Otto Erich Deutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Erich Deutsch
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1883 (1883-09-05)
en Vieno
Morto 23-an de novembro 1967 (1967-11-23) (84-jaraĝa)
en Baden
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Aŭstrio
Alma mater Universitato de GrazUniversitato de Vieno
Familio
Infano Gitta Deutsch
Okupo
Okupo muzikologo • muzikhistoriisto • biografo • komponistobibliotekisto
vdr

Otto Erich Deutsch (naskiĝis la 5-an de septembro 1883 en Vieno; mortis la 23-an de novembro 1967 samurbe) estis aŭstra muziksciencisto.

Deutsch-Verzeichnis 1951

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post sia studo de arthistorio kaj literaturo en Vieno kaj ĉe la Universitato je Graz Otto Erich Deutsch estis helpisto ĉe la arthistoria instituto de Universitato de Vieno samkiel bibliotekisto en la muzikarĥivo de Anthony van Hoboken. Ĉar la nazioj lin persekutis pro sia juda deveno, li loĝis ekde 1939 ĝis 1951 en Kembriĝo, post tio denove en Vieno.

De Deutsch devenas la unua kompleta registro de la verkoj de Franz Schubert, la Deutsch-Verzeichnis (aperinta en 1951 anglalingve, noveldono en 1978 germanlingve). Li esploris krom pri Schubert ĉefe pri Mozart kaj Händel, validas kiel "inventinto" de dokumenta biografio kaj estas unu el la plej gravaj muziksciencistoj de la 20-a jarcento.

Deutsch estas entombigita en honortombo de la Viena Centra Tombejo. En Vieno ekzistas ekde 1980 la strato Deutschstraße.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Walter Gerstenberg (Eldonisto): Festschrift Otto Erich Deutsch zum 80. Geburtstag am 5. September 1963, Kassel 1963, 392 S. : Ill., Notenbeisp.
  • 1966 Premio de la Urbo Vieno por Mensaj Sciencoj

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Handel. A documentary biography. London 1955
  • Schubert. Die Erinnerungen seiner Freunde. 1957, 4. Aufl. Leipzig 1983
  • Mozart. Die Dokumente seines Lebens. Kassel 1961
  • Admiral Nelson und Joseph Haydn. Ein britisch-österreichisches Gipfeltreffen. Wien 1982 (posthum herausgegeben)

Filmportreto[redakti | redakti fonton]

  • D 795 oder Die schöne Müllerin. Otto Erich Deutsch – Ein Leben für die Musik. Filmo de Claus Spahn, ARD 1983, 60 min.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]