Günter Graulich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Günter Graulich
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1926 (1926-07-02) (97-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Kirchenmusikdirektor • eklezimuzikisto • muzikredaktisto • ĥorestromuzikisto
vdr

Günter Graulich (naskiĝinta la 2-an de julio 1926) estas germana eklezimuzikisto kaj muzikeldonisto.

Graulich laboris post la studo kiel instruisto kaj eklezimuzika direktisto ĉe la protestanta Mateo-Preĝejo je Stutgarto. Li estis fondinto kaj dum 50 jaroj direktisto de la Stutgarta Moteto-Ĥoro. Apartan gravecon havis Graulich per sia vasta eldonado de verkoj de eklezia muziko. Pezocentro estis la eldono de la Stutgarta Schütz-Eldono kun verkoj de Heinrich Schütz, kiu tre komplezas prezentopraktikajn bezonojn. En 1972 li fondis kune kun sia edzino la eldonejon Carus-Verlag.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]