LAMA
Aspekto

LAMA (mallongigo por Landa Asocio Meklenburgo-Antaŭpomerio) estas landa suborganizo de Germana Esperanto-Asocio GEA.
Ĝi estiĝis en 1990 kaj havas membrojn en Meklenburgo-Antaŭpomerio, sed parte ankaŭ ekster ĉi tiu federacia lando.
Aranĝoj
[redakti | redakti fonton]
Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro (SEFT) en 2007
- SEFT (Ĝi okazas ĉiujare ekde 1978 por unu semajno en julio aŭ aŭgusto.)[1]
- Semajnfina Esperanto-Seminario (Ĝi okazas en oktobro de vendreda vespero ĝis dimanĉa tagmezo, sed ekde kelkaj jaroj nur sabate.)[2]
Lokaj grupoj
[redakti | redakti fonton]Jen la mapo kun markiloj por la kluboj |
Al LAMA apartenas la jenaj kluboj resp. societoj, sed ankaŭ multaj unuopuloj.
- Esperanto-Societo Neubrandenburg
- Esperanto-Klubo Ŝverino
- Esperanto-Klubo Rostock
- Esperanto-Klubo Stralsund (la lastaj du estas historiaj kluboj kaj ne aktivas en 2025)