Saltu al enhavo

Friedrichshafen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrichshafen
Blazono
Friedrichshafen (Germanio)
Friedrichshafen (Germanio)
DEC

Map

ĉefurbo de distrikto en Germanio • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo • ĉefregioncentro
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Tübingen
Distrikto Distrikto Bodensee
Urborajtoj –
Telefona antaŭkodo 07541, 07544
Poŝtkodo 88001-88048
Aŭtomobila kodo FN
Oficiala Municipokodo 08435016
Politiko
Komunumestro Andreas Brand
Partio de komunumestro Freie Wähler
Adreso de la administrejo Adenauerplatz 1
88045 Friedrichshafen
Demografio
Loĝantaro 62796 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)]
Geografio
Geografia situo 47° 39′ N, 9° 29′ O (mapo)47.6541666666679.4791666666667Koordinatoj: 47° 39′ N, 9° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 404 m
Areo 69,91 km²
Oficiala retejo https://www.friedrichshafen.de/
v • d • r

Friedrichshafen [FRIːdrihshaːfen] estas urbo ĉe la norda bordo de Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee, en la sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Bodensee (Bodenseekreis) kaj ties administra centro. Krome ĝi apartenas al la geografia kaj kultura regiono Bodenlago-Supra Ŝvabio kaj al la administra la distriktaro Tübingen. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 62 796 loĝantojn sur areo de 69,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 898 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Immenstaad, Markdorf, Oberteuringen, Meckenbeuren, Eriskirch, kaj kompreneble kun la Bodenlago aŭ Konstanca lago.

En Friedrichshafen okazis la unua internacia kongreso de Volapuko en 1884.

Konciza historia skizo

[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko en la loko de la urbo ekzistis la Libera regna urbo Buchhorn, kiu prosperis pro komerco trans la Bodenlago, sed ankaŭ havis tre ŝanĝiĝeman historion kaj ofte detruiĝis de malamikaj armeoj. Dum la jaro 1811 per kuniĝo kun la monaĥejo Hofen kreiĝis la moderna urbo Friedrichshafen.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la bordo de la Konstanca Lago kun la kastela preĝejo de Fridrichshafen