La Resurrezione

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La resurrezione)
Georg Friedrich Händel

La Resurrezione (it. La Releviĝo) (HWV 47) estas oratorio de Georg Friedrich Händel.

Ekesto kaj unuaj prezentadoj[redakti | redakti fonton]

Händel verkis la „Oratorio per la resurrettione di Nostro Signor Giesù Cristo“ (Oratorion pri la Releviĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo) en la jaro 1708 en Romo, kie en Palazzo Bonelli de Markgrafo Ruspoli ĝi unuafoje estis prezentata paskodimanĉon, la 8-an de aprilo, kaj ripetata sekvatage (Francesco Valesio, Diario di Roma). Multaj kvitancoj en la sekreta vatikana arĥivo montras, ke pluraj metiaj entreprenoj estis komisiitaj per la konstruado de scenejo kaj per ornamadoj, la verko do estis scene prezentata. Proksimume 1500 presitaj libretoj dokumentas, ke inkluzive tri publikajn probojn je prezentado ĉeestis proksimume 300 spektantoj.

La prezentado okazis en la tempospaco inter 1702 kaj 1709, dum kiam Papo Klemento la 11-a por levado de la religiemon en la urbo kaj por la pribatalado de la ĝenerala morala dekadenco, sekvante petskribon el la rondo de la konservantoj, malpermesis ĉiujn teatro- aŭ operoprezentadojn. Ĉi tiu ordono tamen ne estis konsekvence realigita: Estis esceptoreguladoj aparte por eksterlandaj ŝtatreprezentantoj. Tamen publikaj prezentadoj ne estis bonvenaj, des pli multe ĉar pluraj tertremoj en la jaro 1703 estis interpretataj kiel Diaj antaŭsignoj pri venonta pereo.

La oratorio de Händel vekis malgraŭ la privata karaktero de la produktado la papan suspekton jam per tio, ke virino (Margherita Durastante) partoprenis kiel kantisto. Ŝi devis esti anstataŭata je la ripetprezentado Paskolundon per la kastrita kantisto Filippo. Aliaflanke oni riproĉis al la verko, ke ĝi muzike preskaŭ ne distingiĝas de opero.

Libreto kaj agado[redakti | redakti fonton]

La libreto devenas de Carlo Sigismondo Capece, kiu laboris kiel sekretario de la pola eksreĝino loĝanta en Romo, Maria Casimira. La tekstlibro havas kvin rolulojn: Angelo (anĝelo, soprano) kaj Lucifero (baso), kiuj en disputoj kaj filozofiaj diskutoj luktas pri la signifo de morto kaj releviĝo de Kristo, same kiel la tri funebraj pri Jesuo Maria Magdalena (soprano), Maria de Kleofaso (aldo) kaj disĉiplo Johano (tenoro).

La unua parto ludas je la nokto de Sankta Sabato al Paskodimanĉo, je kio la lukto inter anĝelo kaj Lucifero staras en la malfono. Jen Capece uzis la ekster-kanonan evangelion de Nikodemo, kiu raportas de infereniro de kristo, kiu portas la lumon en la mallumon – kontraŭ kio Lucifero akre luktas. Li kredas esti malhelpinta per la morto de Jesuo ties savodeklaron. La dua parto staras tute sub la signo de la leviĝanta suno, de la Dia lumo de releviĝo, kiu estas anoncata per tremado de la tero.

La muziko[redakti | redakti fonton]

Pokaze dek arioj formas la unuan kaj duan partojn de la oratorio, je kio Händel en la unua komponis pokaze du ariojn por kantisto; en la dua parto Lucifero ricevis nur unu kaj Maria Magdalena male al tio tri ariojn (la restaj personoj po du). La du finscenoj kulminas en ensembloscenoj, kiujn ankaŭ povas realigi ĥoro. Alikaze ĥoraĵoj ne estas destinitaj, same mankas al la verko la rakontisto/evangeliisto. Tiurilate ĉi tiu verko fakte pli similas al opero ol al oratorio, kian oni nun konas (kaj kian Händel mem elformis nur en la pli malfruaj jaroj). La orkestra instrumentaro ampleksas blovinstrumentistojn (flutojn, hobojojn, trumpetojn, trombonojn), arĉinstrumentojn kaj ĝeneralbason.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La oratorio „La Resurrezione“ sendube estas fruverko de la 23-a komponisto. Aŭdacaj harmoniaj evoluoj ne tiel elegante adaptiĝas al la muzika kunteksto. Ankaŭ kontrapunkte kaj en la recitativoj ankoraŭ ne ĉio estas perfekte formita. Riĉa kaj ofte surpriza muzika esprimo staras centrem kaj ĉiuj aliaj aspektoj ŝajnas esti submetitaj al tio. Italaj influoj (oftaj sekvencoj de falantaj kvintoj) estas senteblaj, tamen estas jam neintermikseble formiĝinta la propra manskribo de Händel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « La Resurrezione » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3434697 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)