Giulio Cesare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giulio Cesare in Egitto
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza opero
Loko de rakonto Egiptio
vdr

Giulio Cesare in Egitto ([ˈdʒuːljo ˈtʃeːzare in eˈdʒitto], en itala por "Julio Cezaro en Egipto", HWV 17), ofte konata kiel Giulio Cesare, estas "dramma per musica" (serioza opero) triakta komponita por la trupo de la "Royal Academy of Music" fare de George Frideric Handel en 1724. La libreto estis verkita de Nicola Francesco Haym kiu uzis pli fruan libreton fare de Giacomo Francesco Bussani, kiu estis estinta muzikigita de Antonio Sartorio (1676). La opero estis sukceso en siaj unuaj ludoj, estis ofte reludigita fare de Handel en siaj postaj opersezonoj kaj estas nune unu el la plej ofte luditaj barokaj operoj.

Unua eldono de julio 1724 presita de Cluer kaj Creake.

La agado de la opero estas iel bazita sur historiaj okazaĵoj en Egipto dum la interna milito de la fino de la Roma respubliko en la jaroj 49–45 a.K. Julio Cezaro, persekutas sian malamikon Pompeo al Egipto. La edzino de Pompeo nome Kornelia plendas al Cezaro savi ŝian edzon. Li estas garantionta ŝian plendon, kiam la egiptoj estritaj de sia knaboreĝo Tolomeo portas al li la kapon de Pompeo. Kornelia kaj la filo de Pompeo nome Sesto ĵuras venĝi lian morton. La fratino de Tolomeo nome Kleopatra deziras edziniĝi al sia frato por esti la nura reganto de Egipto. Ŝi aliĝas al Kornelia kaj Sesto en iliaj planoj por venĝo kaj petas Cezaron por helpi ŝin. Cezaro enamiĝas al Kleopatra. Ŝia frato klopodas murdi Cezaron, sed li fuĝas. Oni informis al Kleopatra ke Cezaro dronis dume. Ŝi estas kaptita de sia frato. Cezaro, kiu ne dronis, liberigas sian amatinon. Tolomeo estas murdita de Sesto kaj Cezaro faras Kleopatra-n Reĝino de Egipto kaj revenas al Romo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Winton Dean; Knapp, Merrill J. (1987), Óperas de Händel, 1704-1726, Clarendon Press, ISBN 0-19-315219-3