Amadigi di Gaula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amadigi di Gaula
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
vdr

Amadigi di Gaula (HWV 11) estas "magia" opero triakta, kun muziko de George Frideric Handel. Ĝi estis la kvina itallingva opero kiun Handel verkis por Londono kaj estis komponita dum sia restado en Burlington House en 1715. Ĝi estis bazita sur Amadis de Grèce, franclingva lirika tragedio de André Cardinal Destouches kaj Antoine Houdar de la Motte. Charles Burney asertis, ĉe la fino de la 18a jarcento, ke Amadigi enhavis "...pli da invento, varieco kaj bona komponarto, ol en ajna el la muzikaj teatraĵoj de Handel kiujn mi ĝis nun zorge kaj kritike ekzamenis".[1][2]

Anastasia Robinson, kiu ludis la rolon de Oriana.

La opero premieris en Londono en la King's Theatre en Haymarket la 25an de majo 1715. Handel faris elstaran uzadon de blovinstrumentoj, kaj tiel la verko estas malkutime kolorplena, kaj foje similas al Akva muziko, kiun li komponis nur kelkajn jarojn poste. Escepta zorgo estis dediĉita al la produktado. Amadigi ne uzas voĉojn pli malaltajn ol alto kaj ĝi finas en tonalo. La opero estis sukcesa kaj ricevis konatan minimumon de 17 pluaj ludadoj en Londono en 1717.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Amadigi kaj Dardano, princo de Trakio, estas enamiĝinta de Oriana, filino de la reĝo de la Fortuninsuloj. Oriana preferas Amadigi. Ankaŭ Melissa la sorĉistino volas altiri Amadigi, klopodante kapti lin per la efiko de diversa sorĉado kaj minacoj. Amadigi en duelo mortigas Dardano-n. Melissa alvokas la fantomon de Dardano por estis helpita en sia venĝo, sed la fantomo diras, ke la dioj pretas protekti Amadigi kaj Oriana. Orgando, onklo de Oriana kaj sorĉisto, descendas de la ĉielo kaj benas la unuiĝon de Amadigi kaj Oriana. Danco de paŝtistoj konkludas la operon.

Elekto de registroj[redakti | redakti fonton]

  • Erato 2252 454902: Nathalie Stutzmann, Bernarda Fink, Eiddwhen Harrhy, Jennifer Smith, Les Musiciens du Louvre, Marc Minkowski, dirigento.
  • Ingenuo AM 133: María Riccarda Wesseling, Elena de la Merced, Sharon Rostorf-Zamir, Jordi Domènech; Al Ayre Español, Eduardo López Banzo. 26a de februaro 2008.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard B. Beams, "Handel’s Amadigi di Gaula: Central City Opera Strikes Gold, July 2011" Arkivigite je 2021-08-31 per la retarkivo Wayback Machine en operaconbrio.com. Alirita la 18an de junio 2014
  2. Charles Burney: A General History of Music: from the Earliest Ages to the Present Period. Vol. 4, London 1789, reprint: Cambridge University Press 2010, (ISBN 978-1-1080-1642-1), p. 255.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Winton Dean; Knapp, Merrill J. (1987), Óperas de Händel, 1704-1726, Clarendon Press, ISBN 0-19-315219-3