Honortombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo da honortomboj sur centra tombejo de Vieno

Honortombo estas esprimo de honorigo de mortintoj far urbojkomunumoj por civitanoj, kiuj dumvive akiris apartajn meritojn. Disdonado kaj konservado de tiaj tomboj kutime estas tasko de la publika sektoro. Depende de la disdonopraktiko honortombo povas havi karakteron de publika dekoracio por elstara unuopulo aŭ de monumento pro certa persongrupo. Se ne ekzistas idoj de la mortintoj aŭ institucioj, kiuj flegas la tombojn de ĉi tiuj personoj, la komunumoj aŭ urboj krome transprenas la respondecon por la tomboj kaj financas la tomboflegadon. Unuflanke tiel estas gardata la memoro pri la honorigitoj, aliaflanke tiel ofte estas konservataj (laŭsence de monumentflegado) atestiloj de la kulturhistorio, ekzemple se tombejoj devas esti malfermataj kaj pro elspezigaj transtombigoj artoplenaj tomboj povas esti konservataj nur per publikaj rimedoj.

en Berlino

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Honortomboj ekzistas tutmonde, je kio por la disdonado, financado kaj flegado de ĉi tiuj instalaĵoj depende de la landoj ekzistas diferencaj reguligoj (Ekz. foje soldatotombejoj aŭ tombejoj de viktimoj de propolitika persekutado far antaŭaj reĝimoj estas traktataj kiel honortomboj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]