Johann Adolf Hasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johann Adolph Hasse)
Johann Adolf Hasse
germana komponisto
germana komponisto
Persona informo
Naskiĝo 25-a de marto 1699
en Hamburgo
Morto 23-a de decembro 1783
en Venecio
Tombo San Marcuola
Lingvoj germanaitala
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Edz(in)o Faustina Bordoni
Okupo
Okupo komponistokantisto • muzikinstruisto • kapelmajstro
Verkoj Artemisia
vdr

Johann Adolph Hasse (* 25-a de marto 1699 en Hamburgo-Bergedorf, † 23-a de decembro 1783 en Venecio), estis multinflua Germana komponisto de la rokoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Johann Adolf Hasse estis la dua de kvin gefiloj el la edzeco de la orgenisto Peter Hasse kun Abel Christine de Klessing, la filino de la urbestro de Bergedorf. En 1714 li komencis kantostudon en Hamburgo, kie la poeto Johann Ulrich de König atentiĝis pri li kaj rekomendis lin en 1718 kiel tenoriston al la operejo ĉe Gänsemarkt empfahl. Sekvajare Hasse ŝanĝiĝis al Brunsvigo, kie la 11-an de aŭgusto 1721 li prezentis sian unuan operon Antioco samtempe kantante la titolrolon. Ĉar Norda Germanio krom tio oferis al li nur malmultajn perspektivojn, Hasse vojaĝis al Italio kaj studis kompozicion ekde 1722 ĝis 1725 en Napolo ĉe Nicola Porpora kaj Alessandro Scarlatti.

"Il caro Sassone"[redakti | redakti fonton]

Septembre 1725 en la vilao de Carlo Carmignano, reĝa konsilisto ĉe la kortego de Napolo, Hasse prezentis sian serenadon Antonio e Cleopatra, en kiu kantis Vittoria Tesi kaj Farinelli. Kun Sesostrate la 13-an de majo 1726 li sukcese festis sian novan postenon je la renoma Teatro San Bartolomeo en Napolo kaj kun siaj sekvaj operoj li enviciĝis inter la plej amataj operkomponistoj de Italio. Plej malfrue la sukceso de Artaserse dum la karnavalo 1730 en Venecio famigis Hasse, kiu meritis la kromnomon "il caro Sassone", "la kara sakso", trans Italion. Tio ĉi samtempe estis lia unua kunlaboro kun la poeto Pietro Metastasio, kun kiu lin interligis dumviva amikeco.

La 20-an de julio 1730 Hasse edziĝis kun la kantistino Faustina Bordoni, fama kiel "La nuova Sirena". Ekde la 7-a de julio ĝis la 8-a de oktobro 1731 ambaŭ donis gastludon en Dresdeno, kie Hasse la 13-a de septembro 1731 premieris sian operon Cleofide. Inter la spektantoj ankaŭ estis Johann Sebastian Bach kaj lia plej aĝa filo Wilhelm Friedemann, kiuj ankaŭ en postaj jaroj iom ofte vizitis la Dresdenan kortegan operejon por auŝkulti "beletajn kantetojn", kiel li tenere nomis la ariojn de Hasse. Elektoprinco Aŭgusto la Forta donis al Hasse la titolon de Reĝa Pola kaj Elektoprinca Saksa Kapelestro. Lia oficiala ekservado komencis tamen nur la 1-an de decembro 1733 sub la nova reganto Frederiko Aŭgusto la 2-a. Ĝis tiam Hasse kaj Faustina plue vojaĝis tra Italio kaj pliigis siajn famojn per komunaj operludadoj.

Sukcesoj kaj rivalecoj[redakti | redakti fonton]

Dresdeno ĉ. 1750, pentraĵo de Bernardo Bellotto

Dum lia tridekjara oficdaŭro kiel kortegokapelestro en Dresdeno formte Hasse transformis la tiean operpersonaron al pinta ensemblo de sia epoko. Krom la kantistoj kun Faustina Bordoni ĉepinte la orkestro de li novorganizite validis tiel modela, ke Jean-Jacques Rousseau publikis la sidplano de tiu ĉi ensemblo en la artikolo "Orchestre" de la fama Encyclopédie kiel modeldona ekzemplo. La elektoprinca kortego koncedis al Hasse kaj Faustina malpedantajn liberecojn, por ke ili ankaŭ povis flegi iliajn kontaktojn en ilia efektive artista hejmlando Italio. Por la Dresdena tempo almenaŭ kvin iom longaj vojaĝoj de la geedzoj Hasse eksterlanden estas dokumentitaj: Ekde novembro 1734 ĝis januaro 1737, ekde septembro 1738 ĝis fine de 1739, ekde aprilo 1744 ĝis malfrua somero 1745, ekde julio 1746 ĝis komence de januaro 1747 samkiel en la paso de la jaro 1754. Centro de tiuj ĉi vojaĝoj estis Venecio, kie Hasse ekde 1735 posedis domon.

Ĉu Hasse fine de 1734 estis en Londono, kie la "Opera of the Nobility" malamike kun Georg Friedrich Händel ludis prilaboraĵon de lia Artaserse direktate de Nicola Porpora, ne estas pruvite. Laŭ kelkaj fontoj onidire Hasse rifuzis inviton al Londono kun la argumento, li rigardas sin nekapabla, konkuri kontraŭ Händel. Eble li volis eviti renkonton kun Porpora, kiu por iu neklara okazintaĵo dum la studotempo de Hasse en Napolo malkonsentis tiun. Se Hasse vere intencis, elvojiĝi al Porpora, tio ĉi tamen ne plu eblis, kiam tiu lasta venis en 1748 al Dresdeno kaj tuj estis nomumita kiel kantinstruisto de la saksia elektoprincedzino Maria Antonia de Bavario kaj kiel kapelestro. Sekve okazadis groteskaj konfrontadoj inter ili. Ekz. onidire Porpora asertis, ke Hasse intence komponis la arion "Se tutti i mali miei" en la opero Demofoonte tia, ke ĝi situu malfavore por la voĉo de la lernantino de Porpora Regina Mingotti kaj kompromitu ŝiajn kantajn malfortaĵojn. Fakte la menciita ario apartenas al la rolo, kiun personigis Faustina Bordoni en tiu ĉi opero. Kun sia nomumiĝo al ĉefkapelestro (7-a de januaro 1749) Hasse regajnis la superecon, dum Regina Mingotti leviĝis kiel publikofavorulinoj el inter la Dresdenaj kantosteloj. Komence de 1752 Porpora forlasis Dresdenon; komence de 1751 Faustina Bordoni estis retiriĝinta kiel kantisto post la lasta prezento de la opero Ciro riconosciuto pro nekonataj kialoj.

Ekde majo ĝis aŭgusto 1750 Hasse estis en Parizo pro invito de la Franca kortego. La adeptoj de la Franca klarigo ĉirkaŭ la filozofoj Voltaire kaj Rousseau honoris lin kiel ambasadoro de la Itala muzikkulturo, kiun ili rigardis kiel supera al la propra. Por Hasse la invito al Parizo estis la supro de sia Eŭropa famo.

La Sepjara Milito[redakti | redakti fonton]

Pro la eksplodo de la Sepjara Milito la " erao Hasse" en Dresdeno komencis alproksimiĝi al sia fino. La 9-an de septembro 1756 Frederiko la 2-a de Prusio okupis la urbon. Frederiko estis granda admiranto de la arto de Hasse. Jam en 1742 li petis grafon Francesco Algarotti, sendi al li kopion de la ario "All'onor mio rifletti" el Lucio Papirio; post ricevo li letere gratuligis Hasse per Algarotti pro tiu ĉi komponaĵo. En Dresdeno la Prusa reĝo, mem pasia flutisto kaj amatorkomponisto, utiligis spite de la militostato ĉiun okazon, por komune muziki kun la geedzoj Hasse. Tamen la reĝa entuziasmo por lia muziko ne protektis Hasse kontraŭ la teruroj de la milito. Dum la bombardado de Dresdeno la 19-an de julio 1760 forbrulis lia loĝodomo kune kun la kopioj de liaj kolektaj verkoj pretaj por la gravurado. Dum la elektoprinca kortego translokis sian rezidejon al Varsovio, Hasse translokis kune kun sia familio (al kiu ankaŭ apartenis du filinoj, Maria Peppina kaj Christina) al Vieno en januaro de 1761 kaj tie aktivis mallongdaŭre kiel muzikinstruisto de la arkidukinoj Maria Carolina kaj Maria Antonia (Marie Antoinette).

Vieno kaj Venecio[redakti | redakti fonton]

Post la militfino Hasse kaj Faustina somere 1763 revenis al Dresdeno. Tuj post la morto de Frederiko Aŭgusto la 3-a la 5-an de oktobro 1763, ties posteulo Frederiko Kristiano maldungis ilin. Hasse ankoraŭ komponis la muzikon por la für die funebrosolenaĵoj de sia iama dunganto kaj la 20-a de februaro li ekveturis al Vieno. Tie la adeptoj de reformo de la Itala opero proksime al Christoph Willibald Gluck iĝis pli multnombra, tamen la gusto de la imperiestra kortego ankoraŭ teniĝis firme al la tradicia Opera seria. Hasse mem alproksimiĝis per la "tragischen Intermezzo" [tragedia intermezo] Piramo e Tisbe (novembro 1768), kiun li nomis unu el siaj plej sukcesaj verkoj, singarde la reformitan opertipon.

Januare 1771 Hasse ricevis de Maria Teresia la komision, verki la festoperon Ruggiero laŭ nova libreto de Metastasio okaze de la geedziĝfesto de arkiduko Ferdinand kun princino Maria Beatrice d'Este. Kaj Hasse kaj ankaŭ Metastasio finis per tiu opero ilian vivoverkon. Ĝi estis surscenigita la 16-an de oktobro 1771 en la Teatro Regio Ducale en Milano kiel ĉefpunkto de la muzika kadroprogramo de la geedzosolenaĵoj, sed trovis nur malmulte da akceptemo. Kiel el leteraj esprimoj rezultas, ambaŭ artistoj ekkonis, ke ĉesis la tempo de la estetiko de ili kultivata, de kiu ili ne volis separi sin. Konsiderinde pli grandan atenton kaŭzis la sekvatage prezentata serenado Ascanio in Alba de la dekkvinjara Wolfgang Amadeus Mozart. Hasse onidire sekve de tio diris: "Tiu ĉi knabo forgesigos nin ĉiujn."

Aprile 1773 la geedzoj Hasse transloĝiĝis al Venecio, por pasigi tie ilian vivovesperon. La 4-an de novembro 1781 mortis Faustina Bordoni; ŝia edzo supervivis ŝin je du jaroj. Sian lastan ripozlokon li trovis en la preĝejo San Marcuola en Venecio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kun siaj operoj Hasse iĝis la ĉefkomponisto de la Opera seria], kiu ricevis sian literaturan formon per la poezio de Pietro Metastasio. La libretoj de Metastasio dum la tuta 18-a jarcento (kaj parte trans tio) estis muzikigataj de preskaŭ ĉiuj famaj komponistoj, kelkaj pli ol kvindek fojojn; La poeto mem tamen sentis la manieron, kiel Hasse muzike envestis liajn dramojn, speciale samgenian kaj metis lin super ĉiuijn siajn aliajn ensonigintojn.

La formon de la „Opera seria“ en la karakterizaj trajtoj jam finformiĝintan komence de sia kariero kiel operkomponisto Hasse finfaris sen aldoni ion principe novan aŭ pridubi ĝin. Ĝisfine li restis fidele al la skemo, kiu konsistis el serio de arioj kun konektaj recitativoj. Tiuj lastaj estas plejofte komponitaj kiel Secco-rezitativo. La orkestre akompanatajn accompagnato-rezitativojn Hasse nur ŝpareme utiligas, laŭ rekomendo de Metastasio; pro tio tiuj al la kulminoj de la drameca sinsekvo rezervitaj scenoj estas ege multefika.

En siaj pli malfruaj Dresdenaj operoj, por kiuj li disponis pri memstara ĥoro, Hasse pliriĉigis la muzikan formtrezoron ankaŭ per ĥoroscenoj kiel la soldatoĥoro en Solimano (kun aldona scenejorkestro) kaj la solena pastroĥoro en L'Olimpiade. Liaj verkoj skribitaj por Italaj scenejoj kontentiĝas per la deviga finkanto, nur formale nomata "Coro", kiun plenumas la solistoj komune kaj kiu proklamas la moralon de la historio.

La arioj de Hasse (kaj ankaŭ la duetoj, kutime unu po opero) laŭas la da-kapo-formon, kiel tiutempe kutimis (da-capo-ario). Je tio la kantado tute staras en la antaŭo kun la celo, adekvate respektigi la lingvan elegantecon kaj la afektenhavon de la teksto. La melodia ideoriĉeco de Hasse kontentigas ĉiujn gradojn de la sentoskalo, kiuj povas aperi en Metastasia dramo, tamen estis antaŭ ĉio tenere melankoliaj amaj- kaj adiaŭaj kantoj kel la hodiaŭ ree relative konata "Per questo dolce amplesso" el Artaserse, kiujn li dankis sian popularecon.

Ankaŭ la orkestran rolon Hasse sciis pritrakti bonege. La instrumentoj ĉiam denove atribuas karakterizajn kolorojn por la elpentrado de poeziema kaj muzika bildo sen meti sin en la antaŭon koste de la kantado..

La samtempanoj de Hasse admiris de lia muziko la elegantan modestecon kaj la lertecon, kun kiu li sen granda elspezo atingis brilajn, ne sintrudemajn efikojn. el hodiaŭa vidpunkto eble lia muziko estas malpli originala ol eble tiu de Händel. Ĝi ŝajnas esti malpli esprimo de individua personeco ol tamen la plenumado de tio, kion imagis liaj samtempanoj kiel muzika belecidealo.

Naskiĝdomo en Bergedorf.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La plie periferia rolo, kiun ludas Hasse en la hodiaŭa muzika vivo, apenaŭ korespondas kunlia muzikhistoria graveco. Li estas unu el la plej honoritaj komponistoj de la 18-a jarcento kaj prave rigardis kiel siaj admirantoj gravajn personojn kiel Maria Teresia, Frederiko la 2-a de Prusio kaj Voltaire (kiu nomis lin la "heroo de la jarcento"). Lia verko tamen estis tiom ligita al la estetiko de lia tempo, ke ĝi kune kun tiu devis perei.

La opertipo, kiu formas la pezocentron de la verkaro de Hasse kaj kiel ties tipa reprezentanto li validis, sur la niatempa operscenejo ĝenerale ne havas bonan statuson. La serioza opero dela 18-a jarcento tie estas preskaŭ ekskluzive reprezentata per verkoj de Händel kaj Gluck (sur la merkato pri sonregistraĵo krome per Antonio Vivaldi, samkiel disaj pecoj en arioprezentaĵoj, kiu diferencas pli malpi de la normala formo de la Opera seria.

Verklisto (Elekto)[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

(interkrampe nomoj de la libretisto, ejo kaj jaro de la premiero)

Oratorioj[redakti | redakti fonton]

  • Il cantico de' tre fanciulli (Stefano Benedetto Pallavicino; Dresdeno 1734)
  • I pellegrini al Sepolcro (Pallavicino; Dresdeno 1742)
  • La conversione di Sant' Agostino (Maria Antonia Walpurgis von Sachsen; Dresdeno 1750)

Sakrala muziko[redakti | redakti fonton]

  • Beatus vir
  • Confitebor tibi, F-maĵoro
  • Dixit Dominus, C-maĵoro
  • Missa ultima en g
  • Messe en d (1751)
  • Miserere en d
  • Miserere en F
  • Miserere en c
  • Regina coeli en D
  • Salve Regina en A
  • Salve Regina en F
  • Te Deum (1751)
  • Venite pastores. Motetto pastorale

Literaturo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Gerber: Der Operntypus Johann Adolf Hasses und seine textlichen Grundlagen. Leipzig 1925
  • Frederick L. Millner: The Operas of Johann Adolf Hasse. Ann Arbor 1979 ISBN 0-8357-1006-8
  • Walther Müller: Johann Adolf Hasse als Kirchenkomponist. Leipzig 1910
  • J. G. Bernhardt Zeller: Das recitativo accompagnato in den Opern Johann Adolf Hasses. Halle/Saale 1911

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]