Scipione

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Scipio (opero))
Scipione
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
vdr

Scipione (HWV 20) - aŭ Publio Cornelio Scipione - estas serioza opero triakta, kun muziko komponita de George Frideric Handel por la trupo de la "Royal Academy of Music" en 1726. La libreto estis de Paolo Antonio Rolli. Handel komponis Scipione en la mezo de la verkado de la opero Alessandro. Ĝi estis bazita sur la vivo de la romia generalo Skipio Afrika. Ĝia lanta marŝo estas la regimenta marŝo de la "Grenadier Guards" kaj estas ludata de la Londona Metropola Polico dum paradaj ceremonioj.

The King's Theatre, Londono, kie Scipione premieris.

Scipione premieris la 12an de marto 1726 en la The King's Theatre, Haymarket. Handel revivigis la operon en 1730, sed ĝi ne estis ludita en Britio ĝis oktobro 1967, fare de la Handel Opera Society. En Germanio, Scipione estis revivigita en la "Gotingena Internacia Handel-festivalo" en 1937 kaj en la ĉiujara Handel-festivalo en Halle en 1965.[1]

Kun la revivigo de la intereso en baroka muziko kaj en historie informita muzik-koncertado ekde la 1960-aj jaroj, Scipione, kiel ĉiuj la Handel-operoj, ricevas ludadojn en festivaloj kaj operejoj nuntempe.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Busto de Skipio.

La historio okazas en Nova Kartago (Cartagena), 210 a-K., post la Romia armeo, estritaj de Skipio estis konkerinta la urbon el la kartaganoj kaj el ties hispaniaj aliancanoj. Skipio estis altirita de la malliberigita Berenice, kiu amas la hispanestron Lucejo. Tiu klopodas liberigi ŝin, sed estas notita kaj Berenice por savi lin diras, ke temas pri frenezulo. Lucejo ekĵaluzas. La klopodoj fare de Luceji komplikiĝas, konfesas sin kaj defias Skipion al duelo: li estis enkarcerigita.

Skipio proponas al Ernando, patro de Berenice, ŝian liberigon, kondiĉe, ke li rajtu edziĝi al ŝi. Ernando malakceptas tion, dirente, ke li jam promesis tion al Lucejo. Tiu nobleco kortuŝas Skipion, kiu liberigas ilin, permesas la geedzecon kaj dankeme Lucejo fariĝas aliancano de Romo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dean, Winton, "Handel's Scipione (Oktobro 1967). The Musical Times, 108 (1496): pp. 902–904.
  2. Handel:A Biographical Introduction. Alirita 28a de decembro 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Winton Dean; Knapp, Merrill J. (1987), Óperas de Händel, 1704-1726, Clarendon Press, ISBN 0-19-315219-3