Lirika tragedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lirika tragediomuzika tragedio estas specife franca operoĝenro de la malfrua 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Kiel inventinto de la lirika tragedio oni povas rigardi Jean-Baptiste Lully, kiu evoluigis ĉi tiun formon en la 1670-aj jaroj kune kun sia libretisto Philippe Quinault tiel, ke ĝi sin konservis esence ĝis malfrue en la 18-a jarcento. Ĝi fontis el eroj de la ballet-de-cour, de la pastoralo kaj de la maŝinteatro. La prezentado de lirika tragedio estis spektaklo, al kiu partoprenis multaj artoj: krom la muziko kaj la poezio tiuj estis la baleto, la kostumoj, la scenaranĝoj.

La verko estas strukturita en muzika uverturo, prologo kaj kvin aktoj. Kiel uverturo Lully establis la formon nomitan franca, kiu konsistas el rapida mezparto enkadrigita per gravaj-solenaj partoj kun punktitaj ritmoj. La prologo laŭdas la regantan reĝon, kaj okazas ofte aludoj pri la aktuala politiko.

Fine de la 18-a jarcento la lirika tragedio cedis al la pli graviĝanta franca komika opero; ĝin sukcedis la serioza opero den la granda opero. Jules Massenet denove uzis la ĝenronomon dum la jarccentoŝanĝo al la 20-a jarcento por siaj trakomponitaj operoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]