Almira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almira, Königin von Castilien
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro Kantoteatraĵo
vdr

Almira, Königin von Castilien ("Almira, reĝino de Kastilio", HWV 1; kompleta titolo: Der in Krohnen erlangte Glücks-Wechsel, oder: Almira, Königin von Castilien) estas la unua opero de George Frideric Handel, komponita kiam li estis 19-jaraĝa. Ĝi estis por la unua fojo ludita en Hamburgo en januaro 1705.

Juna Handel, pli malpli en la epoko de kompono de Almira.

Pri la temo itallingva libreto estis verkita de Giulio Pancieri en Venecio por la opero de 1691 de Giuseppe Boniventi nome L'Almira. La germanlingva traduko uzata de Handel estis farita de Friedrich Christian Feustking.[1] La deklamaĵoj de la opero estas en germana, kaj kvankam ankaŭ plej el la arioj estas en germana, multaj estas en itala, kiel estis la kutimo de la operejo en Hamburgo.[2]

Almira estas la sola ekzemplo inter multaj operoj de Handel sen rolo por kastrita kantisto.[2]

Almira estis granda sukceso. La opero estis ludita du dek fojojn totale ĝis ties loko estis prenita de la venonta opero de Handel, nome Nero, kies muziko ne estis konservita. La unua moderna ludado de Almira okazis la 23an de februaro 1985, nome 300a naskotago de Handel, en la Städtische Oper de Leipzig.

La intrigo temas pri imagita reĝino de la Reĝlando Kastilio. La ĵus kronita Almira estas komplikita en reto de deziritaj amaferoj kaj nedeziritaj geedzoklopodoj. En fina maskobalo aperas la temo de perdita filo kaj oni solvas la amaferojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

  1. "G. F. Handel's Compositions". GF Handel.org. Handel Institute.
  2. 2,0 2,1 Synopsis of Almira. Handel House Museum. Arkivita el la originalo je 2016-01-07. Alirita 6a de julio 2014.

Fontoj

  • Baker, James M., eld. Kenneth Hamilton, "A survey of the late piano works," The Cambridge Companion to Liszt (Cambridge and New York: Cambridge University Press, 2005). (ISBN 0-521-64462-3) (paperback).
  • Dean, Winton. (1987) Handel's Operas, 1704–1726. Clarendon Press. ISBN 0-19-315219-3.
The first of the two-volume definitive reference on the operas of Handel.
  • Lang, Paul Henry, George Frideric Handel
  • Scheibler, Albert, Sämtliche 53 Bühnenwerke des Georg Friedrich Händel

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]