C♭-maĵoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

C♭-maĵoroC-bemola maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko c♭. La tonalon C♭-maĵoro oni indikas en la notacio per sep bemoloj (b♭, e♭, a♭, d♭, g♭, c♭, f♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c♭-e♭-g♭), oni nomas C♭-maĵoro.

Pro la sep antaŭsignoj oni nur malofte uzas ĉi tiun tonalon; oni povus prezenti C♭-maĵoron – enharmonie ŝanĝita – pli simple per B-maĵoro.

Instrumentoj en C♭[redakti | redakti fonton]

En marŝbandoj oni uzas senklapajn flutojn en soprana kaj tenora pozicio, agorditajn en C♭. Sed la flutoj en C pli kaj pli venkas.

La duoblapedala harpo estas agordita en C♭. Ĉar oni pro la pedalmekaniko povas transagordi ĉiun kordon du fojojn, oni do povas ludi ĉiun tonalon. Krome laharpo sonas pli bone en tonaloj kun multaj bemoloj (♭), kelkaj komponistoj uzas ĉi tiun efekton kaj notas pecojn en B-maĵoro enharmonie ŝanĝitajn en C♭-maĵoro (ekz. Claude Debussy: Sonato por fluto, vjolo kaj harpo).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Werke in Ces-Dur