Apostolo Zeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apostolo Zeno
Persona informo
Apostolo Zeno
Naskiĝo 11-an de decembro 1668 (1668-12-11)
en Venecio
Morto 11-an de novembro 1750 (1750-11-11) (81-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Gefratoj Pietro Caterino Zeno vd
Profesio
Alia nomo Emaro Simbolio vd
Okupo poeto • ĵurnalisto • libretisto • dramaturgo • literaturkritikisto • historiistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Apostolo ZENO (11a de decembro 1669 en Venecio[1] – 11a de novembro 1750 en Venecio) estis itala poeto, libretisto, ĵurnalisto kaj beletristo.

En 1691 li estis inter la fondintoj de la Accademia degli Animosi. En 1695, li komponis sian unuan libreton, Gli inganni felici, kio atingis grandan sukceson, kio faris lin enmoda libretisto. El 1705, li laboris kun Pietro Pariati, retenante la teatrajn scenojn por si mem kaj lasante al Pariati la komponon de la libretoj.

En 1710 kun Scipione Maffei, Antonio Vallisneri kaj sia frato, Pier Caterino Zeno, li fondis la Giornale de' letterati d'Italia, en la ideo ke necesas ke "Italoj mem faru sian propran gazeton... pruvante ke la bona senco, erudicio kaj naivo neniam mankis inter ni, kaj nune pli ol iam ili floras." La tri-monata publikaĵo havis prestiĝajn kontribuantoj kiel Scipione Maffei, Antonio Vallisneri, Eustachio Manfredi, Ludovico Antonio Muratori, Giovanni Battista Morgagni, Giambattista Vico, Bernardino Ramazzini.

Drammi scelti.

Zeno verkis la libretojn por 36 operoj kun historiaj kaj mitologiaj temoj, kiel Gli inganni felici (1695), Odoardo (1695) Faramondo (1698), Lucio Vero, Imperatore di Roma (1700), Griselda (1701), Merope (1711, Eldono, 1727), L'Ambleto (1712), Alessandro Severo (1716), T'Euzzone (1719), Ormisda (1721), Artaserse (1724), Semiramide (1725), Il Valdemaro de Domenico Sarro (1726), Astarto (1730), Caio Fabbricio (1733), Euristeo (publikigita en 1757), kaj Sesostri re d'Egitto (Praga eldono de 1760) same kiel 17 oratorioj, inklude Giuseppe (1722), Gioaz (1726), David umiliato (1731). Inter liaj literaturaj verkoj, la Dissertazioni vossiane estas aldonoj kaj korektoj al De historicis latinis de Voss. Liaj Annotazioni al la Biblioteca della eloquenza italiana de Giusto Fontanini estis publikigitaj postmorte. Lia korespondado (Epistolario) estas ampleksa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Phillimore, Catherine Mary (1891). Studies in Italian Literature, Classical and Modern. S. Low, Marston, Searle & Rivington. p. 162. OCLC 11170706. "Apostolo Zeno was born in Venice in 1669, His father, Pietro Zeno, was a doctor of medicine ; his brother, Catarina, belonged to the family of the Sevasti."