La kvar sezonoj (Vivaldi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de la publikaĵo de Vivaldi nome Cimento dell'Armonia e dell'Invenzione, kiu inkludis La kvar sezonoj-n.

La kvar sezonoj (en itala: Le quattro stagioni) estas grupo de kvar porviolonaj konĉertoj de la itala komponisto Antonio Vivaldi, ĉiu el kiuj havigas muzikan esprimon al la sezonoj de la jaro. Ili estis verkitaj ĉirkaŭ 1716–1717 kaj publikigitaj en 1725 en Amsterdamo fare de Michel-Charles Le Cène, kune kun ok aldonaj konĉertoj, kiel Il cimento dell'armonia e dell'inventione (La kunigo de harmonio kaj inventemo).

Kvankam tri el la konĉertoj estas tute originalaj, la unua, "Printempo", prunteprenas motivojn el la "Sinfonia" de la unua akto de la tiutempa opero de Vivaldi nome Il Giustino. La inspiro por la konĉertoj estis iom probable la kamparo ĉirkaŭ Mantovo. Ili estis revolucio en muzika koncepto: en ili Vivaldi reprezentis fluantajn rojojn, kantantajn birdojn (de diversaj specoj, ĉiu specife karakterizitaj), bojantajn hundojn, zumantajn moskitojn, kriantajn paŝtistojn, ŝtormojn, drinkantajn dancistojn, mutajn noktojn, ĉasgrupojn kaj el la vidpunktoj de la ĉasistoj kaj el la vidpunktoj de la ĉasitoj, frostitajn pejzaĝojn, glaci-sketantajn infanojn, kaj varmigantajn vintrofajrojn. Ĉiu konĉerto estas asociataj kun soneto, eble de Vivaldi, kiuj priskribas scenojn priskribatajn en la muziko.