Heinrich-Schütz-Domo (Bad Köstritz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich-Schütz-Domo
loĝdomo
Lando Germanio vd
Situo Bad Köstritz
Koordinatoj 50° 55′ 49″ N, 12° 0′ 40″ O (mapo)50.930312.0111Koordinatoj: 50° 55′ 49″ N, 12° 0′ 40″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Heinrich-Schütz-Domo (Bad Köstritz) (Germanio)
Heinrich-Schütz-Domo (Bad Köstritz) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Heinrich-Schütz-Domo (Bad Köstritz) (Turingio)
Heinrich-Schütz-Domo (Bad Köstritz) (Turingio)
DEC
Map
Heinrich-Schütz-Domo
vdr

La Heinrich-Schütz-Domo en Bad Köstritz estas la naskiĝdomo de komponisto Heinrich Schütz.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En 1931 la Komitato Heinrich Schütz je Bad Köstritz muntis ĉe la enirejo de la domo memortabulon. En 1954 oni instalis tie etan memorejon. Dum la internacia jaroj de la muziko 1985 sekvis okaze de la 400-a naskiĝdatreveno de Heinrich Schütz fundamenta alikonstruado de la domo al eslplorejo kaj memorejo. La 15-an de oktobro la tutmonde unua domo por Heinrich Schütz malfermis siajn pordojn. Patronoj de la Heinrich-Schütz-Domo je Bad Köstritz fondis en 1991 la Schütz-Akademion kiel asocion, kiu taskigis sin unue per „Utiligo kaj disvastigo de la verkaro de Heinrich Schütz, de la muziko kaj kulturhistorio de lia epoko kaj ties kondiĉoj“ (regularo §1) kaj due per la antaŭenigo de la iniciatoj de la „esplorejo kaj memorejo en la naskiĝdomo de komponisto Heinrich Schütz je Bad Köstritz“.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Krom la biografio de la geniulo oni informiĝas ankaŭ pri ties samtempa medio, pri ties amikoj, kolegoj, labordonintoj, komisiintoj, disĉiploj.

Dum la rondgvidadoj kaj atelieraj koncertoj sonas ofte la historie rekonstruitaj muzikinstrumentoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Krom ampleksa muzeopedagogia ofertaro por lernantoj de ĉiu aĝogrupo respektive lerneja tipo okazas ankaŭ pluraj aranĝoj en la kuro de la jaro, ekzemple: Mezgermanaj Heinrich-Schütz-tagoj, koncertoj, kursoj pri Malnova Muziko, pluklerigado de instruistoj, muzikemulaj interesrondetoj, kolokvioj, nedaŭraj ekspozicioj en la galerio Schütz-Haus-Galerie, muzikado kun infanoj kaj plenkreskuloj (Köstritzer Flötenkinder, Köstritzer Spielleute).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friederike Böcher und Ingeborg Stein: Heinrich-Schütz-Haus Bad Köstritz. Muzea gvidlibro, Regensburgo 1995.
  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 30

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]