajn, glisilajn, paraŝutismajn, motorparaŝutaj aviadiloj, la okazajn kursojn mikroflugajn. En Ŝtetino ekzistas la kluboj: Karateo Bodaikan Ŝtetino, naĝista MPK Ŝtetino, kaj multaj aliaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Nacia Muzeo en Ŝtetino en la iama Palaco de Sejmo de Pomerio ĉe la str. Staromłyńska
Novtempa Teatro en Ŝtetino
La teamo Grodzki / Koszuta dum la 32. Ralio de Magnolioj

La plej multaj artaj aranĝoj de la kulturo okazadas en la Kastelo de la Princoj de Pomerio. Tie oni povas, rigardi, viziti aŭ ĉeesti multajn diversajn artajn aranĝoj. Viziti salonojn de princoj, kie prezentitaj estas ofte diversaj muzeaj kolektoj de: mebloj, vestaĵoj, familiaj portretoj, gobelinoj, juvelaĵoj, ktp. Tre vizitindaj estas ekspozicioj de diversaj famaj pentristoj, artofotografistoj kaj skulptistoj. De tempo al tempo, junuloj kaj maturaj neprofesiaj pentristoj prezentas proprajn bildojn pentritaj ekster la urbo, subĉiele. Vespere aranĝitaj estas koncertoj ĉe la kandeloj kun la kafo, volonte vizitindaj. Por viziti la kastelon, ni komencu de interesaj kastelaj kortoj, poste tra la kastela sonorila turo kun platforma vidaĵo, la Kastelan Muzeon, kun konstantaj aŭ portempaj diversaj ekspozicioj, kaj ĝis la princaj kriptoj kaj sarkofagoj. Spertuloj de bona muziko povas ĉeesti dimanĉajn koncertojn je la 12:00 horo. Tiu ĉi kutimo datiĝas de la jaro 1985. Repertuaro estas tre abunda kaj ankaŭ koncertas tre famaj muzikistoj, kansistoj kaj kapelestroj. Anstataŭ tio somere en la Parko Różanka (legu: Ruĵanka) (la Roza Parko) oni povas ĉeesti dimanĉan koncertojn je la 12:00 horo. Koncertas filharmoniaj muzikistoj aŭ studentoj de Alta Muzika Lernejo. Ciklaj aranĝoj okazads ĉiujare kaj ĉiumonate. Ĉiujaraj aranĝoj estas la Festivaloj de Strataj Artistoj, Tagoj de la Maro, Ralio de la Magnolioj, la plej prestiĵa estas la aŭtomobilista aranĝo kiu okazadis unuan fojon en nia Okcidentpomeria Vojevodio kiel Pola Pokalo de aŭtomobilistoj kaj klubanoj; kaj multaj, multaj aliaj.

Indas viziti la urbon Ŝtetinon[redakti | redakti fonton]

Ĉu vi scias ke: tie interkruciĝas la stratoj de la Reĝino de Pola Krono kun la strato de Ruĝa Armeo (antaŭe, kaj nun la strato de Monte Cassino). Ĉi tie naskiĝis kaj loĝis du postaj rusaj carinoj kaj ĉi tie loĝis kaj nun nur estas la fantomo de la fama fisorĉistino Sedina de la 17-a jarcento kaj nun la fantomo suprenleviĝas inter la brikodomoj, ankaŭ oni devas kaj povas rigardi filmon en la plej malnova kinejo en la mondo !

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Mara Akademio en Pomerio
Mara Akademio en Pomerio (enirej)

En la jaro 2007 en la ŝtetinaj 56 bazaj lernejoj lernis 20739 infanoj, kaj en 51 gimnazioj 12504gelernantoj. En la mezlernejoj lernis 13467 personoj. La urbo havis en la jaro 2007 31 ĝeneralklerigajn liceojn, 22 teknikumojn por junularo, 14 fundamentajn profesiajn lernejojn por junularo, 5 postliceajn lernejojn, 11 altlernejojn. En la urbo troviĝas unu el la du en la lando la Ŝtata Baletcentro. En Ŝtetino ekzistas sekvaj lernejoj: la Marakademio en Ŝtetino, Arkiepiskopa Spirita Altseminario en Ŝtetino, Pomeria Medicina Universitato, Universitato de Szczecin, Akademio de Arto, Humanista Altlernejo, Pedagogia Altlernejo, Altlernejo de Eŭropa Ingegriĝo, Altlernejo de Fremdaj Lingvoj, Altlernejo de Uz-artoj, Ekonomi-Teknika Altlernejo, Agrokultura Akademio kaj aliaj.

La Rektorejo de la Medicina Universitato de Pomerio

Kinejoj[redakti | redakti fonton]

En Ŝtetino funkcias 6 kinejoj, kun la plej malnova en la mondo kinejo “Pionier” ("Pioniro") de la 1907 j., kiu senĉese funkcias en la sama loko de la 1909 jaro. Aliaj kinejoj estas tre modernaj kaj oportunaj, kie oni povas rigardi ne nur normalajn filmajn seancojn sed ankaŭ spektaklojn de la operetoj kaj operoj. Unu la plej moderna kinejo nomata kinejo „5d”.Eksterordinare, kie spektantoj krome de normalaj filmaj bildoj kaj sonoj, travivadas pliajn filmajn akustikajn emociojn pere de la tuta korpo kaj ĉiuj sencoj.

Teatroj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de filharmonio (parto de la domego de Urba Administrejo de Ŝtetino)
La Opero en la Kastelo de Princoj de Pomerio - La 12-a Granda Koncerto de Tenoruloj
Amfiteatro / La Somera Teatro en la Parko de Jan Kasprowicz
La Pupteatro "Pleciuga" / "Babilulo"

Ŝtetino havas kelkajn teatrojn, operetejon, operejon, filharmonion, pupteatron kaj belegan amfiteatron en la Parko de Jan Kasprowicz (la Somera Teatro) por 5.000 spektantoj. "Pola Teatro" (Teatr Polski) surscenigas klasikajn artojn, "Novtempa Teatro" (Teatr Współczesny) surscenigas klasikajn sed modernitaj artverkojn. Pupteatro zorgas pri geinfanoj, ofte surscenigas por ili multajn fabelojn. Ŝtetinaj kinejoj kaj teatroj zorgas prezenti aktualajn kaj interesajn spektaklojn por plenkreskuloj, junularo kaj infanoj.

Trumpetsignalo[redakti | redakti fonton]

Trumpetsignalo estas de la jaro 1995 kaj en la jaro 1966 ricevis la urban statuson kaj estas aŭdebla ĉiutage je la 12:00 horo de la urbodomo kaj ankaŭ de la kastela turo.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La lokaj komunikiloj (mediatoj)[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en Ŝtetino funkcias du televidstacioj TVP Ŝtetino kaj Pomerio TV ankaŭ la lokaj radiostacioj Pola Radio Ŝtetino, Radio Plus Ŝtetino, Ŝtetino fm, Radio Eska Ŝtetino, kaj Złote Przeboje (Oraj Ŝlagroj), Radio RMF MAXXX. La plej grandaj, lokaj gazetoj estas: Kurier Szczeciński – (Kuriero Ŝtetina) kaj Głos Szczeciński – (Ŝtetina Voĉo), regiona eldono de Gazeta Wyborcza – (Elekta Gazeto) kaj senpaga semajna gazeto MM Moje Miasto – (Mia Urbo). Ekde la jaro 2007 en Ŝtetino estas eldonata ankaŭ senpaga monatrevuo – Prestiż Magazyn Szczeciński – (Prestiĝo Magazino Ŝtetina) la vivstila ĵurnalo opinianta homojn.

La mara mastrumado en Ŝtetino[redakti | redakti fonton]

Ŝtetino estas la signifoplena centro de la mara mastrumado. Ĝi priservas ŝipekipistojn de la tuta mondo. La marhaveno kaj la riverhaveno en la Okcidentpomeria Vojevodio en Ŝtetino, situanta sur rivero Odro kaj ĝia dekstra flanko Regalica, en la Valo de Malsupra Odro, sur tiu inter-riverbranĉa tereno. La baza funkcio de la haveno Ŝtetino estas la importo de greno, ercoj, petrolo, papero, celulozo, granitoblokoj, diversaĵoj, eksporto de karbo kaj ŝtalo. Kune kun haveno Świnoujście (legu: ŝvinoujŝcje) ĝi konsistigas la grupon de havenoj, kiu estas la plej proksima. La fragmento de Odro inter Ŝtetina Golfo kaj akvaroj de la haveno Ŝtetino havas statuson de la mara haveno de Ŝtetino nomita fare de Ministro de Marnavigado en la jaro 1957. Al haveno Ŝtetino en la jaro 2007 albordiĝis 2895 ŝipoj, kies kuna tunaro neta sumiĝas je 4408,2. Funkcias tie la Renoviga Ŝipfarejo „Gryfia” kaj Grupo de Riveraj Havenoj-Odro Kooperativo. La firmao Fosfan A.K. (Akcia Kompanio) fabrikas artefaritajn sterkojn por agrokulturo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Ŝtetino ne situas rekte ĉe la maro, la maro determinas la lokan merkaton. Ĉie en Pollando, Ŝtetino estas rilata al havenoj kaj ŝipkonstruejoj. Danke al ili, la plej evoluintaj industrioj en la regiono estas loĝistiko, transporto, stokado kaj komerco. Aliaj branĉoj inkludas renoviĝantan energion, metalon kaj nutraĵindustriojn. La plej grandaj dungantoj en la grandurbo inkludas[4]:

  • Morska Stocznia Remontowa Gryfia S.A.
  • Demant - produktanto funkcianta en la kampo de aŭdprotezoj, laborigas proksimume 3,700 dungitojn.
  • Okcidenta Pomeria Universitato de Teknologio en Ŝtetino - laborejo por proksimume 2,000 instruaj kaj administraj dungitoj.
  • Euroafrica Linie Żeglugowe - firmao provizanta kontenertransportservojn.
  • Concentrix - internacia firmao funkcianta en la IT-industrio. Ĝi laborigas proksimume 700 homojn en Pollando kaj ĝis 270,000 tutmonde.
  • Universitato de Ŝtetino - laborigas pli ol 1,700 dungitojn.
  • ENEA Energy Group - produktanto kaj distribuisto de elektro en Pollando.

La urbtrafiko[redakti | redakti fonton]

La tramoj kaj autobusoj en Szczecin[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Tramtransporto en Szczecin kaj Urba aŭtobusa transporto en Szczecin.

Nuntempe en Ŝtetino funkcias 12 tramlinioj kaj 66 aŭtobusaj (el tiuj 7 rapidaj kaj 14 noktaj). La tramreto formas bazan publikan transportilon en la urbocentro. Radiare disiĝante el la urbocentro la tramlinioj certigas grandajn transportkapablojn el kaj al malkdekstraborda Ŝtetino.

Vojtransporto[redakti | redakti fonton]

Ŝtetino estas la trafiknodo sur la transeŭropa vojlinia transporta koridoro nordo-sudo kuniganta sudan Skandinavion, Ĉeĥion kaj Aŭstrion kun havenoj de Mediteraneo.

La fervoja trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński estas elektrizita fervojlinio en Pollando. Ĝi kunigas la stacidomo Szczecin Główny kun la urbo Trzebież per Police. La linio estas lokita entute en la Okcidentpomeria Provinco. Nuntempe tiu linio estas ferma al paŝagera servo. Trafikanto estas la akcia kompanio PKP Polskie Linie Kolejowe. La linio havas 23 viaduktojn kaj 21 traknivelajn pasejojn.

Fervojlinio Poznań Główny – Szczecin Główny estas durela, elektrizita, magistrala fervojlinio, kiu kunigas fervojstacio Poznań Główny kun fervojstacio Szczecin Główny. La linio estas parto de la internacia fervoja magistralo E59 el Skandinavio ĝis Eŭropo. Tiu fervojlinio estas baza fervoja konekto inter ĉefurbo de la Okcidentpomeria Provinco kaj aliaj teritotioj de Pollando.

Fervojlinio Szczecin Główny – Grambow estas durela, parte elektrizita fervojlinio, kiu kunigas pola fervojstacio Szczecin Główny kun germana fervojhaltejo Grambow. La linio funkcias sur teritorio de Okcidentpomeria Provinco (Pollando) kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio (Germanio).

Fervojlinio Szczecin Dąbie – Szczecin Podjuchy estas elektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la urbo Szczecin, kiu kunigas stacion Szczecin Dąbie kun Szczecin Podjuchy.

Stacidomoj en Szczecin[redakti | redakti fonton]

Ĉefa Stacidomo

Szczecin Niebuszewo (germane: Stettin Zabelsdorf) estas la fervoja stacidomo en Szczecin. Ĝi situas ĉe la strato de Eliza Orzeszkowa 28-a en norda parto de la setlejo Niebuszewo-Bolinko. Ĝi troviĝas sur la linio Szczecin Główny - Trzebież Szczeciński, 8.3 km de la stacidomo Szczecin Główny.

Szczecin Łękno (ĝis 1945 germane: Stettin Westend) estas fervoja haltejo en Szczecin (antaŭe fervoja stacidomo). Ĝi estas lokita ĉe la strato de Paweł Jasienica, proksime de avenuo de Pola Armeo (provinca vojo No. 115). Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de la setlejo Łękno, sur ferma al paŝagera servo fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.

Szczecin Drzetowo estas fervoja haltejo en Szczecin. Ĝi lokitas ĉe la viadukto de la strato Rugiańska, en la okcidenta parto de la urba parto Drzetowo. Ĝi troviĝas sur la ferma al paŝagera servo fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.

Szczecin Żelechowo (germane: Züllchow, esperante: Ĵelehovo) estas fervoja haltejo en Szczecin. Ĝi estas lokita ĉe la strato Żelazna, proksime de viadukto de strato Hoża, en centro de la urba setlejo Żelechowa. Ĝi troviĝas sur la ferma al paŝagera servo fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.

Szczecin Golęcino (ĝis 1945 germane: Frauendorf) estas fervoja haltejo en Szczecin. La stacio estas lokita ĉe la strato Świętojańska, kelkaj metroj de la traknivela pasejojo, sur teritorio de la urba parto Golęcino. Ĝi troviĝas sur la ferma al paŝagera servo fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.

Szczecin Gocław (ĝis 1945 germane: Stettin Gotzlow, ankaŭ pole: Szczecin Gocław Osobowy) estas fervoja haltejo en Szczecin. Ĝi estas lokita ĉe la strato Lipowa sur teritorio de la urba setlejo Gocław. Ĝi estas fermita al paŝagera servo, same kiel la tuta linio fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.

Szczecin Gumieńce estas fervoja stacidomo kaj eksa fervoja limpasejo en Szczecin. Ĝi lokitas en la urba setlejo Gumieńce, ĉe la strato Cukrowa proksime de la pola landvojo n-ro 13.

Szczecin Klucz (ĝis 1945 germane: Klütz) estas eksa fervoja haltejo en Szczecin. Ĝi troviĝis ĉe la strato Rymarska, sur teritorio de la urba setlejo Klucz. La stacio lokitis sur la Fervojlinio Wrocław Główny – Szczecin Główny.

Oleszna (germane: Henningsholm) estas nuligata fervoja haltejo en Szczecin. Ĝi estis lokita sur teritorio de la urba setlejo Oleszna. La haltejo troviĝis sur la parte nuligata fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz.

Aliaj stacioj estas Szczecin Glinki, Szczecin Turzyn, Szczecin Port Centralny, Szczecin Mścięcino, Szczecin Skolwin, Szczecin Główny, Szczecin Wzgórze Hetmańskie, Pomorzany Wąskotorowe, Szczecin Pomorzany, Gumieńce Wąskotorowe kaj aliaj.

En Ŝtetino konverĝas 6 diversdirektaj fervojlinioj, kiuj formas kune la ŝtetinan fervojan nodon. Nuntempe en Ŝtetino estas funkciantaj en pasaĝera movo 8 stacioj kaj fervojhaltejoj kaj du frajtaĵstacidomoj. Ŝtetino estas kunigita kun landa fervoja strukturo fare de antaŭurbaj fervojlinioj, kunigantaj kun proksimaj urboj, la longdistancaj kaj fervojaj linioj kunigantaj Ŝtetinon kun Berlino kaj Hamburgo.

La akvara transporto[redakti | redakti fonton]

El la Pasaĝera Kajo ĉe la Remparoj de Boleslao la 1-a debordiĝas la ekskursaj ŝipoj Odra Queen kaj Peene Queen flosantaj sur Odro-rivero kaj akvaroj de ŝtetina haveno kaj de la Laguno de Szczecin. En aprilo de la 2008 jaro estis funkciigita apogflugila boato (akvofluga ŝipeto) al Świnoujście (legu: ŝvinoujŝcje) tra la Laguno de Szczecin. Estas planata la organizado de akvotrako.

Berlino – Ŝtetino – Balta Maro[redakti | redakti fonton]

La aviadila transporto[redakti | redakti fonton]

Flughaveno – Ŝtetino - Goleniów

Flughaveno – Ŝtetino - Goleniów – (legu: golenjuw) La aviadilan trafikon priservas la situanta ĉirkaŭ 47 km distance ekde urbocentro internacia Flughaveno – Ŝtetino – Goleniów je la nomo de NSZZ “Solidarność” / Solidareco, kiu havas konstantan aviadilan kunigon kun: Varsovio, Londono, Liverpolo, Dublino, Oslo, Kopenhago (ekde majo 2012). En la oferto estas ankaŭ ĉartitaj kaj sezonaj flugoj. La unujara tralaso de la aviadila terminalo sumas je 1 miliono da pasaĝeroj. La terminalo estas adaptita al la postuloj de EU. Nuntempe la aerhaveno en Ŝtetino klopodas pri lokigo de bazo de la kompanio Ryanair. Ĝia ŝanco por tio grave kreskis post finkonstruo de la nova pasaĝera terminalo kaj la plej moderna en Pollando turo de flugregado.

La flughavenan rolon de la Ŝtetina Aeroklubo plenumas herba Flughaveno Ŝtetino – Dąbie – (Dombje), kiu ĝis la 1960-aj jaroj plenumis funkcion de la urba flughaveno. La flughaveno posedas nuntempe du herbajn startzonojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Historio de la urba Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

La plej frua arkivigita informo pri Esperanto-movado estas dokumento el la Ŝtetina Biblioteko pri printempo 1911, kiam Esperantista Junulara Grupo el Stettin partoprenis la 6-an Germanan Esperanto-Kongreson en Lubeko.

La sekvaj informoj pri Esperanta movado en Ŝtetino devenas el Jarlibroj kaj koncernas la jarojn 1922–1936:

La delegitoj de la Esperanto-Asocio el Stettin ĉiujare partoprenas UK-ojn. La Asocio tiutempe havis la nomon „Esperanto-Verein Stettin” kun sia sidejo en Otto-Schule ĉe strato Klosterhof 23; kunvenoj okazadis ĉiuĵaŭde vespere. En la jaro 1925 estis eldonita en germana lingvo „Statuto de Esperanto-Asocio Stettin” servanta por loka grupo de Germana Esperanto-Asocio kaj registrita, kiel asocio sub la numero 340, la 12-an de majo 1925. La asocio prilaboris kaj eldonis en Esperanto gvidlibron tra la urbo sub la nomo: „Gvidfolio tra Stettin”, kiu enhavis vicon da uzeblaj informoj pri la urbo, ĝia situo, historiaj monumentoj, turismo, sporto, komercaj priservoj ktp.

Kiel kuriozaĵon eblas mencii, ke zorge al turistoj trapasantaj la urbon, preskaŭ en ĉiu n-ro de la UEA-jarlibro oni publikigis detalajn informojn pri aĉetebleco de diversspecaj varoj kaj de ties vendejoj, pri aĉeteblo de biletoj por diversaj kulturaranĝoj, urbaj trafikiloj, prospektoj, gvidlibroj k.s. Suprajn informojn la esperantistoj povis ricevi en stacidoma signita giĉeto. En 1936 la aŭtoritatoj de Nazia Germanio definitive malpermesis agadon de Germana Esperanto-Asocio kaj de ties sekcioj, sekvis la Dua Mondmilito kaj ligitaj kun ĝi senteblaj detruoj de la urbo Ŝtetino. Rezulte komplete mankas informo pri Esperanto-movado koncerne la jarojn 1936–1948.

Proprigo de Ŝtetino fare de Pollando sekvis oficiale la 5-an de julio 1945. Sekvaj fragmentaj informoj pri Esperanto rilatas al la jaro 1948. En Vojevodia Arkivo de Ŝĉecino, en dosiero sub la nomo – Ŝĉeĉina Socipolitika Fako pri Asocisekcioj estis notitaj nur numeroj de aranĝataj aferoj fare de esperantista grupo pri permeso fondi Esperanto-Asocion. Dokumentita fondo de Esperanta Rondo en Ŝĉecino okazis en 1956. Komence la Rondo estis subordigita al Vroclava Esperanto-Filio.

La unua kunsido de Organiza Komitato okazis la 21-an de marto 1956. Filio de PEA estis registrita la 21-an de majo 1956 sub la numero 17/56 pri sociorganizoj en Ŝtetino. Ekde tiam la PEA–Filio en Ŝtetino prosperis en ŝtata atmosfero principe favora al Esperanto. La atingojn de la sekvaj 50 jaroj resumis speciala raporto okaze de 50-jara Jubileo de la urba PEA–Filio en 2006.

2006-a jaro. „Festo sub Platanoj” – La 28-an de majo en Ŝĉeĉina bela, granda Parko de Jan Kasprowicz (legu: Kasproviĉ) okazis la aranĝo de NRO-j (Ne-Registara Organizaĵo) nomata „FESTO SUB PLATANOJ”, kiel ĉiujare aranĝita de Ŝtetina Urba Oficejo. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 100 asocioj kaj ankaŭ la urba PEA–Filio. Esenca ideo de tiu ĉi aranĝoj por ĉiuj asocioj estas konstanta ebleco prezenti siajn atingojn kaj spertojn. Malgraŭ malbona vetero, esperantistoj de PEA kun lernantoj deĵoris ĉe la stando kaj fervore por ĉiuj vizitantoj prezentis la riĉan literaturon kaj ekspozicion de klubaj kronikoj. Laŭ la organizantoj, vekiĝis granda interesiĝo inter la festantoj. Interesitoj ricevadis plenajn informojn pri la lingvo Esperanto kaj ankaŭ oni povis ekscii pri diversaj eventoj dum la 50-jara agado por Esperanto.

2007-a jaro. „Festo sub Platanoj” - La 2-an de junio 2007 okazis de la 4-a Regiona Konferenco nomita „Komune en mezo de Eŭropo” organizita de Pola – Germana Sendependaj Asocioj. La temo de la konferenco estis diskuto pri la Eŭropa Integriĝo kaj plua estonteca kunlaboro sur ĉiuj niveloj de asocia vivo de du ĉelimaj regionoj de Pomerio. Dimanĉe la 3-an junio 2007 jaro ekde mateno preskaŭ 100 Sendependaj Asocioj partoprenis „Feston sub Platanoj”, i. a. gesamideanoj de la urba PEA–Filio deĵoris dum multaj horoj prezentante al vizitantoj la ideon de Ludoviko Zamenhof kaj instigis ilin al la asocia Esperanto-rondo.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Landa Asocio Meklenburgo-Antaŭpomerio / LAMA/ administrita de s-ro Werner Pfennig ligis kontakton kun PEA-Filio en Ŝtetino kaj la kunlaboro konstante daŭras de la jaro 1988 ĝis nun. Novembre 1988 la Germana Asocio invitis s-ron Jerzy Ogiński (Georgo Oginjski) por ke li gvidu Esperantan kurson por Novbrandenburgaj samideanoj. Sub la nomo de „Semajnfinaj Seminarioj” okazadis Esperantaj kursoj gviditaj de J. Ogiński ĝis la jaro 2002. Ĉiujaraj reciprokaj vizitadoj pro diversaj kaŭzoj kaj ĉelimaj renkontoj ricevis la nomon “Pomeriaj Esperanto-Renkontoj“ kaj daŭras ĝis nun. Tio ĉi ekfruktis per ebleco de profundigo de klubaj kaj personaj kontaktoj, pliriĉigis kluban korespondadon, ebligis interŝanĝon de spertoj pere de reciprokaj vizitadoj, faciligis prezenti urbajn antikvaĵojn kaj ĉirkaŭaĵon.

EDE-Pollando en la urbo[redakti | redakti fonton]

De la jaro 2011 en Ŝtetino tre aktivas ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kol. Edward Jaśkiewicz (legu: Jaŝkjeviĉ) (pseŭdonomo: Edo) kaj 4 simpatiantoj de EDE-PL, tri el ili aktive partoprenis en la Grandpolia Esperanta Somero en Wągrowiec (legu: Vongrovjec) – la ĉiujara Esperanto-aranĝo de tiu tutpollanda asocio (tiu grupo preparis tiujn materialojn en Esperanto pri Ŝtetino).

Por honori Eduardon Jaśkiewicz pro lia Esperanta agado la Estraro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) elpaŝis aŭtune 2011 al la Urbestro de Ŝtetino kun iniciato, por ke la Prezidento de Pollando distingu lin per grava ŝtata ordeno. Komence de majo 2012 la Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski subskribis dekreton pri la atribuado de la arĝenta merit-kruco por s-ano Eduardo Jaśkiewicz. La 25-an de julio 2012 en la Kavalira Salonego de Vojevodiejo la Vojevodo de Okcidenta Pomerio dekoris s-ron Jaśkiewicz per la Arĝenta Kruco de Merito kun partopreno en la solenaĵo de multaj esperantistoj el pluraj polaj urboj.

Zamenhofplaco en la urbo[redakti | redakti fonton]

la Zamenhofa placo

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Urbokvartaloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Szczecin.

Marko sur bildo

Nordo de
Ŝtetino
Okcidento de
Ŝtetino
Urbocentro de
Ŝtetino
Dekstra Bordkvartalo
Lago Dąbie

La kvartaloj de la urbo montras partikularan situon rilate al la lago Dąbie kiu estas oriente de la tri kvarataloj nome Okcidento, Nordo kaj Centro laŭ la horloĝa direkto. Ene de la Centra kvartalo Centrum estas la historia setlejo. Sude de la lago estas la nomita Dekstra Kvartalo, nome la plej etenda.

Centrum estas centra setlejo de la urbo Szczecin. Ĝi estas parto de la urba parto Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 3-an lokon en la urbo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 18 855 loĝantojn. Stare Miasto (esperante Malnova urbo, germane Altstadt) - estas la plej malnova parto de urbo Szczecin, situas apud rivero Odra. Ĝi estas parto de la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 8-an lokon en la urbo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 4 517 loĝantoj. Ankaŭ Śródmieście-Północ estas parto de Szczecin kaj de la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 6-an lokon en la urbo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 11 699 loĝantojn. Śródmieście-Zachód estas setlejo de Szczecin. Ĝi estas parto de la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 5-an lokon en la urbo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 14 608 loĝantojn[5]. Turzyn (germane: Torney, esperante: Tuĵino) - estas parto de la urbo Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Turzyn estas lokita en la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 2-an lokon en la urbo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 18 947 loĝantojn[6]. Niebuszewo-Bolinko (esperante: Niebuŝevo-Bolinko) estas setlejo de Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Niebuszewo-Bolinko estas lokita en la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 2-an lokon en la urbo kaj la 1-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 21 182 loĝantojn. Międzyodrze-Wyspa Pucka estas setlejo de Szczecin. Ĝi estas parto de la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 37-an lokon en la urbo kaj la 10-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 1041 loĝantojn. Międzyodrze-Wyspa Pucka estas la plej granda setlejo de la Śródmieście. Nowe Miasto (germane: Neustadt, esperante: Nova Urbo) estas parto de Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Nowe Miasto estas lokita en la kvartalo Śródmieście, apud rivero Odra. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 23-an lokon en la urbo kaj la 7-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 7864 loĝantojn. Łękno (germane: Westend) estas parto kaj setlejo de Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Łękno estas lokita en la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 32-an lokon en la urbo kaj la 8-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 3289 loĝantojn.

Śródmieście – estas kvartalo de la urbo Szczecin en Pollando. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 1-an lokon en la urbo; la 8-an de marto 2015 ĝi havis 118 702 loĝantoj.

Zachód (esperante: Okcidento) estas kvartalo de Szczecin. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 2-an lokon en la urbo; la 9-an de julio 2015 ĝi havis 114 188 loĝantojn[7]. Zachód estas la plej okcidenta kvartalo de Szczecin. Arkońskie-Niemierzyn estas setlejo de Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Arkońskie-Niemierzyn estas lokita en la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 17-an lokon en la urbo kaj la 6-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 11 288 loĝantojn. Zawadzkiego-Klonowica (esperante: Setlejo de Zawadzki kaj Klonowic) estas parto de Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Zawadzkiego-Klonowica estas lokita en la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 15-an lokon en la urbo kaj la 5-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 16 034 loĝantojn.

Ankaŭ Drzetowo-Grabowo estas parto de Szczecin. La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorioj de eksaj vilaĝoj Drzetowo kaj Grabowo. Drzetowo kaj Grabowo apartenis al Szczecin ekde la 19-a jarcento.

Prawobrzeże estas kvartalo de la urbo Szczecin. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 3-an lokon en la urbo; la 12-an de julio 2015 ĝi havis 82 261 loĝantojn. Prawobrzeże estas la plej orienta kaj la plej granda kvartalo de Szczecin, kun suma areo 149,2 km². Golęcino-Gocław estas setlejo de Szczecin. Ĝi estas parto de la kvartalo Północ. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 33-an lokon en la urbo kaj la 6-an lokon en la kvartalo; la 8-an de marto 2015 ĝi havis 3238 loĝantojn. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin.

Północ (esperante: Nordo) estas kvartalo de la urbo Szczecin en Pollando. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 4-an lokon en la urbo; la 12-an de julio 2015 ĝi havis 56 215 loĝantojn[8]. Północ estas la plej norda kaj la dua plej granda kvartalo de Szczecin, kun suma areo 57,9 km2[9] (post la kvartalo Prawobrzeże).

Pomorzany (germane: Pommerensdorf) estas setlejo de Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Pomorzany estas la plej suda parto de la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 3-an lokon en la urbo kaj la 2-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 20 717 loĝantojn. La setlejo lokitas apud rivero Odra. Głębokie-Pilchowo estas setlejo de Szczecin. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Głębokie-Pilchowo estas lokita en la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 36-an lokon en la urbo kaj la 9-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 1234 loĝantojn.

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]


Bildaro[redakti | redakti fonton]

la mezepoka urbodomo en la historia urbocentro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. René en Ŝtetino 2015
  2. Fotoj pri 50jara jubileo en Ŝtetino
  3. artikoleto "Specialistoj pri prostato debatas en Ŝĉecino" de la 29-a de novembro 2006 en retejo de la pola radio. Arkivita el la originalo je 2012-01-20. Alirita 2012-01-20.
  4. Analizo de la labormerkato en Szczecin - GoWork.pl Labora Portalo
  5. bip.um.szczecin.pl. Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2015-07-06.
  6. bip.um.szczecin.pl. Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2015-07-06.
  7. bip.um.szczecin.pl/. Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2015-07-06.
  8. bip.um.szczecin.pl/ (12.07.2015. Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2015-07-06.
  9. szczecin.stat.gov.pl

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Litearturo[redakti | redakti fonton]

  • Kronika Szczecina 2018. Miasto w stulecie odzyskania przez Polskę niepodległości (Kroniko de Szczecin 2018. La urbo dum centjariĝo de la akiro de sendependeco fare de Pollando), Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Szczecińskiego, Szczecin 2019, p. 459 ISBN 978-83-7972-328-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]