Semajnfina Esperanto-Seminario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
 
Nomo Semajnfina Esperanto-Seminario
Regiono Germanio, Meklenburgio-Antaŭpomerio, Neubrandenburg
Periodo Semajnfino en oktobro
Organizanto Esperanto-Societo Neubrandenburg
Ekzistas ekde 1975
Celgrupo Komencantoj kaj progresintoj
Informa retpaĝo Semajnfina Esperanto-Seminario
Fota retpaĝo Bildaro el 2007,

Bildaro el 2008,
Bildaro el 2009,

vdr
Werner Pfennig kiel kursestro en 2007

Unufoje jare en oktobro la Esperanto-Societo Neubrandenburg aranĝas la Semajnfinan Esperanto-Seminarion, dum kiu estas instruata Esperanto al komencantoj kaj progresintoj.

La Seminario okazas ekde 1975, komence dufoje jare, sed ekde 1990 nur unufoje jare. Ĝis 2007 ĝi okazis dum la lasta semajnfino de oktobro. Sed en 2008 ĝi okazis dum la meza semajnfino de oktobro.

Kutime la kursoj okazas jene:

  • vendrede ekde la 19a horo ĝis 21a horo
  • sabate ekde la 9a horo ĝis la 21a horo, sed kun tagmanĝa paŭzo
  • dimanĉe ekde la 9a horo ĝis la 12a horo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]