C♯-maĵoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

C♯-maĵoroC-diesa maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko c♯. La tonalon C♯-maĵoro oni indikas en la notacio per sep diesoj (f♯, c♯, g♯, d♯, a♯, e♯, b♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c♯-e♯-g♯), oni nomas C♯-maĵoro.

C♯-maĵoro ofte estas sentata kiel delikata, hela kaj luma.

Verkoj en C♯-maĵoro estas relative maloftaj en la literaturo. Pli ofte oni uzas la enharmonie identan D♭-maĵoron. Plej famaj estas de Johann Sebastian Bach la preludoj kaj fugoj el la Bontemperita klavarinstrumento, precipe la preludo el la unua parto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]