2-a de julio
Aspekto
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| julio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 2-a de julio estas la 183-a tago de la jaro (la 184-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 182 tagoj restas.
Je la 2-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 311: Miltiado iĝis papo
- 936: Post morto de sia patro Henriko la 1-a, la Birdisto Oto la 1-a iĝis princo de Saksio kaj poste la 7-an de aŭgusto reĝo de Germanio
- 1186: Pola princo de Pomerio Sambor fondis en Oliwa monaĥejon de cistercianoj
- 1307: Apud Rigo okazis batalo inter litovoj kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1309: Post duonjara mallibero, episkopo de Krakovo Jan Muskata subskribis kompromisan kapitulacon kun la pola reĝo Władysław Łokietek kaj iris en ekzilon
- 1549: Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) alianciĝis en Prago kun la ĉeĥa reĝo Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)
- 1555: Turka pirato Turgut Reis detruis marbordon de Kalabrio
- 1600: Okdekjara Milito: venko de nederlanda armeo en la Batalo de Nieuwpoort kontraŭ hispanoj
- 1658: Sveda diluvo: sieĝo de Toruń komencita
- 1698: Oni patentigis vapormaŝinon
- 1776: Usona Dua Kontinenta Kongreso rezoluciis pri rompo de ligoj kun Britio
- 1777: Vermonto kiel unua usona ŝtato abolis sklavecon
- 1779: Britio: unua arko de Iron Bridge super Severn konstruiĝis kiel la unua arkoponto el gisfero
- 1782: Kapitulaco de Ĝenevo, sieĝita de tri koaliciaj armeoj - franca, sardia kaj berna
- 1798: Napoleono konkeris Aleksandrion en Egiptio
- 1800: Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando voĉdonis Act of Union 1800 kun Irlando surbaze de kiu ekestis la 1-an de januaro 1801 Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1816: Franca fregato Méduse grundiĝis sur rifoj de Nacia parko Banc d'Arguin en la hodiaŭa Maŭritanio - postvivantoj eskapis sur improvizita floso, prezentita en la pentraĵo La floso de la Meduzo de Théodore Géricault
- 1839: Abd-ul-Meĝid iĝis sultano de Otomana Imperio
- 1839: 20 mejloj de Kubo 53 afrikaj ribelantoj gvidataj de Sengbe Pieh transprenis sklav-ŝipon
- 1860: Siberio: Vladivostoko estas fondita de rusaj maristoj
- 1865: Kristana evangelia movado Armeo de Savo fondiĝis
- 1865: Incendio preskaŭ tute detruis svedan urbon Karlstad
- 1881: Charles J. Guiteau pafis la usonan prezidenton James A. Garfield, kiu mortis pro infekcio la 19-an de septembro
- 1890: Kontraŭtrusta akto de Sherman estis voĉdonita de Usona Kongreso
- 1900: Apud Friedrichshafen super Bodenlago ekŝvebis unua zepelino
- Unua mondmilito
- 1923: Dua Pola Respubliko: Unuiĝo de Libera Skoltismo estas fondita
- 1927: Pollando: Dipatrino de Aŭrora Pordego en Vilno estis kronita de primaso
- 1928: En Britio virinoj, kiu finis la 21-an vivjaron ricevis aktivan kaj pasivan balotrajton
- 1932: Donecka provinco kreiĝis
- 1932: Grekio decidis establi someran tempon
- 1934: Germana Regno: Nokto de la longaj tranĉiloj finiĝis kun la morto de Ernst Röhm
- 1937: Super Pacifiko pereis Amelia Earhart
- 1939: Himalajo: polaj montogrimpistoj atingis pinton de Nanda Devi East, la duan laŭ alteco en Barato
- Dua mondmilito
- 1940: Adolf Hitler ordonis prilabori planon de invado al Britaj Insuloj - Operaco Seelöwe; Vichy: dekreto de registaro de la reĝimo de Vichy malpermesis al polaj civitanoj en soldatiga aĝo forlasi Francion - malgraŭ tio ĉirkaŭ 1000 personoj evakuiĝis tra marvojo, landvojo aŭ Pireneoj; Subhas Chandra Bose, gvidanto de la hindia sendependiga movado estis arestita en Kolkato
- 1941: germana invado al Sovetunio: fino de la unua pogromo de judoj en Lvovo; unua soveta okupado de Pollando: tagon antaŭ la germana okupado sovetaj regopovoj evakuis de Krzemieniec (nun en Ternopila provinco) 135 malliberulojn kiujn oni pelis perpiede al Jampol; germana 11-a Armeo atakis norden de Moldavio; Sovetunio: Konsilio de Popolkomisaroj voĉdonis pri ĝenerala mobilizo al kontraŭviada defendo, en Moskvo formiĝis taĉmentoj; en Japanio okazis parta mobilizo kun kunsido de la Sekreta Konsilio, kies decidojn soveta spiono Richard Sorge transdonis al Moskvo; Ĉinio rompis diplomatiajn rilatojn kun Germanio kaj Italio
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico murdis en Varsovio 110 judojn forveturigitaj de la Varsovia geto; en Ponary (proksime al Ostróda) germanoj pafmortigis pli ol 100 personojn; Orienta Fronto: amasa aeratako de Luftwaffe al Novorossijsk, germana 4-a Kirasita Armeo atingis relvojon Kastornoje — Starij Oskol; generalo Władysław Sikorski aprobis evakuon de la Pola Armeo en Sovetunio al Proksima Oriento; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Bremenon
- 1943: Kadre de Operaco "Homlupo" okazis masakro de 75 poloj en vilaĝo Stary Majdan (proksime al Biłgoraj) fare de ukraina Divizio de SS-Grenadistoj; funkciuloj de Gestapo arestis judinon Stella Kübler, kiu denuncis centojn de kaŝiĝantaj judoj el Berlino; Ruĝa Armeo avertis komandantojn de Voroneĵa kaj Centra Frontoj pri verŝajna germana atako apud Kursko
- 1944: Orienta Fronto: trupoj de la 3-a Belorusa Fronto liberigis du urbojn de Minska regiono, kaj tiuj de la 1-a Belorusa Fronto — 5 urbojn de la regiono; sur Saipano usona 2-a Divizio de Mara Infanterio okupis la plej grandan urbon Garapan; Gvatemalo: prezidento Jorge Ubico Castañeda demisiis; Itala Fronto: batalo de la 1-a Pola Korpuso apud Loreto komencita kun la celo krei pozicion por atako de Ankono; en Los-Anĝeleso okazis unua festivalo Jazz At The Philharmonic
- 1945: Du homoj, kiuj mortigis 15 grekajn rifuĝintojn, estis ekzekutitaj apud horloĝturo en Izmiro
- 1947: Pola Sejmo voĉdonis pri kreo de Ŝtata Muzeo en Majdanek kaj Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim - ankaŭ koncentrejo Stutthof kaj militprizono Łambinowice (Distrikto Nysa) estis agnoskitaj martirec-monumentoj de la pola kaj aliaj nacioj
- 1947: Ministro pri eksterlandaj aferoj Vjaĉeslav Molotov deklaris en Parizo, ke Sovetunio ne partoprenos en la plano Marshall — Ĉeĥoslovakio sub premo de Sovetunio rezignis pri la plano
- 1947: Tadeusz Komorowski iĝis ĉefministro de la pola ekzila registaro
- 1949: Vasil Kolarov iĝis ĉefministro de Bulgario
- 1950: Kioto: budhana monaĥo bruligis Kinkaku-ji, zenan bikŝuejon
- 1950: Korea milito: armitaj fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉefe usona terarmeo, eniris al Koreio
- 1951: Stalinismo: mortigo de komunista funkciulo kaj du homoj estis misuzita de la sekreta servo de Ĉeĥoslovakio en justicaj murdoj de pastroj
- 1953: Imre Nagy anstataŭis politikiston Mátyás Rákosi sur la posteno de la hungara ĉefministro
- 1962: Sam Walton establis la unuan magazenon, kiu komencis reton da superbazaroj Wal-Mart
- 1964: Usona prezidento Lyndon B. Johnson subskribis leĝon pri civitanaj liberecoj por afro-usonanoj
- 1965: Esoterismo: itala pastro Dolindo Ruotolo faris notaĵon pri la pola papo Johano, skribinte ke tiu papo faligos komunismon
- 1966: Francio okazigis sian unuan nuklean teston en Mururoa
- 1968: En Japanio kadre de "Shōnen Jump" aperis unua ĉiusemajna revuo pri porknabaj mangao kaj animeo
- 1972: Barato kaj Pakistano subskribis interkomprenon pri nova demarkacia linio en konflikta Kaŝmiro
- 1976: Nord-Vjetnamio kaj Vjetnama respubliko unuiĝis por krei Socialistan Respublikon Vjetnamio
- 1984: Flago de Curaçao adoptita
- 1989: Germana virina nacia teamo de futbalo gajnis Eŭropan Virinan Futbal-Ĉampionadon
- 1990: Rezulte de paniko en tunelo proksima al Mekko oni tretis 1426 pilgrimantojn
- 1992: Václav Klaus iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 1993: Turkio: 37 personoj mortis, ĉefe alevoj, kiuj partoprenis kulturan festivalon, pro atako de islamaj teroristoj
- 1994: Lasta komunista gvidanto de Albanio Ramiz Alia estis kondamnita al 8-jara malliberigo pro krimoj kontraŭ la homeco
- 1995: Slovakio: papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis 3 martirojn de Košice
- 1997: Financa krizo en Azio: devaluto de tajlanda bahto kaŭzis krizon en Tajlando, Malajzio, Indonezio, Singapuro kaj Sud-Koreio
- 2000: Vicente Fox Quesada gajnis prezidentan balotadon en Meksiko forigante Revolucian Institucian Partion, kiu seninterrompe regis la landon sub diversaj nomoj ekde 1910
- 2002: Steve Fossett kiel unua homo ĉirkaŭnavigis la teron balone sen alteriĝado
- 2004: Registaro de Ĉeĥio gvidata de Vladimír Špidla eksiĝis, Stanislav Gross estis komisiita formi novan registaron
- 2006: Felipe Calderón gajnis prezidentec-baloton en Meksiko
- 2008: FARK liberigis prezidentec-kandidatinon Íngrid Betancourt en Kolombio post 6-jara mallibero
- 2009: Barato abolis kriman proceson pro samseksemo
- 2010: Demokratia Respubliko Kongo: 230 personoj pereis kaj 190 vundiĝis rezulte de la eksplodo de cisterno en vilaĝo de Sud-Kivuo
- 2013: 24 personoj pereis kaj 4 vundiĝis en katastrofo de helikoptero Mi-8 de Polusa Aerlinio en Jakutio
- 2013: Internacia Astronomia Unio eknomis naturajn satelitojn de Plutono Kerberoso kaj Stikso
- 2017: Krakovo: sur Vavelo komenciĝis la 41-a komitatsesio de la Monda heredaĵo de Unesko
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- ukraina armeo en Lisiĉansko rebatis du sturmojn
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 419: Valentiniano la 3-a, imperiestro de Romio (m. 455)
- 1262: Arturo la 2-a, duko de Bretonio (m. 1312)
- 1486: Jacopo Sansovino, itala skulptisto kaj arkitekto (m. 1570)
- 1644: Abraham a Sancta Clara, aŭstra predikisto kaj humura verkisto (m. 1709)
- 1648: Arp Schnitger, germana orgenkonstruisto (m. 1719)
- 1669: Sándor Károlyi, hungara generalo, kuruca grandbienulo (m. 1743)
- 1677: Pál Ráday, hungara politikisto kaj diplomato (m. 1733)
- 1714: Christoph Willibald von Gluck, germana operkomponisto (m. 1787)
- 1724: Friedrich Gottlieb Klopstock, germana poeto (m. 1803)
- 1750: François Huber, svisa natursciencisto (m. 1831)
- 1756: Christian Gottfried Körner, germana juristo kaj mecenato (m. 1831)
- 1780: László Gorove, hungara verkisto (m. 1839)
- 1787: Dorette Spohr, germana muzikistino (m. 1834)
- 1797: Mária Antónia Koháry, hungara princino (m. 1862)
- 1821: Charles Tupper, ĉefministro de Kanado, unu el Patroj de la Konfederacio (m. 1915)
- 1831: Alexandru Bernardazzi, rusia arĥitekto (m. 1907)
- 1832: Platon Kostecki, rutena-pola verkisto, poeto kaj ĵurnalisto (m. 1908)
- 1849: Ernst Kriesche, germana arĥitekto (m. 1935)
- 1862: William Henry Bragg, brita fizikisto Nobelpremiita (m. 1942)
- 1869: Hjalmar Söderberg, sveda verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (m. 1941)
- 1869: Liane de Pougy, franca dancistino kaj verkistino (m. 1950)
- 1876: Wilhelm Cuno, kanceliero de Germanio (m. 1933)
- 1877: Hermann Hesse, germana verkisto Nobelpremiita (m. 1962)
- 1880: Albert Szirmai, hungara-usona komponisto kaj dirigento (m. 1967)
- 1881: Albert Fonó, hungara inventisto (m. 1972)
- 1891: Lajos Szini, hungara verkisto, redaktoro (m. 1933)
- 1893: Ferenc Aschermann, hungara honvedkolonelo (n. 1821)
- 1896: Hans Beimler, germana politikisto kaj komunisma brigadano (n. 1896)
- 1903: Olavo la 5-a, reĝo de Norvegio (m. 1991)
- 1904: René Lacoste, franca tenisisto (m. 1996)
- 1905: András Bordi, hungara pentristo (m. 1989)
- 1905: Karl Steuerwald, germana pedagogo kaj turkologo (m. 1989)
- 1906: Hans Albrecht Bethe, german-usona fizikisto Nobelpremiita (m. 2005)
- 1908: Magda Simon, rumania hungara ĵurnalistino kaj verkistino, malliberulino de koncentrejo Aŭŝvico (m. 1969)
- 1919: Jean Craighead George, usona verkistino de porjunulara kaj porinfana literaturo (m. 2012)
- 1920: Margit Gáll, rumania hungara porinfana verkistino, tradukistino (m. 1960)
- 1921: István Csüry, hungara bibliotekisto kaj fakverkisto (m. 1980)
- 1922: Pierre Cardin, franca mododesegnisto (m. 2020)
- 1923: Wisława Szymborska, pola Nobelpremiita poetino, eseistino kaj tradukistino (m. 2012)
- 1924: Loránd Lohinszky, rumania hungara aktoro (m. 2013)
- 1925: Patrice Lumumba, ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo (m. 1961)
- 1925: Medgar Evers, usona defendanto de homaj rajtoj (m. 1963)
- 1926: Konrad Rudnicki, pola teologo, profesoro pri astronomio, antropozofo, mariavita kleriko, justulo inter la popoloj, esperantisto, membro de AIS (m. 2013)
- 1928: Lech Emfazy Stefański, pola slavreligia kleriko, parapsikologo, verkisto, tradukisto, publicisto, aktoro kaj reĝisoro (m. 2010)
- 1929: Zbigniew Nagowski, pola inĝeniero, poligloto, ĉiĉerono de Esperantotur, tradukisto kaj esperantisto (m. 2017)
- 1929: György Gáspár, rumania hungara pedagogo
- 1929: Imelda Marcos, filipina politikistino, estinta edzino de Ferdinand Marcos
- 1930: Ahmad Jamal, usona ĵazpianisto (m. 2023)
- 1930: Carlos Menem, prezidento de Argentino 1989-1999 (m. 2021)
- 1930: Ota Pavel, ĉeĥa juddevena ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1973)
- 1932: Waldemar Matuška, ĉeĥoslovaka kontreo-kantisto kaj aktoro (m. 2009)
- 1938: Domokos Szilágyi, rumania hungara hungara poeto (m. 1976)
- 1939: László Kovács, hungara politikisto
- 1942: Vicente Fox Quesada, prezidento de Meksiko
- 1944: Kazimierz Kwiatkowski, pola arkitekto, restaŭristo kaj monumenta flegisto laboranta en Vjetnamio (m. 1997)
- 1945: Anikó Salamon, rumania hungara etnografino (m. 1981)
- 1946: Richard Axel, usona biologo Nobelpremiita
- 1952: Marek Karp, pola historiisto kaj sovetologo, pioniro de pola-litova kaj pola-belorusa dialogoj (m. 2004)
- 1955: Stephen Walt, usona politika sciencisto
- 1956: Christian Rivière, franca esperantisto, redaktoro de "Ateismo" kaj prezidanto de la asocio ATEO, kontribuinta al Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj
- 1956: Normand Fleury, kanada esperantisto, prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia, vic-prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio kaj membro de la Amerika Komisiono de UEA, kun sia edzino Zdravka Metz en sia hejmo kreis Montrealan Esperanto-Domon
- 1957: Paulo Casaca, portugala politikisto
- 1962: Laura Sajter, hungara lingvistino
- 1969: Jenni Rivera, meksika-usona kantistino (m. 2012)
- 1970: Yancy Butler, usona aktorino
- 1978: Owain Yeoman, kimra aktoro
- 1985: Ashley Tisdale, usona aktorino kaj kantistino
- 1986: Lindsay Lohan, usona aktorino, kantistino kaj fotomodelo
- 1987: Ruslana Korŝunova, kazaĥa modelino (m. 2008)
- 1990: Roman Lob, germana kantisto, kantaŭtoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 862: Sankta Swithun, episkopo de Winchester, Anglio (n. nekonata)
- 936: Henriko la 1-a, la Birdisto, reĝo de la Orientfranka imperio (n. 876)
- 1504: Stefano la 3-a, princo de Moldavio (n. ĉirkaŭ 1433)
- 1566: Michel de Nostradame (ankaŭ konata kiel Nostradamus), franca kuracisto, matematikisto, okultisto kaj astrologo (n. 1503)
- 1582: Akechi Mitsuhide, japana samurajo (n. 1528)
- 1591: Vincenzo Galilei, itala liutisto, muzikteoriisto kaj komponisto (n. 1520)
- 1663: Thomas Selle, germana eklezimuzikisto kaj komponisto (n. 1599)
- 1741: Patro d' Entrecolles, franca jesuito ŝtelinta sekreton de ĉina porcelano (n. 1664)
- 1757: Siraj-ud-Daulah, lasta sendependa naŭabo de Bengalio (n. 1733)
- 1767: Christoph Andreas Mangold, germana kuracisto kaj kemiisto (n. 1719)
- 1778: Jean-Jacques Rousseau, svisa verkisto franclingva, filozofo kaj teoriisto pri pedagogio (n. 1712)
- 1798: John Fitch, usona inventisto konstruinta vaporŝipojn (n. 1743)
- 1831: Stanisław Rzewuski, pola militisto, historiisto pri filozofio, esploristo de literaturo (n. 1806)
- 1843: Samuel Hahnemann, germana kuracisto, iniciatinto de homeopatio (n. 1755)
- 1849: Áron Gábor, hungara oficiro kaj kanonmuldisto (n. 1814)
- 1850: Robert Peel, ĉefministro de Britio (n. 1788)
- 1858: Ferenc Bene, hungara kuracisto, profesoro (n. 1775)
- 1893: Georg Daniel Teutsch, transilvania sakso, politikisto kaj episkopo (n. 1817)
- 1905: István Kruspér, hungara inĝeniero, geofizikisto, profesoro (n. 1818)
- 1914: Joseph Chamberlain, brita politikisto, entreprenisto kaj parlamentano (n. 1826)
- 1915: Porfirio Díaz, prezidento de Meksiko (n. 1830)
- 1926: Emile Coué, franca psikologo, farmaciisto kaj esperantisto (n. 1857)
- 1932: Emanuelo la 2-a, lasta reĝo de Portugalio (n. 1889)
- 1934: Ernst Röhm, germana nacisocialisto, estro de Sturmabteilung, la lasta viktimo de nokto de la longaj tranĉiloj (n. 1887)
- 1937: Amelia Earhart, usona pionira aviadistino kaj feministino (n. 1897)
- 1942: Eŭgeno Petroviĉ Petrov, rusa, soveta verkisto (n. 1903)
- 1949: Georgij Dimitrov, bulgara komunisto, politikisto kaj verkisto, kunfondinto de Kominform (n. 1882)
- 1961: Ernest Hemingway, usona verkisto Nobelpremiita (n. 1899)
- 1963: László Kovács, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (n. 1892)
- 1963: Lisa Tetzner, germana verkistino (n. 1894)
- 1964: János Adorján, hungara pioniro de aviado (n. 1882)
- 1971: Hans Gerstinger, aŭstra papirusologo kaj klasika filologo (n. 1885)
- 1977: Vladimir Nabokov, rusia, soveta, usona verkisto (n. 1899)
- 1981: Piroska Csányi, hungara ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1909)
- 1982: Gizella Hervay, hungara poetino kaj tradukistino (n. 1934)
- 1983: Vladimír Neff, ĉeĥa verkisto, tradukisto kaj scenaristo (n. 1909)
- 1989: Andreo Gromiko, sovetia politikisto, diplomato kaj ekonomikisto (n. 1909)
- 1992: Camarón de la Isla, hispana kantisto (flamenko) (n. 1950)
- 1997: James Stewart, usona aktoro (n. 1908)
- 1998: Miklós Gábor, hungara aktoro kaj reĝisoro (n. 1919)
- 1998: Gaston Hoessélo Eboe, togolanda esperantisto, fakdelegito pri folkloro (n. 1955)
- 1999: Mario Puzo, itala verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1920)
- 2000: Anatolij Ufimcev, soveta, kazaĥa ŝakmajstro (n. 1914)
- 2002: Ray Brown, usona ĵaz-basisto (n. 1926)
- 2004: Sophia de Mello Breyner Andresen, portugala poetino kaj verkistino (n. 1919)
- 2005: František Roman Dragoun, ĉeĥa portretisto (n. 1916)
- 2006: Balázs Horváth, hungara politikisto (n. 1942)
- 2011: Itamar Franco, prezidento de Brazilo (n. 1930)
- 2013: Faŭzia Ŝirin, egipta princino (n. 1921)
- 2013: Douglas Engelbart, usona inventisto, kunkreinto de hiperteksto, inventinto de komputila muso (n. 1925)
- 2014: Paul Wild, svisa astronomo (n. 1925)
- 2015: Zoltán Bachman, hungara arkitekto, dekoraciisto kaj altlerneja instruisto (n. 1945)
- 2016: Elie Wiesel, rumana-usona Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de la termino Holokaŭsto (n. 1928)
- 2016: Michel Rocard, ĉefministro de Francio (n. 1930)
- 2016: Rudolf Emil Kálmán, hungara-usona elektroteknikisto (n. 1930)
- 2018: Bill Watrous, usona bibopa ĵaztrombonisto (n. 1939)
- 2020: Nikolaj Kapustin, soveta komponisto kaj pianisto (n. 1937)
- 2022: Peter Brook, angla reĝisoro (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Brazilo: en Bahio: Bahia sendependo.
- Curaçao - Tago de Flago
- Monda Nifo-Tago - ekde 2001 memoriganta la Roswell-incidenton
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 2-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.