Antoine Houdar de la Motte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Houdar de la Motte
Persona informo
Antoine Houdar de La Motte
Naskiĝo 17-an de januaro 1672 (1672-01-17)
en Parizo
Morto 26-an de decembro 1731 (1731-12-26) (59-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo koreografo • verkisto • libretisto • dramaturgo • poeto • komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoine Houdar de la Motte (18a de januaro 1672 - 26a de decembro 1731) estis franca verkisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

De la Motte naskiĝis kaj mortis en Parizo. En 1693 lia komedio, Les Originaux (Les originaux, ou, l'Italien), estis kompleta malsukceso, kaj tio depresiigis la aŭtoron tiom ke li planis aliĝi al la Trapistoj. Kvar jarojn poste li ekverkis tekstojn por operoj kaj baletoj, ekz. L'Europe galante (1697), kaj tragediojn, unu el kiuj, Inès de Castro (1723), estis enorma sukceso en la Theâtre Français. Li estis defendanto de modernuloj en la revivigita polemiko inter antikvanoj kaj modernuloj. Liaj Fables nouvelles (1719) estis konsideritaj modernisma manifesto. Anne Dacier estis publikiginta (1699) tradukon de la Iliado, kaj La Motte, kiu ne konis la grekan, faris tradukon (1714) en verso fondita sur lia verko.[1]

Li diris pri sia propra verko: "Mi prenis la liberon ŝanĝi tion kion mi pensis malagrabla en ĝi." Li defendis la modernulojn en Discours sur Homère antaŭfikse al ties traduko, kaj en sia Réflexions sur la critique (1716). Li estis elektita al la Académie française en 1710, sed tuj poste blindiĝis. La Motte tenis korespondadon kun la dukino de Maine, kaj estis amiko de Fontenelle.[1]

Liaj Œuvres du theâtre (2 vol.) aperis en 1730, kaj liaj Œuvres (10 vol.) en 1754. Vidu Hippolyte Rigault, Histoire de la querelle des anciens et des modernes (1859).[1]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • 1701: Le Premier livre de l'Iliade, tradukita en franca verso
  • 1707: Églogue sur la naissance de Mgr le duc de Bretagne
  • Odoj
    • 1707: Odes avec un Discours sur la poésie en général, et sur l'ode en particulier, (kelkaj postaj eldonoj)
    • 1712: Le Deuil de la France, odo
    • 1712: Le Souverain, odo
    • 1716: Ode sur la mort de Louis le Grand, odo
    • 1720: La critique, odo
  • Fabloj
    • 1714: Le Cygne, alegoria fablo
    • 1719: Fables nouvelles, Parizo, (kelkaj postaj eldonoj)
    • 1720: L'Indien et le soleil

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Frontopaĝo kaj titolpaĝo de la eldono de 1730 (ekzemplero de la biblioteko de Gray)
  • 1693: Les Originaux ou l'Italien, tri-akta komedio, muziko de M. de Masse, ludita en Hôtel de Bourgogne, 13a de aŭgusto
  • 1697: Issé, pastorale héroïque tri-akta kun prologo, ludita en la Kastelo de Fontainebleau 7a de oktobro
  • 1697: L'Europe galante, opera-baleto kvar-akta kaj prologo, muziko de André Campra, en la Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 24a de oktobro
  • 1699: Amadis de Grèce, tragédie lyrique kvin-akta kaj prologo, muziko de André Cardinal Destouches, en 25a de marto (Académie royale de musique)
  • 1699: Marthésie, première reine des Amazones, tragédie lyrique kvin-akta kaj unu prologo, muziko de André Cardinal Destouches, en Château de Fontainebleau, 11a de oktobro
  • 1700: Le Triomphe des arts, opera-baleto kvin-akta, muziko de Michel de La Barre, en la théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 16a de majo
  • 1700: Canente, tragédie lyrique kvin-akta kaj unu prologo, muziko de Pascal Collasse kaj Antoine Dauvergne, en la Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 4a de novembro
  • 1701: Les Trois Gascons, komedio kun distroj unu-akta, kun Nicolas Boindin, muziko de Giuseppe Maria Cambini kaj Nicolas Racot de Grandval, nome Grandval le Père, en la Comédie-Française 4a de junio
  • 1701: Omphale, tragédie lyrique kvin-akta kaj unu prologo, muziko de André Cardinal Destouches, en la Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 10a de novembro
  • 1702: La Matrone d'Éphèse, komedio unu-akta kaj proza, en la Comédie-Française, 23a de septembro
  • 1703: Le Carnaval et la folie, comédie-ballet kvar-akta kaj unu prologo, muziko de André Cardinal Destouches, en la Château de Fontainebleau, 3a de januaro
  • 1704: Le Port de mer, komedio unu-akta kaj proza, kun Nicolas Boindin, muziko de Nicolas Racot de Grandval, nome Grandval le Père, en la Comédie-Française, 27a de majo
  • 1705: La Vénitienne, opera-baleto en unu prologo kaj tri-akta, muziko de Michel de La Barre, en la Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 26a de majo; muziko de Antoine Dauvergne, Académie royale de musique, 6a de majo 1768
  • 1709: Sémélé, tragédie lyrique kvin-akta, muziko de Marin Marais, en la Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 9a de aprilo
  • 1715: La Ceinture de Vénus, tableau dramatique, muziko de Jean-Joseph Mouret, en Château de Sceaux, 19a de aprilo
  • 1706: Alcione, tragédie lyrique kvin-akta and a prologue, muziko de Marin Marais, presented at Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique), 18 February
  • 1715: Apollon et les muses, tableau dramatique, muziko de Jean-Joseph Mouret, en la Château de Sceaux, 19a de aprilo
  • 1716: L'Amante difficile ou l'amant constant, komedio kvin-akta kaj proza, kun Pierre Rémond de Sainte-Albine, en la Théâtre de l'Hôtel de Bourgogne, 17a de oktobro
  • 1721: Les Macchabées, tragedio kvin-akta kaj en verso, en la Comédie-Française, 6a de marto
  • 1722: Romulus, tragedio kvin-akta kaj en verso, en la Comédie-Française, 8a de januaro
  • 1723: Inès de Castro, tragedy kvin-akta and in verse, presented at Comédie-Française 6a de aprilo
  • 1726: Œdipe, tragedio kvin-akta kaj en verso, en la Comédie-Française, 18a de marto
  • 1730: Dalcyone, opero, en septembro
  • 1731: L'Italie galante ou les contes, komedio en unu prologo kaj 3 partoj (Le Talisman, Richard Minutolo, Le Magnifique), en la Comédie-Française, 11a de majo
  • 1731: L'Amante difficile, distraĵo kvin-akta kaj proza, muziko de Jean-Joseph Mouret, en la Théâtre de l'Hôtel de Bourgogne, 23a de aŭgusto
  • 1735: Scanderberg, tragédie lyrique kvin-akta kaj unu prologo, kun Jean-Louis-Ignace de La Serre, muziko de François Francœur kaj François Rebel, en la Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 25a de oktobro
  • 1748: Pygmalion, baleto, reverkita de Ballot de Sauvot, muziko de Jean-Philippe Rameau, en la Château de Fontainebleau, 27a de aŭgusto
  • 1753: Prométhée, prologo en verso, en Parizo, 9a de januaro
  • 1753: Titon et l'Aurore, pastorale héroïque tri-akta, kun Claude-Henri de Fusée de Voisenon kaj Abbé de La Marre, muziko de Jean-Joseph Cassanéa de Mondonville, en Théâtre du Palais-Royal (Académie royale de musique) 9a de januaro
  • 1753: Le Magnifique, komedio du-akta kaj unu prologo kun tri intermezoj, en la château de Fontainebleau, 15a de novembro
  • Le Ballet des fées, baleto
  • Le Calendrier des vieillards, komedio unu-akta kaj en prozo
  • Climène, pastorale unu-akta kaj en verso
  • Les Âges, opera-baleto kvar-akta kaj unu prologo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "La Motte, Antoine Houdar de". Encyclopædia Britannica. 16 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 131–132.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maurice Allem, Anthologie poétique française, XVIIIe, Paris, Garnier Frères, 1919
  • E. Dacier, « Le Premier Livre illustré au XVIIIe : les Fables de La Motte et les vignettes de Claude Gillot », in Trésors des bibliothèques de France, 1929, tome II, (p. 1-14)
  • Paul Dupont, Un Poète philosophe au commencement du XVIIIe : Houdar de La Motte (1672-1731), Thèse présentée à la Faculté des lettres de l'Université de Paris, Paris, Hachette, 1898
  • Cardinal Georges Grente (dir.), Dictionnaire des lettres françaises. Le XVIIIe, nlle. édition revue et mise à jour sous la direction de François Moureau, Paris, Fayard, 1995
  • François Moureau, « Les Fables nouvelles (1719) de La Motte ou comment s'en débarrasser », Le Fablier, #2, 1990
  • J.G. Robertson, « Sources italiennes des Paradoxes dramatiques de La Motte », Rev. littérature comparée, 1923, (p. 369-375)
  • Claude-Sixte Sautreau de Marsy, Précis sur la vie et les ouvrages d'Houdar de La Motte, Paris, 1785

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]