Saltu al enhavo

Charles Antoine Houdar de La Motte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kolonelo Houdar de la Motte

Charles Antoine HOUDAR de La Motte (naskiĝinta la 21-an de novembro 1773 en Versailles, mortinta la 14-an de oktobro 1806 en Auerstedt) estis franca kolonelo infanteria. Parenco de li estis la verkisto kaj akademiano Antoine Houdar de La Motte.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante filo de administra oficisto, li ĝuis la apogon de la politikisto kaj patra dunganto Louis Phélypeaux de Saint-Florentin: tial li ekigis la soldatan karieron en 1793 jam en rango de subleŭtenanto. Estinte ĉe la Norda Armeo, li anis poste ĉe la konata revolucitaĉmentaro Armeo de Sambre-et-Meuse. Plurfoje estis li dekoraciita dum la Napleonaj militoj kaj fariĝis adjunkto de generalo Louis Baraguey d'Hilliers. Kiam Napoleono Bonaparte planis en 1798 invadon de Egiptujo, li forpermesis Houdar por diversaj specialaj taskoj. Post la kapitulacio de Malto en la 11-a de junio, Houdar de La Motte restis surinsule kun la devo venigi la ŝtelitajn flagojn de la Malta Ordeno al Franclando. Tio fiaskis pro kaptiĝo fare de la Reĝa Mararmeo.

En julio 1799, dum la milito de la Dua Koalicio, Houdar liberiĝis kaj rajtis hejmeniri. En rango de kolonelo estis li tuj akceptita en la stabo de generalo Baraguey d'Hilliers. En 1805 iĝis lia nova superulo generalo Louis Charles Vincent Le Blond de Saint-Hilaire sub kies komando li batalis en la batalo ĉe Slavkov, la 2-an de decembro 1805. Li falis en la batalo de Jena-Auerstedt kaj estis entombigita rande de la batalkampo. Lia nomo estas enskribita sur la 18-a kolono de la Triumfa Arko de Parizo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]