2-a simfonio (Dvořák)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 2-a simfonio en B♭-maĵoro, Op. 4, B. 12 estis komponita de Antonín Dvořák inter aŭgusto kaj oktobro 1865. Dvořák sendis la partituron al bindisto, sed li ne povis pagi, kaj tiel tiu retenis la partituron. Amiko de Dvořák, kun kiu li kunhavis loĝejon, nome Moric Anger, pruntedonis al Dvořák la monon por forpagi la bindiston kaj ekhavi sian partituron. Poste, kiam Anger petis la repagon de la ŝuldo, Dvořák denove ne povis pagi, kaj tiel Anger retenis la partituron kiel garantio kaj li redonis ĝin nur kiam Dvořák retiris minacon detrui ĝin.[1] En 1887 Dvořák reviziis la partituron, kaj formaldikigis la densan orkestrigon.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

  • Allegro con moto
  • Poco adagio en G-minoro
  • Scherzo: Allegro con brio
  • Finale: Allegro con fuoco

La simfonio estis verkita por du flutoj, fluteto, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, kaj kordinstrumentoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Antonin Dvořák Symphony No. 2". Alirita la 22an de junio 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, A. Peter. “The Symphonies of Antonín Dvořák,” in The Second Golden Age of the Viennese Symphony: Brahms, Bruckner, Dvořák, Mahler, and Selected Contemporaries (Bloomington: Indiana University Press, 2003), 314–436.
  • Christoph Hahn, Siegmar Hohl (eld.), Bertelsmann Konzertführer. Bertelsmann Lexikon Verlag, Gütersloh/Munich 1993, ISBN 3-570-10519-9
  • Annette Retinski, Alfred Beaujean, Harenberg Konzertführer: der Schlüssel zu 600 Werken von 200 Komponisten: mit 800 CD-Empfehlungen der "FonoForum"-Redaktion, kvara eldono. Harenberg Kommunikation, Dortmund, 1998. ISBN 3-611-00535-5.
  • Hansjürgen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik A-F. VEB Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1958.