Ludovico Antonio Muratori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KATOLIKAJ VERKISTOJ
Ludoviko Antono Muratoro
Ludovico Antonio Muratori.
nomo = Ludoviko Antono
kromnomo = Muratoro
nacio = Flago-de-Italio.svg Italio
sekso = vira
nakisĝolo = Vinjolo, (Modeno – 21- de oktobro 1672
mortoloko = Modeno – 23-a de januaro 1750
aktivrco1 = historiisto, bibliotekisto
aktiveco2 = verkisto. esploristo
aktiveco3 = sacerdoto

Ludoviko Antono MuratoroLudovico Antonio Muratori(Vinjolo, 21-a de oktobro 1672Modena, 23-a de januaro 1750) estis itala sacerdoto, verkisto, historiisto kaj bibliotekisto.

Li estis unuaranga persono en la konstelacio de la itala sepcenta intelektularo. Laŭkaraktere humila, modera, pia kaj sinjora spite de sia popola origino, Antonio Muraturi prodigis sian sindevigon en ĉiuj scio-kampoj, engaĝiĝante kaj elspeziĝante ĉiam kun energio kaj responseco. Tio permesis al li evitis akrajn malamikecojn malgraŭ la nombraj disputoj en kiujn trafis. Li estas ankoraŭ hodiaŭ konsiderita la patro de la itala historiografio.

La formado kaj la amo por la scio[redakti | redakti fonton]

Ludovilo Antono Muratoro naskiĝis el kampara familio; ekde infanaĝe li montris fortan inklinon por la studoj [1]. Li alfrontis gramatikon en Vinjolo (Dukato de Parmo kaj Modeno); sekve, ekde 1685, humanisman literaturon en Modeno en jezuitaj lernejoj, krome filozofion kaj juron en la Fondaĵo Kolegio Sankta Karlo, gajnante magistrecon pri ambaŭ disciplinoj, respektive en 1692 kaj en (1694). En tiuj samaj jaroj plenumiĝis lia definitiva arda alproksimiĝo al la Literaturo, al la historio, al la artoj, por kiuj li rezignis facilan karieron.

Li siainiciate sin dediĉis al la studo de la antikva greka lingvo.

Lia kultura formiĝo oni povas diri ke oficiale konkludiĝis kun lia restado en Milano ĉe la Ambrozia biblioteko, kie li estis akceptita en 1695 kiel “doktoro”: ĉi tie li laboris laŭlonge de kvin jaroj. La abundo de la tekstoj tie konservitaj nutris la literaturan kaj filologian inklinon de Muratori, kaj samtempe la lian bezonon kontroli la fidindecon de la informoj. Pri la vero Muratori parolis ofte: ĝi fariĝis la precipeco akirenta en medioj kaj religia kaj historia, ĉiam en la fido sed ne disdegnante konflikti kun la pli radikitaj tradicioj.

Datiĝas ce milana periodo, dum kiu, en 1695, li ricevis la presbiteran ordinon,la unuajn efikajn impulsojn al la studo pri Mezepoko, al kiu alproksimiĝis renversante la antaŭajn historiajn analizojn bazitajn sur kurantaj religiaj [katolikja kaj reformitaj) kriterioj.

Literaturo, religio kaj historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Ludoviko Antono Muratoro, en Via Emilia en Modeno.

La duko de Modeno Rinaldo la 1-a de Este, al li konfidis la oficon de arkivisto kaj Bibliotekisto. Eŭropo estis pretiĝanta al la milito de hispana sukcedo, kaj la kapablo orientiĝi inter la arkivaj dokumentoj estis kvalito necesa por povi prezentiĝi al la kunsido de la potencoj kun eventualaj teritoriaj pretendoj, kiel efektive okazis sekve rilate la problemon de la “Valoj de Komakjo. Modeno. tamen, estis okupita de la franca armeo inter la jaroj 1702 kaj 1707; la tuta arkivo, ĵus reordigita, devis esti translokigita kaj estis Muratori la zorganto pri tio, daŭrigante tamen doni konsiston al siaj sonĝoj de ĝisdatigo kaj renovigo de la italaj tradicio kaj kulturo.

Preterlasante la studojn pri Mezepoko pro ne alireblo al la fontoj, li kompilis I primi disegni della repubblica letteraria d'Italia (1703) kaj Della perfetta poesia italiana (1706), plue tekston de estetika gusto kiel la Riflessioni sopra il buon gusto intorno le scienze e le arti (1708), el kiuj emerĝas ĉiam pliklare viva naciisma spirito, la konscio pri la feblecoj de Italio, la neceso unuigi la kulturon de la italaj nacioj por ĝin orientigi al la unika nobla celo: ne la honoro, sed la komuna bono.

La jaro 1708 signis por Muratori, okaze de la cedo de Modeno al Francio post la aŭstria regenteco, la revenon al historia esploro, kiu solidigis la intuiciojn de Muratori pri la Mezepoko. Puŝite pro naskiĝo de la disputo inter la Apostola Seĝo kaj la Imperio rilate al la Valoj de Comacchio, praktike laŭlonge de 12 jaroj, Murtori insiste laboris en arkivo por la jura kaj historia analizo pri la pretendoj de la du kverelantoj kaj de la dinastio de Este sur la Valo, defendante tiun lastan en la Plena ekspozicio de la imperiaj kaj “estaj” rajtoj (1712) kaj kolektante dokumentadon pri la origino de ĝiaj sinjoroj en Antichità estensi ed italiane (1717).

Tria elemento, de la dekaj sekvaj jaroj, kontribuas al la plena difino de la persono de Muratori: la amikeco kun pastro Paolo Segneri kaj la konstanta laboro kune kun tiu lasta en la aktiveco de karitato kaj formiĝo de la klerularo naskis en li la deziron ricevi paroĥon kie sacerdote aktivi: lia deziro estos kontentigita en 1716 per la atribuo de paroĥo en Modeno, kie li distingiĝis pro kultura kaj religia iniciatemo.

Verkoj de la maturaĝo[redakti | redakti fonton]

La fiaccola della Verità (La torĉo de la Vero), el la verko Antiquitates Italicae Medii Aevi.

En la dudek jaroj inter 1723 kaj 1743 Ludovico Antono Muratoro kompilis, sekvante la inviton de amikoj inter kiuj Apostolo Zeno, la fruktojn de siaj senmezuraj historiaj kaj literaturaj esploroj en 38 volumoj dividitaj en tri grandaj verkoj: la Rerum Italicarum Scriptores (1723-1738), la Antiquitates Italicae Medii Aevi (1738-1743) kaj la Novus Thesaurus Veterum Inscriptionum (1738-1743), kaj ne perdis la fortojn kaj la volon publikigi, en la sekvaj dek jaroj, la unuan grandan Historion de Italio, de la komuna erao ĝis tiamaj tempoj. Vidu: Annali d'Italia (1743-1749).

Ankaŭ koncerne la religian problemaron li ne ĉesis produkti: sekvis, do, ankoraŭ la De Superstitione Vitanda (1732-1740), per kiu relanĉis la temojn de De Ingeniorum Moderatione kaj kondamnis la kultajn troaĵojn kiel la sangan voton. Li esprimiĝis pri la primitiva Kristanismo de jezuita matrico disvastigita en la Amerikoj, per la eseo Cristianesimo felice nelle missioni de' padri della Compagnia di Gesù nel Paraguay (1743-1749). Sed precipe lia penso eliras el la De regolata devotione de' cristiani, kardina verko de tiutempa itala religia medio, kiu inspiros la agojn de papo Benedikto la 14-a (Prospero Lambertini), kaj en kiu oni retrovas la sintezon de la racia alporto al la religio, al kulto, kaj al la praktika vivo de kristanoj.

Della pubblica felicità, 1749

Nek mankis fruktoj de religia kaj intelektula engaĝiĝo ankaŭ sur civila plano, kie, antaŭvidinte la postulojn de la novaj tempoj, reasertis la valoron de la edukado, de la scienco, de la reformoj, en la religio mem. Tio videblas en la eseoj La filosofia morale spiegata ai giovani (1735), kaj en Dei difetti della giurisprudenza (1742]]-1743), en la traktato Delle forze dell'intendimento umano o sia il pirronismo confutato (1745), en la eseo pri la Pubblica Felicità (1749), la lasta verko de Muratori nome lia traktato pri politika filozofio. [2].

Multe li influis ankaŭ en la foruma mondo, fakte li verkis du grvajn tekstojn pritraktantajn juron:

  • 1726: De codice carolino sive de novo legum codice instituendo, kiun li sendis al Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio), sugestante kolekton de la loĝoj en unika libro, kaj simpligon de la samaj.
  • 1742: li publikigis pri juro ankaŭ la Dei difetti della giurisprudenza.

Lia famo[redakti | redakti fonton]

Famo pri lia persono kaj precipe pri liaj verkoj vastiĝis laŭ tuta eŭropo. Al ĝi kontribuis ankaŭ la malkovro en la Ambrozia biblioteko de la “muratoria kodekso” entenanta la Muratoran kanonon publikigitan en 1740.

En Italio lia nomo estas inkluzivita inter la grandaj edukantoj kaj antaŭanoncantoj de la nova kaj moderna Italio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Della Perfetta poesia italiana, 1706
  • Anecdota Græca Quæ Ex Mss. Codicibus Nunc primum eruit, Latio donat, Notis, & Dilquilitionibus auget. Patavii Typis Seminarii, 1709
  • Del governo della Peste, e della maniere di guardarsene, ... Trattato diviso in politico, medico, & ecclesiastico, da conservarso ed aversio pronto per le occasioni, che Dio tenga sempre lontane. Napolo, Felice Mosca, 1720
  • Lamindi Pritanii De Ingeniorum Moderatione in Religionis Negotio, Ubi Quae Jura, Quae Frena Futura Sint Homini Christiano in Inquirenda & Tradenda Veritate, Ostenditur: & Sanctus Augustinus Vindicatur a Multiplici Censura Joannis Phereponi, 1727, Joannis Bapiste Pasquali 1777
  • Relation des Missions du Paraguai. Parizo, Bordelet, 1754.
  • Lamindi Pritanii Redivivi : epistola paraenetica ad patrem Benedictum Plazza e Societate Iesu, censorem minus aequum libelli della regolata divozione de' cristiani di Lamindo Pritanio videlicet di Ludovico Antonio Muratori. Venecio, 1755.
  • De ingeniorum moderatione in religionis negotio. Libri tres, ubi quae jura, quae fraena futura sind homini Christiano in inquirende, & tradenda veritate, ostenditur & Sanctus Augustinus vindicatur a multiplici censura Joannis Phereponi. Ed. novissima ab auctore recensita et aucta, Pasquali 1768
  • Traité sur le bonheur public|, Liono, Réguilliat, 1772, 1756.
  • Censura Joannis Phereponi. Editio Novissima Ab Auctore Recensita Et Aucta. Joannis Bapiste Pasquali, 1777.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li mem tion atestis en longa aŭbiografia letero kompilita 49jaraĝante.
  2. Antonio Saltini, La pubblica felicità manifesto degli studi di politica agraria in Autori Vari, Corte, Buon Governo, Pubblica Felicità in Muratori, L. Olschki 1996, pp. 155-176.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Benoît Soubeyran, Des "soldats des guerres diplomatiques", les archivistes de Pierre Dupuy à Ludovico Muratori (XVIIe – début du XVIIIe siècle), La guerre et la paix dans les sociétés des Suds, IVe journées d'études doctorales LLACS, Montpellier,‎ 2016, p. 13-14, [1]
  • Luigi Tosti, Ludovico Antonio Muratori, in "Poliorama Pittoresco", n. 13 del 10 novembre 1838, pp. 103-105.
  • Gaetano Valeriani, Lodovico Antonio Muratori, in "L'Omnibus Pittoresco", n. 44 del 14 gennaio 1841, pp. 345-346.
  • Sergio Bertelli, Erudizione e storia in Ludovico Antonio Muratori, Napoli, 1960.
  • Il soggetto e la storia, biografia e autobiografia, in L. A. Muratori, Atti della 2. giornata di studi muratoriani (Vinjolo, 23 ottobre 1993), L. S. Olschki, Firenze, 1994.
  • Giulio de Martino, Muratori filosofo: ragione filosofica e coscienza storica in Lodovico Antonio Muratori, prefazione di Mario Agrimi, Napoli, Liguori, 1996. ISBN 88-207-2649-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]